Kamĉatko (ruse Камчатка [kamĉatka]) estas duoninsulo en la orientazia parto de Rusio. Ĝis la jaro 2007 ĝi konsistis el la aŭtonoma distrikto Korjakujo en la nordo kaj Kamĉatka provinco en la sudo, kiuj tiam unuiĝis al unueca kamĉatka regiono. Ĝi estas 1 250 km longa kaj grandas je 472 300 km². Ĝi troviĝas ĉe la Pacifiko kaj apartigas la marojn Beringa (oriente) kaj Oĥotska (okcidente). Inter la duoninsulo kaj la Pacifiko troviĝas la abismo Kuril-Kamĉatko profunda je 10 500 m.

Kamĉatko
ruse Камчатка
duoninsulo
Valo de gejseroj
Oficiala nomo: Камчатка
Ŝtato Rusio Rusio
Teritorio Siberio
Montaro Mezkamĉatka dorsmontaro
Administra divido Korjakio, Kamĉatka provinco
Urboj Viljuĉinsko, Kluĉi, Jelizovo
Naturmemorindaĵo Valo de gejseroj
Rivero Kamĉatko
Ĉefurbo Petropavlovsk-Kamĉatskij
Plej alta punkto
 - situo Vulkano Kljuĉevskaja
 - alteco 4 835 m s. m.
Longo 1 250 km (777 mi)
Larĝo 470 km (292 mi)
Areo 472 300,0 km² (47 230 000 ha)
Akvoj Oĥotska Maro, Pacifiko
Vulkanoj Vulkanoj de Kamĉatko
Animalaro Bruna urso
Horzono UTC (UTC+12)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Valo de la gejseroj
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Topografio de la duoninsulo Kamĉatko
Topografio de la duoninsulo Kamĉatko
Topografio de la duoninsulo Kamĉatko
Vikimedia Komunejo: Kamchatka
La marhaveno de la urbo Petropavlovsk-Kamĉatskij

Vulkanoj kaj aliaj geografiaj elementoj redakti

La centra valo kaj rivero Kamĉatko estas ĉirkaŭataj de ĉeno da 160 vulkanoj el kiuj 29 ankoraŭ vivas. Same tiu duoninsulo estas trapasata de kelkaj montaroj el kiuj la plej alta punkto estas la vulkano Kljuĉevskaja, 4 750 m. alta.

Urboj kaj loĝantaro redakti

La ĉefa urbo estas Petropavlovsk-Kamĉatskij kun 192 500 loĝantoj (2001), kiu troviĝas sude de la duoninsulo. Aliaj gravaj urboj estas Viljuĉinsko kun 29.400 loĝantoj (2002) kaj Kluĉi kun 11 300 (1992). Entute la regiono Kamĉatko enhavas 378 300 loĝantojn (2001) kiuj dediĉas sin ĉefe al la ĉaso kaj fiŝkaptado. La klimato estas tre malvarma kaj pro tio terkulturado eblas nur en suda parto.

Administre la duoninsulo konsistas el la Kamĉatka provinco (Камчатская область) kaj en la plej granda parto de la nordo (301 500 km²) la aŭtonoma distrikto Korjakija (Корякский автономный округ); ambaŭ teritorioj estas partoj de Rusio. La plej granda parto de la loĝantaro estas etne rusa, dum la ĉefa minoritato estas la korjakoj, el kiuj 13 000 loĝas la aŭtonoman distrikton.

Historio redakti

Printempe de 1740 eksploristo Vitus Bering elŝipiĝis en la nuna golfeto Avaĉa, kaj ekas koloniigon de la nuna urbo Petropavlovsk-Kamĉatskij, en siaj klopodoj atingi Amerikon tra la nordoriento.

Dum la Malvarma milito, Sovetunio pruvis atingeblecon kaj fideblecon de siaj misiloj per lanĉado ĝis la duoninsulo Kamĉatko kiel celo.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti