Oxford University Press

universitata eldonejo

Oxford University Press (Oksforda Universitata Eldonejo) (OUP) estas la plej granda universitata eldonejo en la mondo.[1] Ĝi estas sekcio de la Universitato de Oksfordo kaj estas regataj per grupo de 15 akademianoj nomumitaj fare de la vickanceliero konataj kiel la delegitoj de la gazetaro. Ili estas gvidataj fare de la sekretario de la delegitoj, kiu funkcias kiel la ĉefa oficulo de OUP kaj kiel ĝia plej grava reprezentanto sur aliaj universitatokorpoj. Oxford University uzis similan sistemon por kontroli la gazetaron ekde la 17-a jarcento.[2]

Oxford University Press
emblemo
universitata eldonejo • libroeldonejo • organizaĵoeldonejo • eldonejo de malfermita aliro
Komenco 1586 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Oksfordo
Poŝtkodo OX2 6DD
Membro de Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro • Dryad • ORCID • Publikiga Etika Komitato • Publishers Association Limited • Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj • CHORUS • International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers vd
Lingvoj

angla lingvo

Posedata de Universitato de Oksfordo vd
Filioj Oxford University Press Argentina SA • Oxford University Press Australia and New Zealand • Oxford University Press do Brasil • Oxford University Press Canada • Oxford University Press Czech Republic • Oxford University Press France • Oxford University Press Ghana • Oxford University Press Greece • Oxford University Press China Ltd • Oxford University Press Hungary • Oxford University Press India • Oxford University Press East Africa Ltd • Oxford University Press Pakistan • Oxford University Press Poland • Oxford University Press Thailand • Oxford University Press Turkey • Oxford University Press USA • Oxford University Press Southern Africa vd
Posedatoj Oxford World's Classics • MyMaths • Oxford Biography Index vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo kapitala societo
vdr

La universitato iĝis engaĝita en la presaĵokomerco ĉirkaŭ 1480, kaj iĝis grava printilo de Biblioj, preĝolibroj, kaj sciencaj verkoj.[3] Ĝia gazetaro akceptis la projekton el kiu aperis la Oxford English Dictionary (Oksforda Angla Vortaro) en la fino de la 19-a jarcento, kaj disetendiĝis renkonti la ĉiam altiĝantajn kostojn de la laboro.[4] Kiel rezulto, la lastaj cent jaroj vidis Oksfordon publikigi infanlibrojn, lernolibrojn, muzikon, ĵurnalojn, la klasikseriojn de la mondo, kaj furorantan vicon da tekstoj pri anglalingva instruado por egali ĝiajn akademiajn kaj religiajn titolojn. Movoj en internaciaj merkatoj kondukis al la eldonejo etendi oficojn ekster Britio, komenciĝante kun Novjorko en 1896.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Balter, Michael, "400 Years Later, Oxford Press Thrives", The New York Times, February 16, 1994. Kontrolita 28a Junio 2011.
  2. Harry Carter, A History of the Oxford University Press (Oxford, 1975) p. 137
  3. Carter passim
  4. Peter Sutcliffe, The Oxford University Press: an informal history (Oxford 1975; re-issued with corrections 2002) p. 53, 96–7, 156
  5. Sutcliffe, passim