Komunuma reĝlando
Komunuma reĝlando (angle Commonwealth realm) estas suverena ŝtato[1] kaj persona unio en kiu la reĝo aŭ reĝino de Britio, nuntempe Karlo la 3-a, estas la reganta konstitucia monarko kaj ŝtatestro. Ĉiu reĝlando funkcias kiel samranga reĝlando sendependa de la aliaj. Laŭ la stato de 2021, ekzistas 15 komunumaj reĝlandoj: Antigvo-Barbudo, Aŭstralio, Bahamoj, Belizo, Granado, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Salomonoj, Tuvalo kaj la Unuiĝinta Reĝlando. Ĉiuj 15 komunumaj reĝlandoj estas membroj de la Komunumo de Nacioj, interregistara organizo de 53 membroŝtatoj. La 30-an de novembro 2021 la ĝis-tiama komunuma reĝlando Barbado iĝis respubliko. Karlo la 3-a estas estro de la Komunumo de Nacioj.
En 1952, la proklamo de reĝiniĝo de Elizabeto la 2-a en Britio uzis la esprimon reĝlandoj - angle realms - por priskribi la sep suverenajn ŝtatojn, de kiuj ŝi iĝis reĝino - Britio, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Unio de Sud-Afriko, Pakistano kaj Cejlono. De tiam kreiĝis novaj regnoj per sendependeco de iamaj kolonioj kaj dependecoj kaj iuj reĝlandoj fariĝis respublikoj.
Nuntempe estas 15 komunumaj reĝlandoj. Ĝis 2021 estis 16, kiuj kombinite kovras areon de 18,7 milionoj da kvadrataj kilometroj kaj en 2016 havis suman loĝantaron de pli-malpli 148 milionoj da homoj. El ili ĉiuj krom proksimume du milionoj vivas en la ses plej loĝataj komunumaj reĝlandoj: Aŭstralio, Britio, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando kaj Papuo-Nov-Gvineo.
Referencoj
redakti- ↑ kune kun asociigitaj ŝtatoj kaj dependaj teritorioj