Posteno

Vikimedia apartigilo

La vorto posteno en ĝenerala lingvouzo estas estimata ofico, asignita al iu persono. Krome en specifa armea lingvouzo temas pri la loko, kie soldatoj estas starigitaj, por ion gardi aŭ batali kontraŭ iu.

En la ĝenerala lingvouzo temas pri laborloko, de kiu oni atendas, ke ĝi en kontentiga maniero sekurigas la necesajn vivokondiĉojn de la postenulo kaj ke tiu persono siavice kontentige plenumas la funkciojn ligitan al la ofico.

La verbo postenigi koresponde signas la agon doni (asigni) novan postenon al persono - kaj en la ĝenerala kaj en la specife armea vortuzoj.

Temaj citaĵoj el la Proverbaro Esperanta redakti

 
 Multaj el ili fariĝis maljunaj sur sia posteno Z 
 
 Anĝelo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj lin timas kaj li ilin savas Z 

Krome, sen esperantlingva finaĵo, la vorto Posten ankaŭ signas la ŝtatajn poŝtajn entreprenojn de Svedio, de Norvegio kaj de la Alandaj insuloj, aŭtonoma svedlingva regiono, kiu apartenas al Finnlando.