Konservisma Partio (Britio)


La Konservativa aŭ Konservisma Partio (oficiale Conservative and Unionist Party, La Konservativa kaj Unuecisma Partio) estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord-Irlando. La partio estas ankaŭ ofte nomata Tory Party, kaj ĝiaj membroj Tories, pro slangaĵo el la 18a jarcento.
Konservativa kaj Unuecisma Partio | |
---|---|
angle Conservative and Unionist Party | |
Lando | ![]() |
Estro | Boris Johnson |
Fondiĝo | 1834 |
Lingvo(j) | Angla |
Koloro(j) | helblua |
Ideologio | Konservismo |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) |
330 / 650 |
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords) |
250 / 821 |
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament) |
20 / 73 |
Asembleo de Londono (angle: London Assembly) |
9 / 25 |
Lokaj rgistaroj (angle: Local government) |
8 779 / 20 565 |
Internacia aliĝo | Internacia Demokratia Unio |
Retejo | www.conservatives.com |
La 'Unuecisma' parto de la oficiala nomo (ne ofte uzata ekster Skotlando) ekzistas pro la unuiĝo kun la Liberala Unuecisma Partio je 1921, kaj ankaŭ ĉar la Konservativoj kredas je fortaj ligoj kaj inter la diversaj partoj de Britio kaj kun Nord-Irlando.
La Konservativoj estis dum la 20a jarcento ofte la ĉefa partio de registaro. Renomaj ĉefministroj estas Winston Churchill, Sir Anthony Eden, Edward Heath, Margaret Thatcher kaj John Major. Margaret Thatcher gvidis kaj estris la partion de 1975, gajnis la nacian baloton en 1979 kaj estiĝis la unua ina ĉefministro en Britio. Ŝi estris ĝis sia eksiĝo en 1990, dum la plej longa tempo ke unu ĉefministro restis en tiu posteno. John Major gvidis la partion de 1990 post partia voĉdono por trovi novan partiestron, sed malgajnis sian ĉefministran postenon en 1997. En tiu jaro la brita popolo elektis Tony Blair, de la Laborista Partio, ĉefministro. Depost tiam la Konservativa Partio havis tri sekvajn estrojn, unue William Hague kiu eksiĝis en 2001, Iain Duncan Smith, kaj Michael Howard. Ili forte kontraŭas la eŭron.
El la Konservativoj estiĝis post 2003 ida nova grupo, la Konservativa Demokrata Partio, kiu kredas ke la tradiciaj Konservativoj neniel povas denove gajni nacian baloton., sed tiu nova grupo ne multe timigas la Konservativojn, kaj fakte la plejparto de la Brita loĝantaro eĉ ne scias ke la Konservativa Demokrata Partio ekzistas.
PolitikaroRedakti
Eŭropa UnioRedakti
Anoj de Konservisma Partio havas diversajn opiniojn pri la Eŭropa Unio. Preskaŭ la tuta partio estas eŭroskeptikisma, sed kelkaj membroj, kiel partiestro David Cameron, volas reformi ĝin kiel la ekonomian union por libera merkato kaj aliaj deziras tute forlasi la Eŭropan Union, kiel eŭropa parlamentano Daniel Hannan el Sudorienta Anglio.
Tutmonda varmiĝoRedakti
La oficia konsento de la Konservisma Partio estas, ke tutmonda varmiĝo estas fakta kaj devas esti korektota, sed ankaŭ estas multaj klimatskepiktuloj en tiu partio. La partio estas subteninta kelkajn ekologiajn impostojn.
Estroj ekde 1846Redakti
- Edward Smith Stanley, 14a Grafo de Derby 1846 - 1868
- Benjamin Disraeli, 1a Grafo de Beaconsfield (1876) 1868 - 1881
- Robert Arthur Talbot Gasgoyne-Cecil, 3a Markizo de Salisbury 1881 - 1902, patro de Robert Cecil
- Arthur James Balfour 1902 - 1911
- Andrew Bonar Law 1911 - 1921
- Austen Chamberlain 1921 - 1922
- Andrew Bonar Law 1922 - 1923
- Stanley Baldwin 1923 - 1937
- Neville Chamberlain 1937 - 1940
- Winston Churchill 1940 - 1955
- Sir Anthony Eden 1955 - 1957
- Harold Macmillan 1957 - 1963
- Sir Alec Douglas-Hume 1963 - 1965
- Edward Heath 1965 - 1975
- Margaret Thatcher 1975 - 1990
- John Major 1990 - 1997
- William Hague 1997 - 2001
- Iain Duncan Smith 2001 - 2003
- Michael Howard 2003 - 2005
- David Cameron 2005 - 2016
- Theresa May 2016 - 2019
- Boris Johnson nun
Aliaj gravaj politikistojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
BalotojRedakti
La 12-an de decembro 2019 la partio venkis en la parlmenta balotado, vastiginte sian deputitaron de 298 al 364 deputitoj el 650 sidlokoj, kio estis unika rezulto ekde la regado de Margaret Thatcher en la 1980-aj jaroj.