Magyar Nagylexikon

(Alidirektita el Magyar nagylexikon)

Magyar Nagylexikon (hungara enciklopediego) estas hungarlingva enciklopedio en 19 volumoj. Ĝi ampleksas 160.000 kapvortojn kaj 19.000 bildojn. Volumoj 1 – 18 alfabete traktas la kapvortojn; volumo 19 estas suplementa volumo, kiu aperis en 2004. Poste aperis du volumoj kun kronologia prezentado historia.

Magyar Nagylexikon
referencverko • presita libro • multivolume work
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hungara lingvo
Eldonado
Eldondato 1993
Loko Budapeŝto
vdr

La enciklopedion eldonas Magyar Nagylexikon Kiado Rt. (Eldonejo Hungara Enciklopediego) en Budapeŝto. La volumoj aperis unu post la alia, en jenaj jaroj:

numero enhavo jaro
1 A–Anc 1993
2 And–Bag 1994
3 Bah–Bij 1994
4 Bik–Bz 1995
5 C–Csem 1997
6 Csen–Ec 1998
7 Ed–Fe 1998
8 Ff–Gyep 1999
9 Gyer–Iq 1999
10 Ir–Kip 2000
11 Kir–Lem 2000
12 Len–Mep 2001
13 Mer–Nyk 2001
14 Nyl–Pom 2002
15 Pon–Sek 2002
16 Sel–Szö 2003
17 Szp–Ung 2003
18 Unh–Z 2004
19 supl. 2004
20 kron. 2006
21 kron. 2007

ISBN-numero redakti

Eksteraj ligiloj redakti