Benjamin Disraeli
Benjamin DISRAELI, 1st Earl of Beaconsfield (21-a de decembro 1804 – 19-a de aprilo 1881) origine juda, estis angla konservativa politikisto, verkisto. Li estis ekde 1837 parlamentano, baldaŭ gvidanto de la torioj (tory), la konservativuloj. Li havis gravan rolon ekde la 1940-aj jaroj pri elformo de la Konservativa Partio, kiu iĝis per sia gvidado reprezentanto de la grandkapitalistoj (ĉefe financoligarĥio). Li estis financa ministro (1852, 1858-59, 1866-67) en registaro de Lord Derby. Li estis ĉefministro en 1868 kaj 1874-80 kaj efektivigis agresivan koloniigan politikon. Li aĉetis per Rothschild-bankaro la akciojn de la Sueza kanalo (pli frue ol la leĝo estis akceptita) kaj tiel bazis okupon de Egiptio.
Benjamin Disraeli | |||||
---|---|---|---|---|---|
Britia ĉefministro | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Benjamin Disraeli | |||||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1804 en Londono | ||||
Morto | 19-an de aprilo 1881 (76-jara) en Curzon Street, Londono, ![]() | ||||
Tombo | St Michael and All Angels Churchyard [#] | ||||
Religio | Anglikanismo [#] | ||||
Etno | Sefardoj [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | ||||
Alma mater | St Piran's School [#] | ||||
Partio | Konservativa Partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Isaac D'Israeli [#] | ||||
Patrino | Mary Basevi [#] | ||||
Edz(in)o | Mary Anne Disraeli [#] | ||||
Parencoj | Benjamin D'Israeli [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • romanisto • verkisto • biografo [#] | ||||
Laborkampo | literary activity • political activity [#] | ||||
Aktiva en | Londono [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q77310121 [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Li apogis Turkion kontraŭ Rusio, kiu estis konkuranto de Britio kelkloke en Azio. Li havis gravan rolon en tio, ke post la rusa-turka milito de 1870-71, Rusio devis modifi la packontrakton de San Stefano dum la Berlina kongreso.
Li deklaris en 1877 aligon de la bura Transvaala respubliko. Li komencis en 1878 la anglan-afganan militon.
En siaj verkoj distingis li la aristokration kiel gvidantan forton de la socio.
Popularan biografion de Disraeli verkis franca aŭtoro André Maurois.
VerkojRedakti
- Vivian Grey (1826-1827)
- Coninsby (1844)
- Sybil (1845)
- Tancred (1847)
- Lothair (1870)
- Endymion (1880)