Soldato (laŭ soldo, kiun li ricevas) estas armita ano de armeo. La preciza signifo dependas de lando al lando kaj de la kunteksto. Soldato povas esti:

  • La plej malsupera ano de la armea hierarkio.
  • Ĉiuj armeanoj, kiuj ne estas oficiroj.
  • Iuj armeanoj ĝenerale.
Brita soldato armita per L85

Soldato nomiĝas en kelkaj landoj patrujdefendanto.

La veraj soldatoj aperis post la Romia imperio denove nur kun apero de la daŭra armeo. Pli frue la armeo estiĝis dum la feŭdismo kiel mallongtempa devo partopreni en militiroj. La bildo pri la soldatoj ŝanĝiĝis nur en la 19-a jarcento, kiam la soldatoj estis engaĝitaj ne nur je sia komandanto sed je sia ŝtato.

La ĝenerala trudsoldatigo aperis en 1793 en Francio kaj poste disvastiĝis ĝis fino de la 19-a jarcento. Post la unua mondmilito la trudsoldatigo estis malpermesita en la malvenkitaj landoj (Germanio, Hungario) aŭ forte limigita.

Hungario redakti

En Hungario, la nova konstitucio en 1949 enhavis la devon pri soldatservo por ĉiu vira junulo (plenkreska). Tiam oni devis servi 3 jarojn, poste 2 jarojn; 1,5 jarojn ekde 1977, 1 jaron ekde 1992, 9 monatojn ekde 1998, 6 monatojn ekde 2002, ekde 2004 fakte ĉesis la trudsoldatiĝo en Hungario kaj aperis la profesia armeo. En Hungario la armeo nombris en 1989 80.000 soldatojn, en 2004 nur 6.000. Oni rajtis elekti ekde 1989 la alternativan servon (ekz. atestantoj de Jehovo).

La proporcio de netaŭgaj junuloj (pro psiĥaj, movmalsanoj) estis 3,35 % en 1973, 26,41 % en 1998, 50% en 2001, dum en Okcident-Eŭropo tiu proporcio estis ĝenerale 25-30 %. Granda parto de tiu proporcio venas pro trompo de la kontrola instanco.

Soldatservo (rekrutita armeo) redakti

Deviga soldatservo ekzistas ekzemple en Germanio, Svislando, Latvio, Litovio, Finnlando, Svedio, Norvegio, Aŭstrio, Rusio.

Konskripcio, aŭ en pli limigita senco "deviga servo", estas sistemo trudita de registaro al civitanoj partopreni en aŭ civila servomilitservo.

Profesia armeo estas en: Ĉeĥio, Slovakio, Francio, Hispanio, Portugalio, Britio, Irlando, Belgio, Nederlando, Usono. (ekde 2006 en Rumanio, Slovenio, ekde 2010 en Pollando).

Rangoj kaj klasoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Soldataj rangoj.

adjutanto - admiralo - banuso - berserko - dizertinto - dragono - feldmarŝalo - filibustro - gladiatoro - generalisimo - generalo - grenadiro - ĝendarmo - gvardio - hajduko - heroldo - hetmano - hoplito - husaro - imperatoro - imperiestro- janiĉaro - jesaulo - kadeto - kapitano - kaporalo - komisaro - komodoro - kondotiero - konestablo - kontradmiralo - korsaro - kozako - kŝatrio - kvestoro - leŭtenanto - maato - majoro - mamluko - maristo - marŝalo - mazepo - midŝipmano - militaristo - kaporalo - kavaliro - kornedo - oficiro - pacifisto - partizano - piloto - pioniro - pirato - prodo - rekruto - samurajo - sapeisto - sbiro - serĝento - sipaĵo - soldulo - spiono - stratego - ŝerifo - tiraljoro - ulano - veterano - vikingo - zuavo

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri soldato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Unu soldato militon ne faras. 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.