Kontrabando

kontraŭleĝa movo de varoj aŭ homoj

Kontrabando estas sekreta liverado de komercaĵoj por eviti doganajn kostojn, devojn aŭ malpermesojn pri importo, eksporto.

La kontrabando ĉiam, ĉie floras, kie la doganimposto estas alta, (ekz. dogantarifo de teo, alkoholo, silko en la 18-a jarcenta Anglio, tiu de kafo en multaj eŭropaj landoj, kaj kafo preskaŭ ĉie) aŭ ekzisats importaj malpermesoj (drogoj) aŭ eksportaj malpermesoj (valuto, armiloj, nukleaĵo, maŝinoj). (legu embargo)

Dum la 13-jara alkohol-malpermeso en la Usono (1920–33), amaso de ŝipo liveris alkoholaĵojn el Eŭropo kaj Okcidenta Hindio al Kanado, tra kies limo oni liveris per ŝarĝaŭtoj. En dua duono de la 20-a jarcento, plej gravaj objektoj de la kontrabando estas la drogoj (heroino, kokaino, haŝiŝo kaj mariĥuano), homoj, cigaredoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti