Karlo la 2-a (Anglio)
Karlo la 2-a (anglalingve Charles II of England) (naskiĝis la 29-an de majo 1630 – mortis la 6-an de februaro 1685), estis la reĝo de Anglio, de Skotio kaj de Irlando ekde la 30-a de januaro 1649 (jure) aŭ la 29-a de majo 1660 (fakte) ĝis sia morto. Lia patro, Karlo la 1-a, estis ekzekutita en 1649, post la angla enlanda milito. La monarkio estis tiam forigita, kaj Britio fariĝis unuiĝinta respubliko estrata de Oliver Cromwell, la Lord Protector. En 1660, iomete post la morto de Cromwell, la monarkio estis restarigita de Karlo la 2-a.
Male de lia patro, Karlo la 2-a estis sufiĉe talenta por regi la Parlamenton : li estas tial ofte rigardata kiel unu el la plej grandaj reĝoj de Anglio. Dum lia reĝado disvolviĝis la du ĉefaj anglaj politikaj partioj, Whig kaj Tory. Tiu reĝo estis fama pro siaj multaj eksteredzaj gefiloj, el kiuj li agnoskis dekkvar. Kelkfoje alinomita la Gaja Monarko (Merry Monarch), Karlo la 2-a estis grava patrono de arto, kaj estis pli tolerema ol la plimulto el siaj antaŭuloj.
Per sia konvertiĝo al katolikismo sur sia mortlito, Karlo la 2-a fariĝis la unua katolika reĝo de Anglio ekde la morto de Maria la 1-a en 1558. Antaŭ ol morti, la reĝo firme subtenis sian posteulon, Jakobo la 2-a, kiu estis ankaŭ katolika.