Vella Lavella estas insulo en la Okcidenta Provinco de Salomonoj. Ĝi kuŝas okcidente de Nova Georgio, kaj estas konsiderata unu el la Novgeorgia Grupo.

Mapo de la Novgeorgiaj Insuloj kaj Vella Lavella supre maldekstre.

Geografio redakti

Vella Lavella estas vulkana insulo, ĉirkaŭita en kelkaj lokoj pere de korala rifo. La insulo enhavas vulkanajn konusojn kaj unu termikan fonton. La plej alta altaĵo estas Monto Tambisala kun 790 metroj. La vulkano Nonda (la plej juna vulkano de la insulo), havas alton de 750 metroj kaj estas konsiderata aktiva, kvankam ĝi neniam erupciis en modernaj tempoj. La pli malgrandaj riveroj kiuj fluas el la montoj al la marbordo ebligas irigacian hortikulturon por la loĝantoj kiuj loĝas preskaŭ nur sur la marbordo.

La klimato en la insulo estas humida, kaj tropika, kaj en la insulo okazas tertremoj kaj ciklonoj.

Historio redakti