Kondutekonomiko

fako de ekonomiko kaj de psikologio

La kondutekonomiko kaj kondutfinancoj estas tre proksimaj fakoj kiuj aplikas la sciencan esploradon al la kognaj kaj emociaj tendencoj kaj homaj kaj sociaj por pli bona kompreno de la decidfarado rilata al ekonomio kaj de la analizo kiel funkcias la prezoj de merkato, la profitoj kaj la atribuo de rimedoj. La studfakoj estas ĉefe referencaj al la racio aŭ al ĝia foresto, en tio kio referencas al ekonomiaj agentoj. La modeloj de la konduto ĝenerale integras rigardojn el la psikologio kun la novklasika ekonomika teorio. Lastatempe, la neŭroscienco integriĝis al tiu alianco, kio ebligis la studadon de la neŭroanatomiaj kaj neŭrofiziologiaj bazoj de la ekonomia konduto, kaj tiel formiĝas la nova scienco de la neŭroekonomiko.

Superbazaroj estas la modernaj laboratorioj per kiuj entreprenoj studas la konduton de klientoj kaj celas la kondutmodifadon.

La analizoj fare de tiu fako referencas ĉefe al efikoj de la decidoj de la merkato, sed ankaŭ al publikaj elektoj, alia fonto de ekonomiaj decidoj kun kelkaj similaj tendencoj. En la lastaj jaroj, la akademia sciaro generita de la kampo de la kondutekonomiko rezultigis konsiderindan efikon en la maniero laŭ kiu la entreprenoj desegnas strategiojn de merkatiko, produktoj, varoj, spertoj kaj aliro al klientoj, sed tio kiel konsekvenco de la unuigo inter la kondutteorio kaj la praktiko en la negocoj.

Konsumanta konduto referencas al la procezoj kiujn konsumantoj trapasas, kaj al reagoj kiujn ili havas al produktoj aŭ servoj.[1] Ĝi rilatas al la konsumado, kaj al la procezoj kiujn la konsumantoj trapasas por aĉetado kaj konsumado de veroj kaj servoj[2] Konsumantoj rekonas necesojn kaj dezirojn, kaj trairas procezojn por kontentigi tiujn necesojn. Konsumanta konduto estas la procezo kiun ili trairas kiel konsumantoj, kio inkludas tipojn de produktoj aĉetitaj, monkvanton elspezitan, oftecon de aĉetado kaj la influojn kiuj rezultas en la aĉetdecido.

Notoj redakti

  1. Dowhan, David (1a de Junio 2013). “Hitting Your Target”, Marketing Insights. Alirita 2016-03-30.. [rompita ligilo]
  2. .Szwacka-Mokrzycka, Joanna (2015). “Trends in Consumer Behavior Changes. Overview of Concepts”, Acta Scientiarum Polonorum. Oeconomia. Alirita 2016-03-30.. [rompita ligilo]

Bibliografio redakti

  • Camerer, C. F.; Loewenstein, G. & Rabin, R. (eld.) (2003) Advances in Behavioural Economics
  • Shefrin, Hersh (2002) Beyond Greed and Fear: Understanding behavioral finance and the psychology of investing. Oxford Universtity Press
  • Shleifer, Andrei (1999) Inefficient Markets: An Introduction to Behavioral Finance, Oxford University Press
  • Shlomo Benartzi; Richard H. Thaler (1995) 'Myopic Loss Aversion and the Equity Premium Puzzle' The Quarterly Journal of Economics, Vol. 110, No. 1.
  • Thaler, Richard H. (1994). The winner's curse. Paradoxes and anomalies of economic life. Princeton University Press.
  • Thaler, Richard H. (1993). Advances in behavioral finance. The Russell Sage Foundation.