Tertremo

rezulto de subita liberigo de energio en la terkrusto kiu kreas sismajn ondojn

Tertremo, seismosismo[1] estas natura fenomeno, kiu rezultas el subita eligo de energio akumulita en la terkrusto kaj estigas tertremajn ondojn. Sur la surfaco de Tero tertremoj povas montriĝi kiel skuo aŭ delokigo de la grundo. La kaŭzo de tertremo estas interpremo de terkrustaj platoj kiuj tuŝas unu la alian. La energia disradiado de la premo tremigas la teron.

Parto de la ĉilia urbo Valparaíso post tertremo en 1906
Tertremo en Hinda Oceano en 2004
Decembro de 2004, Hinda oceana cunamo

Tertremoj okazas ĉiutage, sed la plimulto de ili ne kaŭzas grandan detruon. Fortaj tertremoj povas kaŭzi grandegajn detruojn kaj mortigi homojn. Okazas ĝis 500 000 tertremoj detekteblaj ĉiujare. Preskaŭ 100 000 el ili estas sufiĉe fortaj por esti sentitaj de la loĝantaro, sed feliĉe nur ĉirkaŭ 100 okazigas damaĝojn. Ĝenerale, ili okazas ĉirkaŭ 16 km for de la terkrusto, kaj koncentriĝas laŭlonge de la limoj en kiuj estas la tektonaj platoj. En la komencaj jardekoj de la 21-a jarcento, tamen, la tertremoj okazigis pli ol duono de la mortoj okazigitaj de naturaj katastrofoj.[2]

Tertremoj ĝenerale havas fortan komencan tremon, kaj malpli fortajn postajn tremojn, kiuj povas etendiĝi dum pluraj tagoj. La punkto sub la tersurfaco, kie originas tertremo, nomiĝas hipocentro. La punkto sur la tersurfaco rekte super la subcentro nomiĝas epicentro.

Geologoj ankoraŭ ne povas antaŭdiri precize kie aŭ kiam okazos tertremoj, sed ili pli kaj pli komprenas la internajn mekanismojn de la tero, povas montri la plej riskoplenajn lokojn kaj rekomendi konstrumetodojn taŭgajn por eviti difektojn. Kvankam antaŭdiri kiam preciza faŭlto okazigos tertremon estas ankoraŭ malebla, sciencistoj jam malkovris grandan parton pri kiel, kie kaj kial okazas la tertremoj. Lastatempe oni klopodas apliki aŭtomatan sciaron, elementon de artefarita intelekto (AI), al sismaj problemoj, speciale al la taskoj por detekti, mezuri, lokigi kaj kompreni la karakteron de la tertremoj.[2]

Terminoj redakti

 
Mondomapo kun 358.214 epicentroj de tertremoj inter la jaroj 1963 kaj 1998

La scienco pri tertremoj estas tertremoscienco (aŭ sismologio) (laŭ la greka: seismos - tertremo), de ĝi venas la terminoj:

La punkto sur la tera surfaco kie la skuado estas plej forta kaj el kiu ŝajne originas la sismaj ondoj estas nomata epicentrosurcentro. La vera origino de la tertremo lokiĝas profunde sub la epicentro kaj nomiĝas hipocentrosubcentro.

La energio ellasata de tertremo estas nomata magnitudo (mezurita per diversaj metodoj, ĉiam logaritme).

Skalo estas metodo por ordigi tertremojn laŭ ilia graveco. Estas skaloj bazitaj sur la efektoj (la plej fama estas la skalo de Mercalli) kaj skaloj bazitaj sur la magnitudo (la plej fama estas la skalo de Richter).

Kialoj kaj priskribo de tertremoj redakti

 
Detalo de subdukcia zono.

Tertremoj estiĝas pro dinamikaj procesoj de la tero. Sekvo de tiaj dinamikaj procesoj estas la platotektoniko, tio estas la moviĝo de la litosferoplatoj, kiuj entenas la terkruston kaj la litosferan mantelon.

