Pirato, flibustro, korsaro kaj kaperisto estas nocioj kiuj ekde memoreblaj tempoj ekzistas, eĉ dum la epoko de la antikvaj grekoj kaj romianoj, en ĉiuj regionoj de la mondo (ĉinaj piratoj, Barbareskaj piratoj en la Mediteraneo, en la Nova Mondo kaj eĉ je la komenco de la 21-a jarcento ankoraŭ en la Sud-Ĉina Maro, la Markolo de Malako, Brazilo...) kaj kiuj koncernas neleĝajn agadojn faritajn de ŝipanaro al alia ŝip(anar)o, eĉ sur la tero. Nuntempe ankaŭ la aviado estas konfrontita kun la problemo.

Fifama pirato Nigrabarbulo

La multjarcenta fenomeno de piratado ankoraŭ nun apartenas al la internacia marveturado. Piratado signifas la rabon de varoj aŭ la kidnapon de homoj kaj postuli elaĉetan monon aŭ por uzo en la sklavokomerco. La origino de la pirateco koincidas kun la komenco de la marveturado. Kun la apero de la transmaraj komercoŝipoj kaj la aneksa transporto de valoraĵoj la piratado rapide disvastiĝis.

Kelkaj piratoj estis dungitaj de iu registaro. En 1856 tiu de la ŝtato permesita piratado oficiale estis abolita en la Pariza Marjura Deklaro, sed ankoraŭ dum la du mondmilitoj de la 20-a jarcento oni uzis la piratadon kiel rimedo en la marmilito.

La Jolly Roger, piratflago

Specoj da piratoj redakti

  • Kaperistoj: ĉi tiuj piratoj havis specon de kontrakto kun la establita registaro por alkroĉi kaj prirabi certajn ŝipojn, ofte de potenco kun kiu la registaro militis, por sinkigi la ŝipon kaj/aŭ kidnapi certajn personoj sur tiuj ŝipoj.
  • Korsaroj: ĉi tiuj piratoj precipe estis nederlandaj, francaj kaj anglaj aventuristoj, ekzilitoj kaj eskapintaj afrikanaj sklavoj, kiuj vagadis en la Kariba Maro, kaj kiuj kelkfoje alkroĉis ŝipojn kaj malsekurigis bordojn por vivteni sin. Jamajko estis unu el iliaj hejmhavenoj. Korsaroj konstruis ilian propran vivkomunumon , kaj nomis sin demokratie inspiritan komunumon, kiuj vivis laŭ siaj propraj reguloj, kaj ne tiuj de la ekstera mondo. Kelkfoje registaroj dungis korsarojn kaj ili (portempe) fariĝis piratoj, sed ne ĉiu korsaro estis pirato, kaj ne ĉiu pirato estis korsaro.
  • Filibustroj: ĉi tiuj piratoj estis tute sendependaj, kaj ne vivis laŭ certa kodo kiel la korsaroj. Kelkaj agis mildanime, sed pli ofte ili estis eksterordinare kruelaj. Korsaroj malamis ilin, kaj ofte konvojoj da korsaroj migris por ekstermi ĉi tiujn maletikajn piratojn.
  • Vikingoj: antaŭ pli ol 1000 jaroj ĉi tiuj piratoj aperis antaŭ la bordoj de Eŭropo. Ili venis el la nuntempa Skandinavio.

Moderna agado en Brazilo redakti

En Brazilo estas ofta la agado de piratoj. Ĝenerale ili uzas malgrandajn boatojn kaj invadis ŝipojn en malprofundaj akvoj proksime al marbordo, en kanaloj aŭ riveroj. En Amazonio oni nomas ilin "ratos d'água" (akvaj ratoj). En decembro de 2001 piratoj mortigis faman Nov-Zelandan jaĥtiston Peter Blake. De li, ili rabis motoron kaj horloĝon.

Ĝenerale, brazilaj piratoj ankaŭ praktikas kontrabandadon kaj transportas narkotaĵojn.

Realaj piratoj redakti

Fikcie redakti