Géza Muzsnay [muĵnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Muzsnay Géza estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.

Géza Muzsnay [1] naskiĝis en aŭgusto de 1865 en Hungara reĝlando en Kercsed (nuntempa Stejeriș (Cluj) en Rumanio), li mortis la 19-an de novembro 1935 en Arad (Rumanio).

Biografio redakti

Géza Muzsnay frekventis Akademion de Selmec inter 1883-1886, poste li faris la necesajn praktikajn laborojn en arbaro de lippa. En 1888 li akiris diplomon, nelonge li havis postenon en la ministerio, poste li eklaboris en arbaro de Zsarnóca. Tie li kreis arbarkulturon konatan tutlande kiel modelon. Inter 1901 kaj 1905 li laboris en Kolozsvár, poste unu jaron li laboris en la agrikultura ministerio. Inter 1906-1911 li instruis en la altlernejo, ĉar la akademio estis levita al altlernejo. Inter 1911-1918 li gvidis la arbarajn laborojn en Zsarnóca, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A középhegységi erdõk felújítása köréből (1901)
  • Erdőrendezésünk fejlesztéséről (1911)
  • Erdőrendezéstan (1912)

Fontoj redakti