Viktoria (Britio)

reĝo de Britio, kiu reĝis de 1837 ĝis 1910

Viktoria (laŭ PIV2, Viktorino; angle Alexandrina Victoria; naskiĝis la 24-an de majo 1819, mortis la 22-an de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto.

Viktoria
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
Regado 18371901
Antaŭulo Vilhelmo la 4-a
Sekvanto Eduardo la 7-a
Persona informo
Alexandrina Victoria
Victoria
Naskonomo Princess Alexandrina Victoria of Kent
Naskiĝo 24-an de majo 1819 (1819-05-24)
en Palaco Kensington,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 22-an de januaro 1901 (1901-01-22) (81-jaraĝa)
en Osborne House,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo The Royal Mausoleum vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Britoj vd
Lingvoj anglagermanafrancaitalalatinaurduo vd
Loĝloko Palaco KensingtonPalaco Buckingham • Osborne House • Kastelo Windsor vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Windlesham House School vd
Subskribo Viktoria (Britio)
Familio
Dinastio Hanovra dinastio vd
Patro princo Edvardo Aŭgusto, duko de Kent kaj Strathearn vd
Patrino princino Viktoria de Saksio-Koburgo-Saalfeld vd
Gefratoj Prince Karl, 3rd Prince of Leiningen • Feodora, Princess of Hohenlohe-Langenburg vd
Edz(in)o Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao
Infanoj Viktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Eduardo la 7-a • Alico de Britio • Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Prince Leopold, Duke of Albany • Princino Beatrico de Britio vd
Parencoj Sara Forbes Bonetta • Georgo la 3-aGeorgo la 4-aVilhelmo la 4-a • Viktorino Eŭgenino • Vilhelmo la 2-aNikolao la 2-a de RusioGeorgo la 5-a de Britio • Viktorino Princino de Britio • Louise, Princess Royal • Prince Albert Victor, Duke of Clarence and Avondale • Maud de Kimrio • Prince Alexander John of Wales • Alexander Mountbatten, 1st Marquess of Carisbrooke • Lord Leopold Mountbatten • Prince Maurice of Battenberg vd
Profesio
Okupo monarko • pentristo • verkisto • taglibristo • aŭtobiografo • aristokrato vd
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
Dum 1837-1901
Antaŭulo Vilhelmo la 4-a
Sekvanto Eduardo la 7-a
Imperiestrino de Hindio
Dum 18761901
Antaŭulo
Sekvanto Eduardo la 7-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝino Viktoria en 1887.
Reĝino Viktoria sur poŝtmarko de la Niĝerborda Protektorato de 1894.
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.

Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktorina Epoko. Dum ŝia regado okazis la momento de plej ekspansio de la Brita imperio. Krom monarko de la Unuiginta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (kiu inkludis la nunajn teritoriojn de Barato, Bangladeŝo, Pakistano, ktp.).

Dum tiu epoko kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando.

Viktoria estis la lasta reĝo el la Hanovra dinastio; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktoria, kio ĝis nun estis respektata (rim. pri la viktorina moralo). Pro multe da nepoj, ankaŭ reĝoj, ŝia epiteto estas: "Avino de Eŭropo".

Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo.

Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas rimarkinde longa - ĝi validis kiel la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj, ĝis la 9-a de septembro 2015, kiam Elizabeto la 2-a preterpasis ŝian rekordon kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio.

Ŝia kolego Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 ĝis 1916.