Salomonoj
La Salomonoj estas insularo kaj ŝtato en Oceanio, en la Suda Pacifiko.
Etimologio
redaktiEstas konata legenda klarigo de la landnomo: ĝi kvazaŭ devenas de hispanoj, kiuj konsideris, ke tiuj insuloj apartenis al la biblia reĝo Salomono.
Insuloj
redaktiHistorio
redaktiLa Kampanjo de Salomonoj estis grava kampanjo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La kampanjo komenciĝis per japanaj surteriĝoj kaj okupado de kelkaj areoj en la Britaj Salomonoj kaj en Bougainville, en la Teritorio de Nov-Gvineo, dum la unuaj ses monatoj de 1942. La japanoj okupis tiujn lokojn kaj komencis la konstruadon de kelkaj ŝip- kaj aviadil-bazoj kun la celoj protekti la flankon de la japana ofensivo en Nov-Gvineo, establante sekurecan barieron por la ĉefa japana bazo en Rabaul en Nova Britio, kaj havigante bazojn por malhelpi liveradon inter la potencoj de Aliancanoj de Usono, Aŭstralio kaj Novzelando.
Politiko
redaktiLa Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en la Salomonoj de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de la Salomonoj. Ekde 1953 la reĝino de la Salomonoj estis Elizabeto la 2-a.
Ekstera politiko
redaktiLa Salomonoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Galerio
redakti-
Mapo de la insularo
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- paĝoj de la registaro de la Salomonoj
- Mapo de la Salomonoj Arkivigite je 2006-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Trovante la Salomonojn (paĝoj anglalingvaj) Arkivigite je 2008-01-07 per la retarkivo Wayback Machine