Hanovra dinastio

germana nobela familio
Ĉi tiu artikolo temas pri dinastio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Hanovro (apartigilo).

La hanovra dinastio estas germandevena reĝa dinastio, kiu ekde 1714 regis Brition post la Stuartoj. La unuaj britaj reĝoj el la hanovra dinastio regis en persona unio ankaŭ super la lando Hanovro, unue kiel princoj-elektistoj, poste kiel reĝoj.

Hanovra dinastio
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Apero 17-a jarcento vd
Lando Reĝlando de Granda BritioGermanioReĝlando IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Reĝlando Hanovro • Electorate of Brunswick-Lüneburg vd
Religio protestantismo
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Ernesto Aŭgusto de Hanovro vd
Branĉo de Dinastio Este vd
Regadoj
Princoj-elektistoj de Hanovro
Dum 1692-1806
Antaŭulo ili mem kiel dukoj
Sekvanto ili mem kiel reĝoj
Reĝoj de Hanovro
Dum 1815-1866
Antaŭulo ili mem kiel princoj-elektistoj
Sekvanto reĝlando aneksita de Prusio
Reĝoj de Britio/Irlando
Dum 1714-1901
Antaŭulo Stuartoj
Sekvanto Saksio-Koburgo kaj Gotao
Imperiestr(in)o de Hindio
Dum 18761901
Antaŭulo
Sekvanto Saksio-Koburgo kaj Gotao
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La hanovra dinastio estas branĉo de la dinastio Velfoj (Welfen), laŭdire devenanta el Henriko la Leono.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reĝlando Hanovro.

Lando Hanovro redakti

Ĝis 1714 la dinastio regis la princlandon Calenberg, kiu ekde 1692 fariĝis elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, ankaŭ nomata "lando Hanovro".

Lando Hanovro kaj Britio en persona unio redakti

En 1714 la princo-elektisto de Hanovro heredis la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a. Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo):

Britio post persona unio redakti

En 1837, Viktoria heredis la britan tronon.

Lando Hanovro post la persona unio redakti

En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.

En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.