Frosto
meteo

Frosto estas veterkondiĉo, dum kiu la temperaturo estas sub la fandopunkto de akva glacio. Dum periodo de frosto, akvo glaciiĝas kaj la pluvo ŝanĝiĝas al neĝo aŭ hajlo. Kompreninde, frostaj temperaturoj estas malaltaj relative al la homa korpa temperaturo.
ProverbojRedakti
Ekzistas proverboj pri frosto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Urtikon frosto ne difektas. ” „ Malbona herbo froston ne timas. ” „ Frosto lin atakis. ”
BildaroRedakti
Notoj kaj referencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Saliko: FINNLANDO: Rezisti la froston, el Monato (2003/1, p. 16)