Ĉefe ĉe la platolimoj, kie diversaj platoj dise, kuniĝe aŭ preterpase moviĝas, estiĝas tensioj ene de la rokaro kiam la platoj moviĝantaj alkroĉiĝas unu al la alia. Kiam la ŝera ŝarĝado iĝas tro forta, tiaj tensioj malŝarĝiĝas per skuaj moviĝoj de la terkrusto kaj estiĝas tektona tremo. La tiel liberigita entergio povas surpasi centoble la energion de hidrogena bombo. Ĉar la estiĝinta tensio ne limiĝas je la ĉirkaŭo de la platolimo, la malŝarĝrompiĝo povas en maloftaj kazoj okazi ankaŭ ene de la plato, kiam en la krustrokaro ekzistas malforta regiono.

La temperaturo kreskas al la centro de la tero, kaj tial la rokaro en granda profundo reagas malpli rompiĝema kaj fine iĝas aliformebla. Tial tertremoj plej ofte tuŝas nur la superan tavolon de la terkrusto. Foje konstateblis tremoj ĝis profundeco de 700 km. Tiun ŝajnan kontraŭdiron oni klarigas per la subdukcio de litosferaj platoj: kiam kolizias du platoj, la pli densa puŝiĝas sub la pli malpeza kaj profundiĝas en la termantelon. Oni postulas, ke la varmiĝo de la rokaro de la enprofundiĝanta plato (nomata ankaŭ laŭ la angla vorto slab) multe malpli rapide okazas ol ties moviĝo malsupren kaj ke tial la krustmaterialo restas rompiĝema ĝis en la supro indikitaj profundoj. Hipocentroj ene de la enprofundiĝanta plato tiel ebligus abdukcion rilate al la pozicio de la slab en la profundo (la tiel nomata regiono de Wadati-Benioff).

Tertremoj povas estiĝi ankaŭ ekzemple per supreniĝo de magmo malsuper vulkanoj, aŭ ekzemple per elĉerpo de krudmaterialoj kiel ekzemple nafto kaj tergaso, ĉar la premŝanĝiĝo influas la tensirilaton en la rokaro. Krome tertremoj povas okazi per rompiĝantaj subteraj vidaĵoj en minejoj. Vulkanaj tremoj kaj tiuj kaŭzitaj de minejoj liberigas multe malpli da energio ol tektonikaj tremoj.

3D cunama ŝajnigo.

Submaraj tertremoj, erupcioj de oceanaj vulkanoj aŭ submaraj terglitoj povas estigi cunamojn. Tio eblas, kiam okazas grandaj vertikalaj moviĝoj de la kontinentaj platoj. Per subita vertikala translokiĝo de grandaj partoj de la oceana fundo estiĝas ondoj, kiuj atingas rapideon de ĝis 800 kilometrojn hore. For de la marbordoj, en plena oceano tiaj cunamoj apenaŭ rimarkeblas, sed kiam tia ondo atingas malaltan akvon, la ondomonto povas atingi alton de ĝis 100 metroj. Plej ofte cunamoj estiĝas en la Pacifika Oceano. Tial la limŝtatoj posedas avertosistemon, la Pacific Tsunami Warning Center. Post kiam la 26-an de decembro 2004 mortis ĉirkaŭ 230.000 homoj pro la tertremo en la Hinda Oceano, ankaŭ tie estis instalita avertosistemo.

Notado de tertremondoj, intenseco kaj magnitudo redakti

Tertremoj estigas diversajn tipojn de seismaj ondoj, kiu disvastiĝas tra la tuta tero kaj noteblas per sismografoj en la tuta mondo. Tiajn transkribojn oni nomas sismogramoj. La gravaj damaĝoj (ĉe konstruaĵoj, fendegoj, kaj tiel plu) ĉe la tersurfaco estas kaŭzitaj de surfacondoj, kiu estigas elipsan grundmoviĝon.

La skuado de la Tero estas ofta fenomeno kiu estis sentita de la homaro el tre fruaj tempoj. Antaŭ la disvolvigo de fort-movaj akcelometroj, la intensecon de sisma okazaĵo oni ĉirkaŭkalkulis baze sur la observataj efikoj. Magnitudo kaj intenseco ne estas rekte rilataj kaj oni kalkulas ilin uzante diferencajn metodojn. La magnitudo de tertremo estas aparta valoro kiu priskribas la grandon de la tertremo je ĝia ekestiĝo. Intenseco estas la mezuro de la skuado je diferencaj lokoj ĉirkaŭ la tertremo. Intensecvaloroj varias el loko al loko, depende de la distanco el la tertremo kaj la kvalito de la subtera formo de rokaro kaj grundo.[3]

