Amaskomuniko

iu ajn ilo, per kiu eblas peri mesaĝon al vasta publiko
(Alidirektita el Amaskomunikilo)

Amaskomunikilomediato estas iu ajn ilo, per kiu eblas peri mesaĝon al vasta publiko. Ekzemploj de amaskomunikiloj estas la televido, la radio, kaj la gazeto. Ili ebligas modernajn fenomenojn kiel la propagando kaj la popola kulturo.

Televidskipo ĉe strato

La amaskomunikiloj estas tre diversa kolekto da komunikaj teknologioj, kiuj povas atingi grandajn aŭskultantarojn aŭ vidantarojn pere de amaskomunikado. La teknologioj tra kiuj tiu komunikado okazas inkludas tre ampleksan varion de produktoj.

Elsendaj komunikiloj transmisias informojn elektronike, pere de rimedoj, kiaj kino, radio, registrita muziko, aŭ televido. Ciferecaj komunikiloj enhavas kaj Interreton kaj porteblajn amaskomunikilojn. La rimedoj de Interreto enhavas servojn kiaj retpoŝton, sociajn retejojn, unuopajn retejojn, kaj Interret-bazitaj radio kaj televido. Multaj aliaj amaskomunikiloj havas aldonan eston en la reto, per rimedoj, kiaj ligado aŭ funkciado de televida reklamado rete, aŭ distribuado de QR Kodoj eksterhejme aŭ per presitaj komunikiloj por direkti la uzantojn de poŝtelefonoj al retejo. Per tiu vojo, ili povas uzi la facilan alireblon kaj superi kapablojn de Interreto, kiel facila elsenda informaro tra multaj diferencaj regionoj de la mondo samtempe kaj malmultekoste. Eksterhejmaj komunikiloj transmisias informaron pere de rimedoj, kiaj AR reklamado, enormaj afiŝoj, flugantaj aerŝipoj (signoj pendantaj el aviadiloj), signaloj aŭ budoj lokigitaj ene de kaj ekster busoj, komercaj konstruaĵoj, vendejoj, sportaj stadionoj, metroo aŭ trajnoj, signaloj, aŭ eĉ ĉielskribado.[1] Presitaj komunikiloj transmisias informaron pere de fizikaj objektoj, kiaj libroj, bildliteraturo, gazetoj, ĵurnaloj, aŭ broŝuroj.[2] Eventorganizado kaj publika parolado povas ankaŭ esti konsiderataj formoj de amaskomunikiloj kun forta gravo ekzemple en politikoreligio.[3]

La organizoj kiuj kontrolas tiujn teknologiojn, kiaj kinaj studioj, eldonentreprenoj, kaj radi- kaj televid-elsendejoj, estas ankaŭ konataj kiel amaskomunikiloj.[4][5]

Historio redakti

 
Libropresado en la 15-a jarcento
 
Ilustraĵo por 1910-jara novelo de Jules Verne montrante sciencfikcian vidon pri amaskomunikado.

La amaskomunikiloj estas instrumentoj en konstanta evoluado. Tre probable la unua formo de komunikado inter homoj estis tiu de la signoj kaj signaloj uzitaj en la prahistorio, kies bildo en la kulturo estas la diversaj elmontroj de la prahistoria arto. La apero de la skribo kutime estas konsiderata kiel la komenco de la historio. De tiu momento, la ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj grave kondiĉis la naskiĝon kaj disvolviĝon de la diversaj amaskomunikiloj, de tiuj ligitaj al la skribo kaj ĝia maŝinigo (presarto -15a jarcento-) ĝis la aŭdovidaj rimedoj ligitaj al la epoko de la elektro (unua duono de la 20a jarcento) kaj al la revolucio de la komputiko kaj la telekomunikado (scienca-teknika revoluciotria industria revolucio -de la dua duono de la 20a jarcento-), ĉiuj el ili estas esencaj por la malsamaj fazoj de la nomita procezo de tutmondiĝo.

Gravaj datoj redakti

Intencoj redakti

La ĉefa celo de la amaskomunikiloj estas teorie, ĝuste, komuniki, sed laŭ ties tipo de idearo aŭ intenco povas specialiĝi en: informi, eduki, transdoni, amuzi, formi opinion, instrui, kontroli, ktp. Evidente la bezonoj de la sendinto kaj de la ricevonto ne nepre kongruas: tiele la ricevanto kutime serĉas informon, dum la sendinto profitas tiun neceson por aldoni al tio sian propran komunikan bezonon aŭ intereson. Tio akriĝas se konsideri, ke la serĉanto estas plej ofte privatulo, dum la elsendanto estas entrepreno, korporacio, riĉa posedanto, registaro ktp.

Memkompreneble, ĉiu amaskomunikilo havas sian propran redakcian politikon, kiu reflektas la politikan tagordon de ĝiaj posedantoj. La redakcia politiko elektas kion publiki kaj kio ne, je kio grado publiki la novaĵon, kaj kiel priskribi la okazaĵo. La politika tagordo povas esti ekonomia: ekzemple kapitalisma kontraŭ socialisma, politika: ekzemple dekstrema konservativismo kontraŭ maldekstrema liberalismo, naciisma, religia, aktivismanaturprotekta ktp.

Diversaj amaskomunikiloj redakti

 
Brockhaus Konversations-Lexikon, germanlingva enciklopedio (1902)

Libro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Libro.

Libro estas kolekto de unu aŭ pli da skribitaj verkoj, kutime presita en papero kaj bindita por protekti kaj organizi la materialon enhavatan. Kiel tia, ili estas unu el la plej malnovaj formatoj de disvastigo de informoj, kiujn oni ankoraŭ konservas. Unu specifa tipo de libro aŭ libraro, kiu ludas gravan rolon por la amaskomunikado, estas la enciklopedio.

Ĵurnalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĵurnalo.

La vorto ĵurnalo aperas en la Fundamento nur en ekzerco pri prononcado, kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento. La Akademio de Esperanto ĝin oficialigis per la 1-a Oficiala Aldono, kaj agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8-a Oficiala Aldono. En la 1-a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al taggazeto (france), gazeto, ia ajn periodaĵo (angle), revuo (germane kaj ruse), taggazeto, taglibro (pole). La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas gazeto, kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar gazeto estas forte enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). PIV2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).

Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la vorto ĵurnalisto, kies senco estas pli ĝenerala kaj pli kohera internacie; tiam ĵurnalaro estus ĉiaj „amasinformiloj“ (ne nur presitaj kiel "gazetaro"). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas registrita.

Gazeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gazeto.
 
Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio.

Gazeto estas perioda publikigaĵo de konstanta grandeco (formato) kaj prezo, prezentanta ĉiajn novaĵojn. Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ anoncojn, ekz. konatiĝajn anoncojn, ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas periodaĵo. Specialaj gazetoj estas:

  • Taggazeto : gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage krom dimanĉe) kaj, laŭ la aperritmo:
  • Semajngazeto : gazeto kiu aperas unufoje semajne
  • Monatgazeto : gazeto kiu aperas unufoje monate
  • Revuo : ampleksa gazeto aperanta malpli ol ĉiutage, ofte dediĉita al limigita temaro kaj ofte bunte ilustrita
  • Retgazeto : gazeto aperanta en Interreto kaj tie rekte legebla aŭ de tie elŝutebla.

Kelkfoje oni uzas la vorton ĵurnalo por taggazeto aŭ por revuo, sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĉe Ĵurnalo). Etimologie la vorto venas de nomo de monero (gazetta), kiu estis en Venecio la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en 1536 : Gazetta di Venezia.

Taggazeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Taggazeto.

Taggazeto estas gazeto kiu aperas plurfoje semajne, plej ofte ĉiutage krom dimanĉe. Ĝi estas malpeza kaj forĵetebla eldonaĵo, kutime presita sur malmultekosta papero, enhavanta novaĵojn pri variaj temoj. Ĉi tiuj temoj povas inkluzivi politikajn eventojn, krimojn, sportojn, opiniojn, veterprognozojn, kaj tiel plu. En multaj modernaj taggazetoj ankaŭ pagitaj anoncoj kaj reklamoj prenas ampleksan lokon, fakte ĝi konstituas la ĉefan enspezon de la entrepreno. Nuntempe, taggazetoj estas unu el la ĉefaj amaskomunikiloj en evoluintaj socioj, same kiel televido, radio kaj Interreto.

Revuo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Revuo.
 
Revuoj su la merkato (1988)

Revuomagazino estas ampleksa gazeto aperanta malpli ol ĉiutage kaj ofte dediĉita al limigita temaro. Foje revuoj nomiĝas "magazinoj", precipe kiam ili enhavas multe da bildoj. Revuoj tipe eldoniĝas semajne, dusemajne, monate, aŭ trimestre, kun dato sur la kovrilo, kiu estas post la dato en kiu ĝi reale estas eldonita (ekzemple presita monato: junio, eldono jam je la 20-a de majo). Ili ofte estas presitaj kolore kaj sur brila papero kaj ilustritaj per multaj bildoj.

La gazetoj ludis dekomence kaj ludas ankoraŭ gravan rolon por la disvastigo kaj funkciado de Esperanto (vidu suben).

Bildliteraturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bildliteraturo.
 
La strekado de komikso.

Bildliteraturo estas arto en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp).
Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas hibrido inter literaturo kaj belarto, t. e. teksto kaj bildoj kiuj kune esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ tempo. Tamen ekzistas kelkaj specimenoj, kiuj tute ne entenas tekstojn, kio montras ke la ĉefa eco kuŝas en la bildoj kaj ties sinsekvo (en tio ĝi pli parencas al kinarto).
Ĝi estas la plej nova artospeco, sed se oni akceptas senskriban neolitikan arton kaj bild-ornamitajn Egiptajn hieroglifojn kiel ties praformojn, ĝi apartenas al la plej malnovaj.

Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj kronologio, devenas de komiksoj (ŝercaj, amuzigaj bildrakontoj) en Usonaj gazetoj de la 19-a jarcento, kiuj siavice estis pluevoluo de pli fruaj politikaj satirdesegnoj en kiu oni uzis tekstojn interne de la bildoj, kaj ĉefe de pli praaj rakontoj sub formo de sinsekvoj de bildoj, sed kun teksto skribita aparte, kiel la Tapiŝo de Bayeux aŭ la Epinal-bildoj .

Telefono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Telefono.
 
Ornama kandela telefono (1910)

La telefono estas mekanismo de telekomunikado desegnita por transsendi konversaciojn pere de elektraj signaloj. Ĉar ĝi utilas ĉefe per rekta komunikado inter du komunikantoj kaj ne celas dekomence kolektivan ricevanton, ĝi povas esti konsiderata neamaskomunikilo. Tamen ekde la moderna apero de poŝtelefono kaj la sendado de amasaj mesaĝoj ĉu sonaj ĉu skribaj, tiu subite fariĝis normala amaskomunikilo. Ties uzado ludis gravan rolon en diversaj sociaj kaj politikaj movadoj kaj okazintaĵoj de la komenco de la 21a jarcento.

Telefono (kunmetaĵo de la greklingvaj esprimoj τῆλε, tēle, "malproksima", kaj φωνή, phōnē, "voĉo") estas aparato por interkomuniki aŭde kaj parole. Komunikadon inter telefonoj estigas telefoncentralo, al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: aŭ per konduktiloj, aŭ per radio. Historie, unue aperis konduktilaj telefonoj. Ili ĝis nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas uzon en difinita fiksa loko.

Radio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Radio (komunikilo) kaj Radio.

Radio estas rektlinia brila strio, kiu eliras el lumanta korpo aŭ ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio, kaŭzante la radiadon. Origine, radiodissendado estis nomata "sendrata telegrafado", kio estis mallongigita al "sendrata" (angle "wireless") fare de britoj. La prefikso "radio-" en senco de transsendo estis unuafoje uzita en la vorto radiokonduktanto, kreita de franca fiziko Édouard Branly en la jaro 1897, bazita sur la verbo verbo "radiadi" (latine, la signifo de radius estas "lumradio").

Kino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kino.

Kino (vorto oficiala) estas arto de kinematografio (el la greka kinéma - movo kaj grafein - skribi). Dum kinematografio estas resuma nomo por ĉiuj agadoj rilataj al kamerao, filmo kaj filmado (produktado de filmoj, metodoj kaj procedoj de filma tekniko, organizado de distribuo, vendado). Kameraado estas fako pli speciala rilatante al la laboro de kameraisto. Kinematografio estas uzata ankaŭ pri filmoj kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda frekvenco (ekz. esplorado de eksplodoj). La kino estas la ĉefa arto por la 20a jarcento kaj ĝi iĝis nomata la sepa arto.

Televido redakti

 
Televidilo kun anteno (1926)
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Televido.

Televido (mallongigo: TV) estas telekomunika sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas").

 
Germana televidilo de la 1958-a jaro

La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Al televido rilatas verboj spekti kaj zapi.

Interreto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interreto.

Interreto estas metodo de interkonektado de retoj de komputiloj pere de aro de protokoloj nomitaj TCP/IP. Interreto (nomita unue anglalingve kiel Internet) estas tutmonda alirebla sistemo de komputilaj retoj, kiu transsendas datumojn laŭ Interreta Protokolo kaj multaj aliaj protokoloj. Ĝi konsistas el miloj da pli malgrandaj komercaj, organizaciaj, akademiaj, registaraj, kaj personaj komputilaj retoj. Ĝi portas diversajn informojn kaj servojn, kiel retpoŝton, retbabilon, kaj la interligitajn retpaĝojn kaj aliajn dosierojn de la Tut-Tera Teksaĵo. Pli ĝenerale, interreto (minuskle) estas iu aro de interkonektitaj komputiloj.

Blogoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Blogo.

Blogo (ankaŭ nomata reta taglibroretlogo) estas reta raporto fare de persono. Blogoj estas lokitaj en la Interreton kaj preskaŭ ĉiam en la TTT. Blogoj enhavas liston de eroj (blogaĵoj aŭ blogeroj), kiuj ordinare estas ordigitaj de plej nova ĝis plej malnova kaj temas pri la ŝatokupoj, religio, politikaj, kredoj, okupo, ktp de la bloganto. Blogoj kutime, sed ne ĉiam, permesas por legantoj komenti pri la eroj.

Blogo ordinare estas havebla en TTT-paĝo kaj RSS-a kanalo, tamen ne ĉiuj RSS-aj kanaloj estas blogoj. Ekzistas multaj programoj por krei blogojn per PHPPerl kune kun SQL. Se oni ne havas konekton al TTT-ejo, kiu havas tiujn, ankaŭ ekzistas gastigaj servoj kiel LiveJournalĜangalo.com.

RSS redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RSS.

RSS estas teĥniko, kiu ebligas al la uzanto aboni la enhavon de iu retpaĝaro. La nomo naskiĝis en la angla lingvo kiel mallongigo de Really Simple Syndication ("vere simpla abonrilato"). En Esperanto, la mallongigo klarigeblas kiel Retej-Stata Sciigo.

La novaj enhaveroj povas esti aŭtomate elŝutitaj al la komputilo aŭ aliaj iloj de la aboninto tuj post la publikigo. Tiel la aboninto ĉiam ricevas la plej novajn informojn kaj ne devas regule viziti la interesajn retpaĝojn por kontroli. RSS-aj funkcioj estas pli kaj pli enkonstruataj en programoj, kiel ekzemple retpoŝtaj programojretumiloj (ia. Firefox, Safari). La abono tamen ne povas nur konsisti el nura teksto. La uzado en podkasto montras, ke oni ankaŭ povas tiel aboni aŭdvidaĵojn. La disponigo en formato RSS estas nomita "RSS-fluo" aŭ abonfluo. La RSS-teĥniko plejparte venkis pro blogoj, ĉar jam tre frue ekzistis RSS-fluoj por la blogafiŝoj. Ĉar RSS estas norma formato, oni povas ankaŭ maŝine prilabori ĝin kaj enmeti ĝin en aliajn retpaĝojn. Ekzemplo por tio estas www.startu.net. Laŭ teĥnika vidpunkto RSS estas familio de XML-bazitaj dosierformatoj. Ekzistas kelkaj versioj de RSS: 0.9x, 1.0 kaj 2.x, la lasta reprezentas provon stabiligi la normon.

Vikipedio ebligas per RSS sekvi la lastajn ŝanĝojn de artikoloj: vidu ligilon en la paĝo Lastaj ŝanĝoj.

Podkasto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Podkasto.
 
La podkasto Serial funkcianta pere de podkastilo.

Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies (ĉefaj) publikaĵoj estas elŝuteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per RSS aŭ simila protokolo. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn radio- kaj televido-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formato.

Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' programaro, kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el iPod (muzikaparato de la firmao Apple) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu muzikaparato aŭ komputilo kapabla ludi la koncernan datenaranĝon (plejofte tio estas MP3, sed ankaŭ la pli novaj Ogg/Vorbis kaj AAC) povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.

Poŝtelefono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poŝtelefono.
 
Evoluo de poŝtelefonoj, al komencaj saĝtelefonoj.

Poŝtelefono (aŭ ĉeltelefono laŭ ReVo) estas malgranda, portebla telefono kun ŝargebla akumulatoro. La poŝtelefona sistemo baziĝas sur bazaj stacioj, kiu ordinare havas antenan maston aŭ estas lokitaj sur alta konstruaĵo. Ĉiu stacio provizas t. n. ĉelon kun diametro de kelkaj kilometroj (pro tiuj ĉeloj kelkaj nomas poŝtelefonon "ĉela telefono"). Poŝtelefono, kiu troviĝas en tiu ĉelo, povas kontakti la stacion kaj registriĝi tra ĝi. Kiam iu vokas la numeron de tiu poŝtelefono, la stacio respondas kaj peras la vokon al la poŝtelefono.

Poŝtelefonoj komunikas kun stacioj per mikroondoj kaj uzas sendopovon inter 100 mW kaj kelkaj vatoj. Tiu mikroradiado povas per varmigo, eble ankaŭ alimaniere, influi la histon de homa korpo. Tial kelkaj homoj timas, ke la uzo de poŝtelefonoj malutilas la sanon. Estas rekomendinde, ne senbezone altigi la sendopovon, ekzemple per telefonado en fermita aŭto sen ekstera anteno.

Modernaj poŝtelefonoj kutime havas multajn aliajn funkciojn ol nuran telefonadon. Multaj homoj ĉefe uzas siajn poŝtelefonojn por sendi tekstmesaĝojn (SMS). Kelkaj poŝtelefonoj povas ankaŭ sendi bildmesaĝojn (MMS), kaj multaj aparatoj inkluzivas ilojn kiel kalkulilon, alarmon, kalendaron, kaj eĉ fotilon, videokameraonbiradan (navigadan) sistemon. Normala funkcio estas ankaŭ modemo por uzi Interreton rekte de la poŝtelefono aŭ de kutima komputilo uzante la poŝtelefonon kiel modemon (per GPRS aŭ alimaniere). Ekzistas ankaŭ aparta teĥnologio WAP, kiu ebligas montri speciale faritajn kaj plisimpligitajn retpaĝojn sur la ekrano de poŝtelefono. Tute flanka afero ĉe multaj poŝtelefonoj estas diversaj amuzaĵoj kiel komputilaj ludoj, radio kaj muzikludilo. La modelo N-Gage de Nokia fakte pli estas ludmaŝino ol telefono. Ĝenerale eblas diri, ke nunaj poŝtelefonoj pli similas poŝkomputilon.

Aparatoj, kiuj senkaŝe havas trajtojn de poŝkomputilo (operaciumo, procesoro, ĉiparo de vidiga sistemo, tuŝekrano, aldona programaro ktp) fakte simple konsidereblas "pli modernaj" poŝtelefonoj ol la unuaj modeloj el la 1990-aj jaroj. Ofte ili estas nomataj "plurfunkciaj poŝtelefonoj", foje koncize saĝtelefonoj.

Profesioj rilataj al amaskomunikiloj redakti

Ĵurnalismo redakti

 
Ĵurnalistoj dum intervjuo al Vladimir Putin en majo 2002.

Ĵurnalismo estas la fako kolekti, analizi, certigi kaj prezenti informon rilate al novaĵoj, tendencoj, modoj, aferoj kaj personoj. Tiuj kiuj praktikas ĵurnalismon estas konata kiel ĵurnalistoj.

Ĵurnalismo orientita al novaĵoj estas foje priskribitaj kiel "unua aspra skizo de historio" (atribuita al Phil Graham), ĉar ĵurnalistoj ofte registras gravajn okazaĵojn, produktante artikolojn pri novaĵoj en mallonga etendo. Kvankam sub premado por esti la unua kiu donas la informon, la gazetaraj organizoj kutime eldonas, redaktas kaj pruvokorektas siajn informojn antaŭ publikigo, aldonante al la normoj por akurateco de ĉiu organizo, kvaliton kaj stilon. Multaj organizoj de novaĵoj postulas fierajn tradiciojn por teni la registarajn funkciulojn kaj instituciojn alireblajn al la publiko, kvankam la kritikistoj de amaskomunikiloj vekis demandojn pri kial la gazetaro mem kongruas kun la normigoj de la vere profesia ĵurnalismo.

Publika informado redakti

Publika informado (aŭ ankaŭ Publikaj rilatoj) estas la arto, tekniko kaj scienco administri komunikadon inter organizo kaj ties ŝlosila publiko por konstrui, administri kaj elteni sian pozitivan bildon. Ekzemploj povas esti la jenaj:

  • Entreprenoj uzas merkatigan publikan informadon por esprimi informaron pri la produktoj kiujn ili fabrikas kaj vendas aŭ pri la servoj kiujn ili havigas al eblaj konsumantoj por subteni siajn vendoklopodojn. Tipe, ili subtenas vendojn en mallonga kaj longa daŭro, establante kaj polurante la markon de la korporacio por forta, pliiĝanta merkato.
  • Entreprenoj uzas ankaŭ publikan informadon kiel vehiklo por atingi leĝofarantojn kaj aliajn politikistojn, serĉante favoran traktadon pri impostado, regularo, kaj aliaj aferoj, kaj ili povas uzi publikan informadon por montri sin kiel brilaj dungantoj, en subteno de hom-rimedaj dungoprogramoj.
  • Neprofitcelaj organizaĵoj, kiaj lernejoj kaj universitatoj, hospitaloj, kaj agentejoj de homaj kaj socialaj servoj, uzas publikan informadon en subteno de konsciigaj programoj, financaj programoj, stabandungado, kaj por pliigi patronecon de ties servoj.
  • Politikistoj uzas publikan informadon por allogi voĉdonojn kaj akiri monon, kaj, kiam oni sukcesas je balotado, por helpi kaj defendi sian servon en posteno, rigarde al la venontaj elektoj aŭ, je la fino de politikista kariero, al sia heredo kaj memoro.

Eldonado redakti

Eldonado estas la industrio rilata al la produktado de literaturoinformo – nome aktiveco fari informadon disponebla por publika atingo. En kelkaj okazoj, aŭtoroj povas esti siaj propraj publikigantoj.

Tradicie, la termino referencas al la distribuado de presitaj verkoj kiaj libroj kaj gazetoj. Je la alveno de la ciferecaj informosistemoj kaj de la Interreto, la konsidero de eldonado etendiĝis por inkludi retejojn, blogojn, kaj simile.

Kiel negoco, eldonado inkludas la disvolvigon, merkatadon, produktadon, kaj distribuadon de ĵurnaloj, gazetoj, libroj, literaturaj verkoj, muzikaj verkoj, softvaro, kaj aliaj verkoj kiuj temas pri informado.

Eldonado estas ankaŭ grava kiel leĝa koncepto; (1) kiel la procezo havigi formalan informon al la mondo pri grava intenco, por ekzemplo, geedziĝo aŭ eniro en bankroto, kaj; (2) kiel la esenca antaŭkondiĉo esti kapabla plendi kalumniadon; tio estas, la koncerna teksto devi esti publikigita (pro la "respondrajto").

Programara eldonado redakti

Softvara publikisto estas eldonista kompanio en la softvara industrio kiu funkcias inter la softvara disvolviganto kaj la distribuisto. En kelkaj kompanioj, du aŭ la tri el tiuj roloj povas esti kombinitaj (kaj tiele, povas esti en unusola persono, ĉefe en la okazo de propagaĵo).

Softvaraj publikistoj ofte rajtigas softvaron el disvolvigantoj kun specifaj limigoj, kiaj tempolimo aŭ geografia regiono. La terminoj por tia rajtigo varias enorme, kaj estas tipe sekretaj.

Disvolvigantoj povas uzi publikigistojn por atingi pli grandajn aŭ eksterajn merkatojn, aŭ por eviti fokuson al merkatigo. Aŭ publikigistoj povas uzi disvolvigantojn por krei softvaron por trafi necesan merkaton kiun la publikigisto estis identiginta.

Reklamado redakti

 
Reklamaĵo (angle) de la Encyclopaedia Britannica (1913).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reklamo.

Reklamo estas disvastigata informo, kiu instigu homojn fari ion, plej ofte aĉeti iujn varojnservojn. Sed ankaŭ ekzistas socia reklamo, kiu celas specifan konduton. Preskaŭ samsignifa estas varbado.

IKEV difinas reklamon jene: "reklamo estas influado sur la publiko aŭ difinitaj grupoj per diversspeca publikigado kaj/aŭ aliaj rimedoj kun la celo stimuli la vendon de difinitaj varojservoj".[6]

Kritikoj al la amaskomunikiloj redakti

Nuntempe la ĉefa problemo rilate ilin estas ilia koncentrigo en malmultaj ampleksaj "imperioj" kaj ties posedo fare de financaj potencoj, ankaŭ pli-malpli politike orientitaj laŭ siaj interesoj. Tio estas ofte denuncata kiel malkongruanta kun demokratio, kaj libero kaj reprezenteco de la opinioj.

 
 Ni provu konsciiĝi, kio amaskomunikiloj estas kaj kiel funkcias. Al anomima homamaso de akceptantoj ili portas mesaĝon pere de granda nombro da identaj kopioj en la formo de presitaj ekzempleroj, magnetaj kopioj, filmkopioj, flugfolioj, afiŝoj, ankaŭ pere de signaloj radioelsenda, televida, interreta. La rimedoj de amasa komunikado estas verdire monologaj, nur en unu direkto ili rapide disvastigas informojn, kaj disvatigas ankaŭ amaskulturon. Ili helpas eliminadi diferencojn inter urboj kaj vilaĝoj, inter klera elito kaj amaso. Aliflanke, ili (la plimulto de ili) estas konsiderataj ankaŭ rimedo de ĝenerala manipulado, kaŭzo de malseriozigo kaj vulgarigo de homaj pensoj kaj sentoj, la ĉefa vastiganto dekonsuma pensmaniero. Ili signife partoprenas la evoluon de t.n. amasa konsuma socio, karakteriza por la unuecigita mondo.(Jan Werner)[7] 

En ĵurnalista etiko kaj amaskomunikila etiko, la termino "vido el nenie" priskribas specon de falsa neŭtraleco, per kiu ĵurnalistoj erarigas la publikon, kreante la impreson, ke kontraŭaj partioj de afero havas egalan ĝustecon kaj validecon, eĉ kiam la vero aŭ malvero de la asertoj de la partioj estas reciproke ekskluzivaj kaj kontroleblaj per diligenta esploristo. La amaskomunikila kritikisto kaj profesoro pri ĵurnalismo Jay Rosen estas rimarkinda uzanto de la termino kaj kritikanto de la praktiko, kaj Rosen mem pruntis la terminon el la libro el 1986 "La vido el nenie" de la filozofo Thomas Nagel.

  • 27.11.1976: Premiero de la satira usona filmo Network pri amaskomunikiloj

Esperanto-amaskomunikiloj redakti

La historio de amaskomunikiloj estas paralela al la historio de Esperanto mem. La unua apero de Esperanto okazis per publikigo de libro, la t.n. Unua Libro. Baldaŭ aperis la unua gazeto, kaj dum la unuaj jardekoj la disvastigo de la lingvo ŝuldiĝis al la amaskomunikiloj.

Nuntempe ekzistas granda varieco de Esperanto-gazetoj kaj de libroj. Ekzistas ĉ. deko da radiostacioj, kiuj elsendas kelkfoje en Esperanto, kutime iuj landaj aŭ de regionaj stacioj. La uzo de televido estas multe pli sporada, kaj nuntempe preskaŭ nur reta.

Granda parto da la nuntempaj Esperanto-gazetoj estas eldonataj de UEA aŭ de ties membroorganizoj (TEJO kaj la landaj asocioj) aŭ aliĝintaj fakorganizoj (ILEI, ktp). Tiuj organizoj el la UEA-strukturo eldonas ĉ. 90 % de la Esperanto-gazetoj, se oni kalkulas la eldonkvanton. Ekster la UEA-strukturo estas nur tre malmultaj gazetoj - ekzemple Sezonoj eldonas la jenajn "La Ondo de Esperanto", LF-koop eldonas "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro" kaj "Femina", SAT eldonas "Sennaciulo"-n.

Tre ofte la gazetoj ne traktas politikajn temojn de ekster Esperantujo; kutime ankaŭ nur malofte ceterajn temojn de ekster Esperantujo. Pli malpli solaj esceptoj estas la gazetoj de SAT kaj la revuo Monato, kiun ekde 1988 eldonas Flandra Esperanto-Ligo. Politikaj temoj aperas do preskaŭ nur en SAT-gazetoj kaj en Monato.

Esperantlingvaj podkastoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Mass Media". [1] Alirita la 28an de Novembro, 2011.
  2. Riesman et al. (1950) ĉ. 2 p.50
  3. Manohar, Uttara. "Different Types of Mass Media" (Diversaj tipoj de maskomunikiloj). Buzzle.com. [2] Arkivigite je 2011-11-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Novembro, 2011.
  4. "Mass media", Oxford English Dictionary, reta versio Novembro 2010
  5. Potter, W. James (2008). Arguing for a general framework for mass media scholarship. SAGE. p. 32. ISBN 978-1-4129-6471-5. [3] Alirita la 1an de Januaro 2017.
  6. Muniksma, F. (1990) International Businessn Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro wn dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)
  7. Jan Werner, Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado [2011] en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝo 127.

Bibliografio redakti

  • Blanchard, Margaret A. (1998). History of the mass media in the United States: an encyclopedia. Fitzroy Dearborn. ISBN 978-1-57958-012-4.
  • Bösch, Frank. Mass Media and Historical Change: Germany in International Perspective, 1400 to the Present (Berghahn, 2015). 212 pp. online review
  • Cull, Nicholas John, David Culbert kaj David Welch, eds. Mass Persuasion: A Historical Encyclopedia, 1500 to the Present (2003) 479 pp;
  • Folkerts, Jean and Dwight Teeter, eld. Voices of a Nation: A History of Mass Media in the United States (5a Eldono, 2008)
  • Fourie, Pieter J. (2008). Media Studies: Media History, Media and Society. Juta and Company. ISBN 978-0-7021-7692-0.
  • Hacker, Violaine « Citoyenneté culturelle et politique européenne des médias: entre compétitivité et promotion des valeurs », Nations, cultures et entreprises en Europe, sous la direction de Gilles Rouet, Collection Local et Global, L’Harmattan, Paris, pp. 163–184
  • Lorimer, Rowland & Scannell, Patty (1994). Mass communications: a comparative introduction. Manchester University Press. pp. 26–27. ISBN 978-0-7190-3946-1.
  • Martin, James B. (2002). Mass Media: a bibliography with indexes. Nova. ISBN 978-1-59033-262-7.
  • Ross, Corey. Mass Communications, Society, and Politics from the Empire to the Third Reich (Oxford University press 2010) 448pp, on Germany
  • Vaughn, Stephen L. , eld. Encyclopedia of American Journalism (2007)
  • Vipond, Mary (2000). The mass media in Canada. James Lorimer & Company. p. 88. ISBN 978-1-55028-714-1.
  • Wilke, Jürgen (2011). Media Genres. Institute of European History.

Eksteraj ligiloj redakti