Teo
- Pri la aliaj signifoj de TEO rigardu en TEO.
Teo estas azia arbedo (latine Camellia sinensis [kamElia sinensis] = ĉina kamelio), kies foliaro estas uzata por prepari infuzaĵon. Sekigitajn foliojn oni metas en tre varman akvon. Post kelkaj minutoj, la teo pretas kaj trinkeblas.
Sekvas, ke la termino "teo" uzatas por esprimi ankaŭ la du aliaj signifoj:
kaj la sekigitaj folioj de tearbedo kaj la trinkaĵo infuze preparita el folioj de tearbo.
Ekzistas diversaj manieroj prepari teon:
- Japana teceremonio ankaŭ nomata Cha no Yu [ĉa no ju] aŭ ĉanojo
- Ĉina teceremonio ankaŭ nomata Gong Fu Cha [gung fu ĉa]
- Nordafrika Tepreparado uzata por preparado de teo kun mento
- oni povas uzi zhong [ĝung] aŭ Gai Wan [gaj ŭan], kiu estas ia taso kun potkovrilo.
Gravas scii, ke ne ekzistas organizaĵo por kontroli la tenomojn. Konsekvence, la nomoj ne estas tiom gravaj, kiom ili estas, ekzemple, por vinoj. Tamen, la tespecoj (vidu sube) estas universalaj.
Teo enhavas kafeinon, sed ofte homoj parolas pri teino, ĉar ambaŭ estas la sama molekulo. Tial ĝi stimulas la korpon kaj malhelpas dormon.
La uzo de la termino "teo" estas internacie normigita per la ISO-normo 3720.
KultivadoRedakti
Teon oni kultivas en diversaj landaj. La plej konataj estas:
SpeciojRedakti
Ekzistas pluraj specioj de teo. La plej popularaj inter ili estas teoj nigra, verda, blanka, pu-erh (ruĝa), ŭulong (blua), flava kaj aromigita.
Nigra teo ricevata estas dank' al kvar procezoj - velkado, mallongigado, fermentado kaj sekigado. Laŭ legendo, nigra teo kreiĝis hazarde, rezulte de malsekiĝo (kaŭzanta fermentadon) de verda teo veturanta ŝipe al Anglio.
Nigran teon oni kutime dividas al jenaj kategorioj:
- Pekoe, Orange Pekoe, Flowery Orange Pekoe – diversaj specoj de malgrandaj folioj el supra parto de arbedo; laŭ teoŝatantoj, ĝuste ili ebligas preparon de la plej bongusta trinkaĵo.
- Broken Pekoe, Broken Orange Pekoe – kiel supre, sed folioj estas mekanike rompataj produktado.
- Souchong – grandaj teo-folioj, kutime el suba parto de arbedo.
- Teo-polvo - la plej malbonkvalita tipo uzata por produktado de teo en papersaketoj.
La plej popularaj specoj de nigra teo: asamo, junano, darĝilingo, cejlono.
Verda teo (绿茶) estas farata el folioj, kiuj ne estis fermentitaj - tuj post kolektado folioj estas sekigataj. Dank' al tio ĝi konservas pli da valoraj substancoj ol nigra teo aŭ ŭulong-teo. Ĝia gusto estas pli mila ol gusto de nigraj teoj.
La plej popularaj specoj de verda teo: genmaicha, gunpowder, longjing (lung ching), sencha.
Blanka Teo estas farata el junaj burĝonoj, kiuj ankoraŭ ne malfermiĝis. Kolektado de tiaj burĝonoj eblas nur printempe. Arbedoj, el kiuj estos farata blanka teo, kelkfoje estas krome sekurigataj de suno, kio celas malebligi produktadon de klorofilo. Burĝonoj velkas kaj estas sekigataj. Ĉi tiu teo estas produktata ĉefe en Ĉinio. Blanka teo havas iomete arĝentan koloron, preparita trinkaĵo estas helpajla.
Flava teo komence estas produktata simile, kiel blanka teo, tamen oni pli longe sekigas ĝin, kio kaŭzas, ke ĝia gusto rimarkeble diferencas de blanka kaj verda teoj. Preparita trinkaĵo estas verdflava. Nuntempe flava teo estas opiniata la plej nobla teospeco.
Puerteo (普洱茶) estas ruĝa teo, kiu estas trapasata kromajn procezojn de fermentado kaj konservado. Ĝi venas el provinco Junano en suda Ĉinio. Ĉiujn ceterajn teojn oni konservas ne pli longe ol unu jaron, dum pu-erh povas esti konservata eĉ dum 50 jaroj. Karakterizas ĝin tre intensa odoro kaj gusto.
Blua teo (烏龍茶) estas nomata ankaŭ verdblua aŭ duonfermentita teo. Ĝi estas produktata en kontinenta Ĉinio kaj sur Tajvano. Kolektado de folioj okazas en precize difinita tempo. Tuj post kolektado, folioj estas lasataj sub la suno. Kiam ili velkos, oni skuas ilin en bambuaj korboj por ŝiri bordojn de la folioj. Tiujn procezojn (velkado kaj skuado) oni kelkfoje ripetas, ĝis kiam folioj fariĝos flavaj. Tiam oni ankoraŭ lerte fermentas kaj varmigas ilin.
Aromigita teo estas kreataj per miksado de kromaj aromoj kun teofolioj - verdaj, nigraj, pu-erh aŭ ŭulong. Tio estas farata tuj antaŭ pakado, do jam post fino de ĉiuj procezoj ligitaj kun produktado de teo. Plej ofte al teoj oni aldonas florfoliojn aŭ fruktajn odoresencojn.
La plej popularaj specoj de aromigita teo: Earl Grey, lapsang souchong.
FormojRedakti
La teoj ankaŭ povas sin prezenti laŭ diversaj formoj:
- libera: la preparitaj folioj estas prezentitaj liberaj, sen ion ajn fari.
- premita: la preparitaj folioj estas presitaj en brikformo, pli uzebla por transportado.
- pakita: la folioj, rompitaj. Poste oni povas meti tion en saketojn.
Ankaŭ la teo povas esti miksita kun aliaĵoj kiel mento, floroj, spicoj, ktp. Diversaj receptoj ekzistas. Ofte oni aldonas al teo naturajn aŭ artefaritajn aromojn.
Socia signifoRedakti
Teo estas ofta trinkaĵo ĉe manĝaĵo en Ĉinio kaj Japanio. Ĉinianoj preferis ĝin al simpla akvo, ĉar akvo en troloĝataj valoj ofte enhavis malsanigajn ĝermojn, kiujn la bolado mortigis.
En Japanio, la teceremonio komenciĝis kiel rito ligita al zeno.
Dum la Industria Revolucio la stimulo de teo ebligis al la britaj proletoj elteni la longajn laborhorarojn. En aliaj industriaj landoj kafo rolis kiel stimulilo. En Britio oni nomis "teo" (aŭ te-tempo) la manĝaĵon je la 5-a posttagmeze, eĉ se oni ne trinkas teon.
LegendojRedakti
Jen kelkaj legendoj pri teo:
- Legendo pri CHENG Nong: Imperiestro CHENG Nong [ĉeng nung] estis obsedata de higieno: li ĉiam boligis akvon antaŭ ol trinki ĝin. Iun tagon, kiam li ripozis sub tearbo, folio falis en lian tason. Scivolema, la imperiestro gustumis la infuzaĵon kaj tre ŝatis ĝin: tiel la teo naskiĝis.
- Legendo pri Bodhidharmo: Bodhidharmo iam votis neniam dormi dum la 7 jaroj, kiujn devis daŭri lia meditado. Sed iun tagon, li ekdormis kaj havis maldecajn sonĝojn. Ekde kiam li vekiĝis, li fordeŝiris siajn palpebrojn kaj enterigis ilin antaŭ si, por neniam plu dormi. Tuj post kiam li estis tion farinta, arbeto kreskis tie, kie li enterigis siajn palpebrojn. Scivola, li enmetis foliojn en bolantan akvon kaj malkovris, ke tio ebligas maldormi (pliklarigo de la spirito). Jen la teo naskiĝis.
EkonomioRedakti
Teo estas la plej populara trinkaĵo en la mondo se temas konsumado. Ĝia konsumado egalas al ĉiuj aliaj produktataj trinkaĵoj en la mondo — inkluzive de kafo, ĉokolado kaj aliaj trinkaĵoj alkoholaj kaj senalkoholoj — kune.[1] Plejparto de teo konsumata ekster Orienta Azio estas produktata en larĝaj plantejoj en Barato kaj Sri-Lanko, kaj celas grandskalan komercon. Opozicie al tiu ĉi grandskala industrio ekzistas pluraj malgrandaj "ĝardenoj" aŭ plantejoj, kiuj produktas tre maloftajn kaj multkostajn teojn.
ProduktadoRedakti
En 2003, monda teo-produktado egalis al 3,21 milionoj da tunoj jare.[2] En 2008 monda teo-produktado atingis pli ol 4,73 milionojn da tunoj.[2] La plej grandaj produktantoj de teo estas Ĉinio, Barato, Srilanko kaj Turkio.
La ĉi-suba tabelo montras nombron da teo-produktado (en tunoj) en la avanaj landoj en lastaj jaroj. La datumoj estis preparitaj de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de Unuiĝintaj Nacioj januare 2010.[2]
Lando | 2006 | 2007 | 2008 |
---|---|---|---|
Ĉina Popola Respubliko | 1 047 345 | 1 183 002 | 1 257 384 |
Barato | 928 000 | 949 220 | 805 180 |
Kenjo | 310 580 | 369 600 | 345 800 |
Srilanko | 310 800 | 305 220 | 318 470 |
Turkio | 201 866 | 206 160 | ne haveblas (*) |
Vjetnamio | 151 000 | 164 000 | 174 900 |
Indonezio | 146 858 | 150 224 | 150 851 |
Japanio | 91 800 | 94 100 | 94 100 |
Argentino | 72 129 | 76 000 | 76 000 |
Irano | 59 180 | 60 000 | 60 000 |
Bangladeŝo | 58 000 | 58 500 | 59 000 |
Malavio | 45 009 | 46 000 | 46 000 |
Ugando | 34 334 | 44 923 | 42 808 |
Aliaj landoj | 189 551 | 193 782 | 205 211 |
Sumo | 3 646 452 | 3 887 308 | ne haveblas (*) |
- Laŭ datumbazo de ONA en 2008 produktado en Turkio egalis al 1,100,257 tunoj, kio plej verŝajne estas eraro. Tiu nombro signife diferencas dis de teo-produktado en Turkio en antaŭaj jaroj (ĉirkaŭ 200,000 tunoj). Raka ĵurnalo "Tea Weekly" raportis ke teo-produktado en Turkio ĝis 2017 supozeble atingos 279,000 tunojn[3], kio krome montras verŝajnan eraron de ONA.
KonsumadoRedakti
En Barato oni trinkas plej multe da teo en la mondo, tamen pokapa konsumado egalas tie nur al po 750 gramoj per persono ĉiujare. Turkio, kun 2.5 kg da teo konsumita de unu persono dum jaro, estas la plej granda pokapa teo-konsumanto.[4]
La ĉi-suba tabelo montras jaran pokapan konsumadon de teo en 2004.[4]
Numero | Lando | Teo-konsumado |
---|---|---|
1 | Turkio | 2,5 kg |
2 | Unuiĝinta Reĝlando | 2,1 kg |
3 | Irlando | 1,5 kg |
4 | Maroko | 1,4 kg |
5 | Irano | 1,2 kg |
6 | Egiptio | 1,1 kg |
7 | Nov-Zelando | 1 kg |
7 | Pollando | 1 kg |
8 | Japanio | 0,9 kg |
9 | Nederlando | 0,8 kg |
10 | Aŭstralio | 0,8 kg |
Ĉinia, tibeta tetrinkadoRedakti
Kiel hejmlando de teo, Ĉinio havas multspecajn teojn kaj teaĵojn. Kaj ĉinoj alte taksas tetrinkadon kaj ties morojn. Kiel ĉiutagaj trinkaĵoj, buterteo, oleteo kaj laktoteo estas vaste ŝatataj de nacimalplimultoj de Ĉinio kaj intime rilatas kun iliaj vivmanieroj. En Tibeto kaj Interna Mongolio oni trinkas ĉefe buterteon, precipe por la tibetanoj butero estas nemankigebla manĝaĵo. Antaŭe la tieaj paŝtistoj ekstraktis buteron el lakto de bovino aŭ ŝafino. Unue ili varmigis lakton, poste enverŝis ĝin en grandan sitelon kaj forte kirlis ĝin centojn da fojoj ĝis graso disigis de lakto. Fine ili ĉerpis helflavan grason kaj enverŝis la grason en ledsakon. Post malvarmigo butero estis preta. Nun pli kaj pli multaj paŝtistoj faras tion per maŝino.
La tibetanoj ŝatas trinki buterteon. Por prepari buterteon oni unue infuzas teon aŭ tebrikon kaj kuiras ĝin, ĝis ĝi fariĝos densa suko. Ĝin verŝinte en specialan tesitelon kaj aldoninte ai ĝi buteron kaj salon, oni forte tiras kaj retiras dekojn da fojoj korkon en la sitelo, ĝis butero kaj teo plene kunfandigos. Poste, oni enverŝas tiun likvaĵon en poton por ĝin varmigi. Jen la bongusta buterteo estas preta. Buterteo utilas al delikatigo de Ia haŭto, helpas rezisti kontraŭ frosto. Ĝi estas vaste ŝatata de tiuj, kiuj vivas sur altebenaĵo kun seka klimato.
Kompare kun tibetanoj, mongoloj preparas buterteon pli simple: boligi akvon en kupra kuirilo, pulvorigi teon, ŝuti ĝin en bolantan akvon kaj aldoni al ĝi iom da salo, konvenan kvanton da freŝa lakto bovina aŭ ŝafina, gis ruĝa teo fariĝos lakto-blanka. Jen pretiĝas laktoteo. Poste, ili aldonas al ĝi iom da butero kaj bruna sukero. Jen estas preparita buterteo, ofte por solena ceremonio.
Oleteo furoras en la regionoj de Ia nacimalplimultoj de Guanĝi, Guizhou kaj aliaj lokoj en suda Ĉinio. En tiuj lokoj la klimato estas kompare humida kaj en ties montregionoj iom malvarma. Oleteo estas utila al forigo de malsekeco en la korpo. Pro tio, la tieaj logantoj kutimas trinki oleteon ĉiutage. Donante grandan atenton al ĝiaj ingrediencoj, oni rostas miksitajn teon kaj rizon, kuiras ilin en akvo, per speciala ĉerpilo elakvigas la rekrementon kaj aldonas al la likvaĵo rostitajn gluec-rizon, sojfabojn, arakidsemojn, malgrasan viandon, porkan hepaton, fiŝfrajon, fiŝetojn kaj salikoketojn. En la Ninĝia-a Huj-nacin Aŭtonoma Regiono, norda Ĉinio, oleteo kaj teo fakte preskaŭ havas nenion komunan, tamen oni tiel nomas oleteon, ĉar oni trinkas ĝin en maniero simila al tiu de tetrinkado. La procedo de preparado estas jena: unue distranĉi solidigitan ŝaf- grason kaj ĝin fandi en poto, aldoni al ĝi rostitan farunon kaj bolantan akvon, antaŭ ol kuiri ĝin ĝis supiĝo, poste aldoni al ĝi ankaŭ salon, vinagron, dishakitan ŝenoprazon k.a. Tiu nutroriĉa trinkaĵo utilas al la sano.
Buterteo, oleteo kaj laktoteo estas nemankigeblaj por la ĉiutaga vivo de la supre menciitaj nacimalplimultoj ne nur pro bezono, sed ankaŭ pro ĝuo. Ekz., mongoloj kutimas trinki laktoteon matene kaj vespere. Tiam ĉiuj familianoj sidas kune, multe ĝuante la trinkadon, kaj en la tendo regas ne nur bonodoro, sed ankaŭ gaja etoso.
Internacia Tago de TeoRedakti
Laŭ Unuiĝintaj Nacioj la internacia tago de Teo estas la 21-a de majo.[5]. Aliaj diras, ke tiu Tago estas la 15-a de decembro.
InstituciojRedakti
La Muzeo Horniman estas muzeo en Forest Hill, London Borough of Lewisham, Anglio. Fondita de viktoria teo-komercisto Frederick John Horniman, Ĝi enhavas kolektojn de naturhistorio, kulturaj artefaktoj kaj muzikaj instrumentoj de Frederik John Horniman, kiu antaŭ 1891 fariĝis la plej granda komerca entrepreno pri teo en la mondo.
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Alan Macfarlane, Iris Macfarlane. The Empire of Tea. Eldonita en 2004 de The Overlook Press. ISBN 1-58567-493-1. p. 32
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de Unuiĝintaj Nacioj FAOSTAT. Kontrolita 9-an de januaro 2010
- ↑ http://www.sourcejuice.com/1114624/2009/02/11/current-situation-global-tea-market-development/[rompita ligilo]
- ↑ 4,0 4,1 http://www.marketresearchworld.net/index2.php?option=com_content&do_pdf=1&id=208
- ↑ https://www.un.org/fr/observances/tea-day
Eksteraj ligilojRedakti
- Peng JIANJUN: FARMACIO: Teo por preventi kancerojn el Monato (2005/01, p. 20)
- Ĉu trinki teon por konsento?, filmeto pri konsento en 13 lingvoj pere de subtekstoj kaj voĉlegado (mankas subteksto kaj voĉlegado en Esperanto), Tradukistoj sen landlimoj, 2017.