La unuan skalon por mezuri la tertremajn magnitudojn disvovis Charles Francis Richter en 1935 per la nomita Skalo de Richter. Postaj skaloj (vidu seismajn magnitudoskaloj) retenis ŝlosilan trajton, laŭ kiu ĉiu unuo reprezentas dekuman diferencon en la amplekseco de la grundoskuado kaj 32-onan diferencon en energio. Ankaŭ postaj skaloj alĝustiĝis por havi proksimume la saman nombran valoron ene de la limoj de la skalo.[4]

Kvankam la amaskomunikiloj ofte informas pri tertremaj magnitudoj kiel "Richter magnitudo" aŭ "Richter skalo", norma praktiko fare de plej granda parto de seismologiaj aŭtoritatoj konsistas en esprimado de la tertrema forto laŭ Momant-magnituda skalo, kiu estas bazita sur la vera energio liberigita fare de la tertremo.[5]

Ofteco redakti

 
La Mesina tertremo kaj sekva cunamo okazigis preskaŭ 100 000 mortojn la 28an de Decembro, 1908, en Sicilio kaj Kalabrio.[6]

Oni ĉirkaŭkalkulis, ke okazas ĉirkaŭ 500 000 tertremoj ĉiujare, detekteblaj per nuntempa instrumentaro. El ili ĉirkaŭ 100 000 oni povas senti fare de lokanoj.[7][8] Minoraj tertremoj okazas preskaŭ konstante tra la tuta mondo en lokoj kiel Kalifornio kaj Alasko en Usono, same kiel en Salvadoro, Meksiko, Gvatemalo, Ĉilio, Peruo, Indonezio, Filipinoj, Irano, Pakistano, Azoroj en Portugalio, Turkio, Nov-Zelando, Grekio, Italio, Barato, Nepalo, kaj Japanio.[9] Pli grandaj tertremoj okazas malpli ofte, kaj tiu rilato estas eksponenta; por ekzemplo, ĉirkaŭ dek fojojn okazas multaj tertremoj pli grandaj ol magnitudo 4 en preciza tempo pli ol tertremoj pli grandaj ol magnitudo 5.[10] En (malalta seismeca) Unuiĝinta Reĝlando, por ekzemplo, oni ĉirkaŭkalkulis, ke la averaĝaj oftecoj estas: unu tertremo de 3.7–4.6 ĉiujare, unu tertremo de 4.7–5.5 ĉiun dekan jaron, kaj unu tertremo de 5.6 aŭ pli granda ĉiun centan jaron.[11] Tio estas ekzemplo de la Leĝo Gutenberg–Richter.

La nombro de sismaj stacioj pliiĝis el ĉirkaŭ 350 en 1931 ĝis multaj miloj nuntempe. Kiel rezulto, oni informis pri multe pli nombraj tertremoj ol en la pasinteco, sed tio okazas pro tre granda plibonigo en la instrumentaro, pli ol pro pliigo en la nombro de tertremoj. La Usona Geologia Servo (USGS) ĉirkaŭkalkulas, ke ekde 1900 okazis averaĝo de 18 gravaj tertremoj (magnitudo 7.0–7.9) kaj unu granda tertremo (magnitudo 8.0 aŭ pli granda) jare, kaj ke tiu averaĝo estis relative stabila.[12] Pli ĵuse, la nombro de gravaj tertremoj jare pliiĝis, kvankam tio okazas probable kiel statistika fluktuado pli ol kiel sistema tendenco.[13] Pli detalaj statistikoj pri la grando kaj ofteco de tertremoj disponeblas el la United States Geological Survey.[14] Oni notis ĵusan pliigon en la nombro de gravaj tertremoj, kion povus klarigi cikla modelo de periodoj de intensa tektona aktiveco, interrompita per pli longaj periodoj de malalta intenseco. Tamen, akurataj registroj de tertremoj startis nur el la komenco de la 1900-aj jaroj, por kio ankoraŭ estas tro frue por definitive aserti, ke vere okazas tio.[15]

Plej granda parto de la tutmondaj tertremoj (90%, kaj 81% el la plej grandaj) okazas en la ĉirkaŭ 40 000 kilometre longa hufumforma zono nomita ĉirkaŭ-Pacifika zono, konata kiel Pacifika fajra rondo, kiu ĉe plej granda parto limas kun la Pacifika plato.[16][17] Ankaŭ amasaj tertremoj tendencas okazi laŭlonge de aliaj limoj de tektonaj platoj, kiel laŭlonge de la Himalajaj Montoj.[18]

Pro la rapida kresko de grandaj grandurboj kiel Meksikurbo, Tokio, kaj Teherano en areoj de alta risko, kelkaj sismologistoj estas avertante, ke unusola tertremo povas mortigi ĝis tri milionoj da personoj.[19]

Antaŭscio redakti

 
la Faŭlto de Sankta Andreo, kiu trairas Kalifornion, vidita el alteco de 2 600 m super la ebenaĵo Carrizo, kiu povus okazigi gravajn damaĝojn en Los-Anĝeleso kaj San-Francisko.

La esplorado pri la antaŭscio pri tertremoj ege gravas, ĉar la scienco antaŭsupozas, ke okazon grandaj tertrmoj tra la tuta mondo kaj utilas esti preparita. La plej granda tertremo atendita estos de magnitudo 9.0, kiu laŭ sciencistoj okazos ĉe la okcidenta marbordo de Usono, okazigita de la faŭlto de Kaskadia. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke tiu faŭlto okazigas grandan tertremon ĉiuj 300an ĝis 500a jaron, kaj la lasta okazis en 1700, nome antaŭ pli ol 300 jaroj. Tiukadre, multaj sciencistoj konsideras, ke tiu mondoregiono povas suferi iam ajn grandegan tertremon kaj ke necesas esti preparita por tiu okazaĵo. Alia grava atendita (timita) tertremo povus okazi kun magnitudo 8.0 aŭ pli alta ĉe la faŭlto de Sankta Andreo, kiu trairas Kalifornion kaj kiu povus okazigi gravajn damaĝojn en Los-Anĝeleso kaj San-Francisko.[2]

Ankaŭ en Azio oni atendas alian tertremon de magnitudo 8.0 aŭ supera en la zono de subdukcio de Nankajdo, kiu minacas Japanion kaj kiu povus rezulti en detruega cunamo. Oni timas ankaŭ alian tertremon, ankaŭ de magnitudo 8.0 aŭ supera, en la zono de subdukcio de Sundo, etenda el Sumatro ĝis Javo kaj Balio en Indonezio, kiu povus damaĝi ankaŭ en Singapuro kaj Malajzio. Oni timas ankaŭ alian tertremon de magnitudo 7.0 aŭ supera en la faŭlto de Himalajo, kiu trairas Baraton, Nepalon, Butano kaj sudan Ĉinion kaj kiu povus okazigi terglitojn kaj lavangojn.[2]

Lastaj esploroj redakti

 
Fontoj de kosma radiado en interplaneda spaco.

Internacia projekto nomita CREDO (laŭ anglalingvaj inicialoj Cosmic Ray Extremely Distributed Observatory (Kosmradia Distribuega Observatorio) koincide kun la latinlingva vorto por "mi kredas") pravigis la jenan hipotezon: iliaj statistikaj analizoj pruvas, ke estas klara kunrilato inter la tutmonda sismagado kaj la intenseco de la duaranga kosma radiado, kio ebligus determini la baldaŭan okazigon de granda tertremo. La unuaranga kosma radiado estas komponita de ŝarĝitaj partikloj devenaj de la Suno kaj de la malproksima spaco, kiuj frape kontraŭ la gasmolekuloj de la Tera atmosfero okazigas falegojn de duarangaj partikloj. Tiujn duarangajn partiklojn oni registras en la terkrusto fare de observatorioj kiel CREDO, kiu uzas kaj sciencajn altnivelajn detektilojn kaj sensilojn CMOS de la saĝtelefonoj.[2]

La ideon, ke estas rilato inter tertremoj kaj la kosma radiado, oni bazas sur la observado ke la toroidaj fluaĵoj kiuj trairas la likvan kernon de la Tero estas responsaj pri la generado de la tera magneta kampo. Tiu flukampo devojigas la itineron de la partikloj ŝarĝitaj de la unuaranga kosma radiado. Tiel, se la grandaj tertremoj estas asociaj al perturboj en la fluado de materio kiu movas la teran dinamikon, tiuj perturboj estus ŝanĝintaj la magnetan kampon, kio siavice ŝanĝus la itineron de la partikloj de la kosma radiado: ili iĝus en avertosignaloj antaŭ la alveno de granda tertremo.[2]

Rezultoj redakti

La scienculoj de CREDO analizis datenojn de la intenseco de la duaranga kosma radiado kolektitajn dum la lastaj 50 jaroj fare de la projekto Neutron Monitor Database kaj ekde 2005 de la Observatorio Pierre Auger. Ili inkludis en siaj analizoj informaron pri ŝanĝoj en la suna aktiveco kaj pri la sismagado de la Tero, akirita el la programo de la Usona Geologia Servo. Kombinante ĉiujn tiujn informojn, ili malkovris klaran kunrilaton inter la tertremoj de magnitudo 4 aŭ supera kaj la intenseco de la duaranga kosma radiado, sed nur sed oni movas la informojn de la kosma radiado 15 tagojn rilate al la sisma informaro.[2]

Tio sugestas, ke oni povus ekhavi informaron pri tertremoj kun sufiĉa antaŭscio, sed ankoraŭ ne klaras ĉu eblos determini ankaŭ la lokon kie ili okazos. La menciita rilato inter la ŝanĝoj en la intenseco de la kosma radiado kaj la tertremoj ne estas evidentaj en la analizoj laŭ lokoj; ili aperas nur kiam oni atentas pri la sismagado konsiderita je tutmonda skalo.[2]

Internacia Asocio de Sismologio kaj Fiziko de la Interno de la Tero redakti

La Internacia Asocio de Sismologio kaj Fiziko de la Tera Interno (angle Internacia Asocio de Sismologio kaj Fiziko de la Tero Interno, akronime IASPEI) estas internacia, neregistara, neprofitcela organizaĵo fondita en 1922 kiu antaŭenigas esploron pri tertremoj, la interno de la Tero kaj aliaj sismaj fontoj, la disvastigo de sismaj ondoj kaj la interna strukturo, propraĵoj kaj procezoj de la tero.

Historie redakti

 
Pozidono, dio de maroj, estis konsiderita kulpulo pri tertremoj en la komenco de la okcidenta civilizacio, ĉar oni kredis, ke la kontinentoj flosas surakve kaj moviĝas kiel ŝipo tien kaj reen.

Jam en la antikvo homoj demandis sin kiel estiĝis tertremoj kaj vulkanerupcioj. Ofte oni kulpigis pri tiaj eventoj diaĵojn, kiel ekzemple Pozidono en la greka mitologio. Kelkaj sciencistoj en antikva Grekujo opiniis, ke la kontinentoj flosu surakve kaj moviĝu kiel ŝipo tien kaj reen. Aliaj kredis, ke tertremoj venu el grotoj. En Japanujo ekzistis mito de drako, kiu tremigis la terplankon kaj kraĉis fajron, kiam ĝi koleris. En la mezepoka Eŭropa naturkatastrofoj estis senditaj de Dio.

Post malkovro kaj esploro de magnetismo estiĝis teorio, ke tertremojn oni povis forkonduki, kiel fulmojn. Oni do rekomendis do tertremŝirmilojn laŭ la modelo de unuaj fulmŝirmiloj. Nur komence de la 20-a jarcento estiĝis la nuntempe ĝenerale akceptita teorio de platotektoniko kaj de kontinenta drivo pere de Alfred Wegener. Ekde la mezo de la 20-a jarcento klarigmodeloj de tektonaj tremoj estis pli kaj pli vaste diskutitaj. Ĝis la komenco de la 21-a jarcento tamen ne eblis krei el tio eblon antaŭanonci tertremojn.

Ĉefaj tertremoj ekde 2004 redakti

Listo de la ĉefaj tertremoj ekde 2004 laŭ nombro de mortintoj[20]:

La plej fortaj lastaj tertremoj redakti

Laŭ indikoj de la USGS[21][22] (12-an de marto 2010 +ĝisdatigo ĝis 2015)

La valoroj rilatas, krom aparta indiko, al la Momant-magnituda skalo MW. Atentu ke diversaj magnitudoskaloj ne estas rekte kompareblaj!

