Arad

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Arado)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por urbo en Israelo rigardu la paĝon Arad (Israelo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arad (apartigilo).

Arad [arad'] (sama nomo ankaŭ en la hungara kaj germana) estas urbo en Rumanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Mureș, 547 km nord-okcidente de Bukareŝto. En 1910 ĝi havis 63 166 loĝantojn (70 % da hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 190 114 (rumanoj, 16 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 145 078 loĝantoj sur areo de 116,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 245 loĝantoj/km².

Arad Rathaus 3940-43.jpg
Panorama vido de la urbodomo
Arad
Municipo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Arad
Iama hungara departemento Arad
Situo 46° 11′ N, 21° 18′ O (mapo)46.17666666666721.301111111111Koordinatoj: 46° 11′ N, 21° 18′ O (mapo)
Arad (Rumanio)
Arad (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 89 m
Poŝtkodo 310...
Loĝantaro 145 078 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 9271 (mun. 9262)
vdr
Rivero Mureș

En 1945 estis alligita al ĝi Aradu Nou, sude de rivero Mureș.

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estis en 1131. Fortikaĵo konstruiĝis en 1783. En 1834 Arad iĝis libera reĝa urbo. Ĝis la Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (departemento Arad). Post 1920 oni alligis al ĝi Micălaca, Sânnicolau Mic kaj en 1945 Aradu Nou. La 7-an, 8-an kaj 10-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt. Je la 6-a de oktobro 1849 tie estis ekzekutitaj 13 ĉefoficiroj de la hungara liberecbatalo en 18481849 (la 13 martiroj de Arad).

Famuloj redakti

Esperanto en Arad redakti

La dua hungara Esperanto-kongreso okazis en 1913 en Arad.

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Ficzay Dénes: Aradi krónika (Kroniko de Arad), 1997.
  • Pávai Gyula: Aradi híres emberek (Famaj personoj de Arad), 2003.
  • Katona Tamás: Az aradi vértanúk [1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti