Persona unio estas unuiĝo de ŝtatoj havantaj komunan monarĥon (reĝon) kaj apartajn ŝtatorganojn. Oni distingas inter persona unio, kie la ŝtatoj nur havas komunan regnestron sed krom tio estas tute apartaj ŝtatoj, kaj reala unio, kie la ŝtatoj ankaŭ havas iujn komunajn ŝtatorganojn, ekz-e unian parlamenton.

En la historio kelkaj personaj unioj plifirmiĝis kaj fariĝis realaj unioj. Aliaj personaj unioj disiĝis, ekzemple pro malsamaj reguloj pri tronheredo.

Ekzemploj de personaj unioj redakti

Personaj unioj kiuj fariĝis realaj unioj redakti

La Habsburga monarkio estis aro da landoj komune regataj de la habsburga dinastio en persona unio. Ili ne havis komunajn ŝtatorganojn ĝis la jaro 1804, kiam ili estis kunigitaj en komunan regnon, la Aŭstra imperio.

Personaj unioj kiuj disiĝis redakti

La Aŭstra imperio estis en 1867 transformita al la duobla monarĥio Aŭstrio-Hungario, kiu estis persona unio inter du grandaj regnopartoj ("Cislajtio kaj "Translajtio"). Ambaŭ regnopartoj mem konsistis el pluraj monarĥiaj landoj en persona aŭ reala unio. La imperiestro de Aŭstrio samtempe portis multajn monarĥajn titolojn, i.a. reĝo de Hungario, Kroatio, Bohemio, grandduko de Krakovo, grandprinco de Transilvanio, ktp. Post la malvenko en la Unua mondmilito la iama imperio estis disigita en plurajn sendependajn landojn, plejparte respublikoj.

Nuntempaj personaj unioj redakti

Hodiaŭ karakteron de persona unio havas rilatoj inter Unuiĝinta Reĝlando kaj pluraj el ĝiaj eksaj kolonioj. La brita monarĥo (nuntempe Karlo la 3-a) estas nun komuna ŝtatestro de 15 landoj, la t.n. "Commonwealth Realms". Ĉiuj tiuj landoj estas membroj en la Komunumo de Nacioj ("Commonwealth of Nations"), sed tiu ankaŭ havas aliajn membro-ŝatojn kun aliaj ŝtatestroj (ĉu respublikoj, ĉu monarĥioj kun alia dinastio).

Numerado de regantoj en personaj unioj redakti

Okazis ofte en personaj unioj (malpli ofte en realaj unioj) ke la komuna reganto havis por siaj malsamaj roloj malsamajn vic-numerojn ĉe sia nomo. Ekzemploj por tio abundas, inter ili:

Vidu ankaŭ redakti