Rango Nomo Loko Dato Forto Rimarkoj
1. Tertremo de Valdivia Valdivia, Ĉilio 22/05/1960 9,5 kun grava cunamo
2. Granda Alaskotertremo (sanktavendreda tertremo) Alasko 27/03/1964 9,2 kun grava cunamo
3. Tertremo en la Hinda Oceano antaŭ Sumatro 26/12/2004 9,1 kun grava cunamo
4. Tertremo de Kamĉatko Kamĉatko, Rusujo 04/11/1952 9,0
5. Tertremo de Sendajo Honŝu, Japanio 11/03/2011 9,0 kun grava cunamo
6. Tertremo de Biobio Biobio, Ĉilio 27/02/2010 8,8 kun cunamo
7. Tertremo de Ekvadoro antaŭ Ekvadoro 31/01/1906 8,8
8. Tertremo ĉe la insuloj Andreanof Insuloj Andreanof, Alasko 09/03/1957 8,8 Magnitudo laŭ katalogo PDE, USGS-ligilo indikas 8,6 (MS)
9. Tertremo ĉe la insuloj Rat Insuloj Rat, Alasko 04/02/1965 8,7 kun cunamo
10. Tertremo antaŭ norda Sumatro antaŭ norda Sumatro 28/03/2005 8,6
11. Asama tertremo Asamo kaj Tibeto 15/08/1950 8,6 MS

Grava historiaj tertremoj redakti

 
Ilustraĵo en kupro rilata al la Lisbona Tertremo en 1755.

La lisbona tertremo en 1755, ankaŭ konata simple kiel la lisbona tertremo aŭ la tertremo de 1755, estis tertremo okazinta en la 1-a de novembro 1755 je la naŭa horo matene (oni konsideras je 9:20), kiu kaŭzis preskaŭ kompletan detruon de Lisbono kaj krome atingis grandan parton de la algarva marbordo, suda regiono de Portugalujo. Post la tertremo okazis, krom pluraj brulegoj, cunamo, kiu oni kredas estis pli ol 20 metrojn alta kaj, kune kun la brulegoj, mortigis inter sesdek mil kaj cent mil homojn. Tio ĝin igas unu el la kvin plej mortigaj tertremoj en la homara historio, kaj ĝi markas la "prahistorion de moderna Eŭropo" laŭ kelkaj historiistoj. Geologoj taksas je 9 gradoj en la Skalo de Richter la fortecon de tiu tertremo. Lisbona tertremo kaŭzis grandegan impakton politikan kaj sociekonomian en la tiama Portugalujo kaj komencigis la unuajn studojn pri "tio, kion kaŭzas tertremo en ampleksa areo". Tial ĝi naskis la modernan sismologion kaj estis daŭre diskutita de la filozofoj de la Jarcento de la Lumoj, kiel Voltero. Pro tio ĝi ankaŭ inspiris disvolviĝojn en la kampoj de Teodiceo kaj de la filozofio pri la Sublimo.

La Tertremo de San Francisco de 1906 frapis la marbordon de Norda Kalifornio, Usono, en la 5:12 a.t. merkrede, la 18an de Aprilo per ĉirkaŭkalkulita momanta magnitudo de 7.9 kaj maksimuma intenseco Mercalli de XI (Ekstrema). Skuo de alta intenseco estis sentita el Eureka en la Norda Marbordo al la Salinas Valo, nome agrokultura regiono sude de la Golfareo de San Francisco. Detruigaj incendioj tuj ekaperis en la urbo kaj daŭris dum kelkaj tagoj. Kiel rezulto, ĝis 3,000 personoj mortis kaj ĉirkaŭ 80% el la urbo San-Francisko estis detruita.

La tertremo de 1908 de Mesino, Italio, estis unu el la plej grandaj naturkatastrofoj de la 20-a jarcento. La sismo okazis la 28-an de decembro 1908 je la 5-a horo kaj 21 minutoj kaj skuis dum 37 sekundoj la regionon ĉirkaŭ la Mesina markolo. La urboj Mesino kaj Reggio di Calabria estis preskaŭ al grundnivelo detruitaj. La tertremo havis la forton de 7,2 en Richter-skalo.

 
Strato de Valdivia post la tertremo de la 22a de majo 1960

La Tertremo de Valdivia en 1960 aŭ simple la Granda Ĉilia Tertremo kazinta la 22an de majo 1960 estas ĝis nun la plej forta tertremo iam registrita surtere, kun forto 9,5 laŭ la Momant-magnituda skalo. Ties rezulta cunamo tuŝis sudan Ĉilion, Havajon, Japanion, Filipinojn, orientan Novzelandon, sudorientan Aŭstralion, kaj la insularo de Aleutoj en Alasko. La surcentro estis ĉe Lumaco ĉirkaŭ 570 km sude de Santiago, kaj Temuco estis la plej proksima granda urbo, dum Valdivia estis la plej damaĝita urbo. La tertremo kaŭzis lokajn cunamojn kiuj draste frapis la marbordon de Ĉilio, per ondoj ĝis 25 m. Ondoj tiom altaj kiom ĝis 10,7 m estis registritaj je 10 000 km for de la surcentro, kaj tiom for kiom ĝis Japanio kaj Filipinoj. Estis publikitaj diversaj ĉirkaŭkalkuloj de la totala nombro de homaj perdoj pro la tertremo kaj la cunamoj, el kiuj la usona koncerna servo United States Geological Survey citis studojn pri 2 231, 3 000, aŭ 5 700 mortoj[23] kaj alia fonto uzis ĉirkaŭkalkulon de 6 000 mortoj.[24]

Mitologioj redakti

En japana mitologio, Namacu (鯰) aŭ onamacu (大鯰) estas giganta anariko kiu kaŭzas sismojn. Li vivas en la koto sub la insuloj de Japanio, kaj estas gardita fare de la dio Kaŝima kiu retenas la anarikon kun ŝtono. Kiam Kaŝima lasas sian gardiston fali, Namacu baraktas, kaŭzante perfortajn sismojn. Forigi anariko supozeble povus, frakasante sian kapon sanktan ŝtonon de la sanktejo.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1015
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Observando el cielo se puede saber cuándo va a ocurrir un gran terremoto El periódico Extremadura, Madrido, 21·06·23, alirita la 21·06·23, informo citita reference el Observation of large scale precursor correlations between cosmic rays and earthquakes with a periodicity similar to the solar cycle. P. Homola et al. Journal of Atmospheric and Solar-Terrestrial Physics, Volume 247, Junio 2023; 106068. DOI:https://doi.org/10.1016/j.jastp.2023.106068
  3. Earle, Steven. (Septembro 2015) “11.3 Measuring Earthquakes”, Physical Geology, 2‑a eldono (angle).
  4. Chung & Bernreuter 1980, p. 1.
  5. USGS Earthquake Magnitude Policy (implemented on 18a de Januaro, 2002). Earthquake Hazards Program. USGS. Arkivita el la originalo je 2016-05-04. Oni povas trovi kopion ĉe USGS Earthquake Magnitude Policy. Arkivita el la originalo je 2017-07-31. Alirita 2017-07-25.
  6. "Italy's earthquake history (el Retarkivo {{{1}}})." BBC News. 31a de Oktobro, 2002.
  7. Cool Earthquake Facts. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2021-04-20. Alirita 2021-04-21.
  8. Pressler, Margaret Webb, "More earthquakes than usual? Not really.", KidsPost, Washington Post, 14a de Aprilo 2010, paĝoj C10.
  9. Earthquake Hazards Program. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 2006-08-14.
  10. USGS Earthquake statistics table based on data since 1900. Arkivita el la originalo je 2010-05-24. Alirita 2023-06-21.
  11. Seismicity and earthquake hazard in the UK. Quakes.bgs.ac.uk. Arkivita el la originalo je 2010-11-06. Alirita 2010-08-23.
  12. Common Myths about Earthquakes. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2006-09-25. Alirita 2006-08-14.
  13. Are Earthquakes Really on the Increase? Arkivigite je 2014-06-30 per la retarkivo Wayback Machine, USGS Science of Changing World. Alirita la 30an de Majo 2014.
  14. Earthquake Facts and Statistics: Are earthquakes increasing?. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2006-08-12. Alirita 2006-08-14. Arkivigite je 2006-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
  15. The 10 biggest earthquakes in history Arkivigite je 2013-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, Australian Geographic, 14a de Marto, 2011.
  16. Historic Earthquakes and Earthquake Statistics: Where do earthquakes occur?. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2006-09-25. Alirita 2006-08-14.
  17. Visual Glossary – Ring of Fire. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2006-08-28. Alirita 2006-08-14.
  18. (2006) “Fatal attraction: living with earthquakes, the growth of villages into megacities, and earthquake vulnerability in the modern world”, Philosophical Transactions of the Royal Society 364 (1845), p. 1911–1925. doi:10.1098/rsta.2006.1805. Alirita 2011-03-09.. 
  19. "Global urban seismic risk Arkivigite je 2011-09-20 per la retarkivo Wayback Machine." Cooperative Institute for Research in Environmental Science.
  20. José Reinoso, "China revive la pesadilla de un terremoto", El País, 15a de aprilo de 2010, paĝoj 2 kaj 3. Fonto menciita USGS.
  21. USGS: Largest Earthquakes in the World Since 1900 Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
  22. USGS tertremkatalogo/serĉilo. Arkivita el la originalo je 2007-06-06. Alirita 2010-11-12.
  23. The Largest Earthquake in the World – Articles. U.S. Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2007-01-07. Alirita 11a de Januaro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-07. Alirita 2012-06-12.
  24. Emergency & Disasters Data Base. Centre for Research on the Epidemiology of Disasters (CRED). Arkivita el la originalo je 2023-04-25. Alirita 9a de Januaro 2007.

Literaturo redakti

  • Allen, Clarence R. (Decembro 1976), "Responsibilities in earthquake prediction", Bulletin of the Seismological Society of America, 66 (6): 2069–2074, Bibcode:1976BuSSA..66.2069A, doi:10.1785/BSSA0660062069.
  • Bolt, Bruce A. (1993), Earthquakes and geological discovery, Scientific American Library, ISBN 978-0-7167-5040-6.
  • Chung, D.H.; Bernreuter, D.L. (1980), Regional Relationships Among Earthquake Magnitude Scales., doi:10.2172/5073993, OSTI 5073993, arkivita el la originalo en 2020-01-22, alirita en 2017-07-21, NUREG/CR-1457.
  • Deborah R. Coen. The Earthquake Observers: Disaster Science From Lisbon to Richter (University of Chicago Press; 2012) 348 pp.; ĝi esploras kaj sciencan kaj popularan sciaron
  • Geller, Robert J.; Jackson, David D.; Kagan, Yan Y.; Mulargia, Francesco (14a de Marto 1997), "Earthquakes Cannot Be Predicted" (PDF), Science, 275 (5306): 1616, doi:10.1126/science.275.5306.1616, S2CID 123516228, arkivita el la originalo (PDF) en 12a de Majo 2019, alirita en 29a de Decembro 2016.
  • Hyndman, Donald; Hyndman, David (2009). "Chapter 3: Earthquakes and their causes". Natural Hazards and Disasters (2a eld.). Brooks/Cole: Cengage Learning. ISBN 978-0-495-31667-1.
  • International Commission on Earthquake Forecasting for Civil Protection (30a de Majo 2011), "Operational Earthquake Forecasting: State of Knowledge and Guidelines for Utilization" (PDF), Annals of Geophysics, 54 (4): 315–391, doi:10.4401/ag-5350, S2CID 129825964.
  • Kanamori, Hiroo (2003), "Earthquake Prediction: An Overview", International Handbook of Earthquake and Engineering Seismology, International Geophysics, 616: 1205–1216, doi:10.1016/s0074-6142(03)80186-9, ISBN 978-0-12-440658-2.
  • Liu, ChiChing; Linde, Alan T.; Sacks, I. Selwyn (2009). "Slow earthquakes triggered by typhoons". Nature. 459 (7248): 833–836. Bibcode:2009Natur.459..833L. doi:10.1038/nature08042. ISSN 0028-0836. PMID 19516339. S2CID 4424312.
  • Wood, H.O.; Gutenberg, B. (6a de Septembro 1935), "Earthquake prediction", Science, 82 (2123): 219–320, Bibcode:1935Sci....82..219W, doi:10.1126/science.82.2123.219, PMID 17818812.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti