Merkatiko signifas la orientiĝon de la decidoj de organizaĵo aŭ unuopulo je la situacio kaj la bezonoj de la merkato. Plej ofte merkatikon aplikas entreprenoj, sed la teknikojn uzas ankaŭ ekzemple (bonfaraj) asocioj, ne-registaraj organizaĵoj aŭ registaraj institucioj - eĉ unuopuloj, kiuj serĉas laboron, partneron aŭ prezentiĝas en elektoj.

The 4Ps of the marketing mix stand for product, price, place and promotion
Unu versio de la merkatiga miksaĵo estas la metodo 4-Poj. Produkto, prezo, placo, promocio.

Merkatiko do ne provas unuavice surmerkatigi la jam kreatajn produktojnservojn, sed kontraste adaptas la tutan produktadoproceson ekde la aĉetado al la aktuala kaj (atendebla aŭ atingebla) estonta stato de la merkato.

Merkatiko en entrepreno estas ĉio ekde analizo de la nunaj kaj estontaj vendomerkatoj ĝis planado, realigo kaj kontrolo de la agadoj. En merkato-orientita entrepreno la merkatiko do estas centra ekonomia gvidilo. La merkatiko-miksaĵo estas la kuniĝo de diversaj faktoroj kiel la ecoj de la produkto, la prezo, la komunikado kaj la distribuado de la produkto ekde de la revendistoj ĝis la kliento. Zorga aplikado de merkatiko estas la bazo de sukcesa surmerkatigo de novaj produktoj.

En la praktiko oni ofte uzas la vorton merkatiko (aŭ la anglan vorton marketing) por varbado (reklamo) kaj por publikaj rilatoj. La teorio preferas vidi tiujn aktivecojn kiel parton de la komunikado kaj distribuado kadre de la merkatiko-miksaĵo.

Institucioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti