Kapitala societo

tipo de ekonomia entrepreno

En kapitala societolimigita kompanio, la respondeco de membroj aŭ kunposedantoj de la kompanio estas limigita al tio, kion ili investis aŭ garantiis al la kompanio. Limigitaj kompanioj povas esti limigitaj per akcioj aŭ per garantio. En kompanio limigita per akcioj, la respondeco de membroj estas limigita al la nepagita valoro de akcioj. En kompanio limigita per garantio, la kompensdevo de posedantoj estas limigita al tia kvanto, kiun la posedantoj povas devontigi kontribui al la havaĵoj de la firmao, en la okazo de likvidiĝo. La unua povas esti plue dividita en publikaj kompanioj (publikaj limigitaj kompanioj) kaj privataj firmaoj (privataj limigitaj kompanioj). Kiu povas iĝi membro de privata limigita firmao estas limigita per leĝo kaj per la reguloj de la firmao. En kontrasto, iu ajn povas aĉeti akciojn en publika limigita kompanio.

Limigitaj kompanioj troveblas en la plej multaj landoj, kvankam vaste varias la detalaj reguloj kiuj regas ilin. Ankaŭ oni ofte faras distingon inter la publike komerceblaj kompanioj de la plc-tipo (ekzemple, la akcia kompanio, Eŭropa Kompanioanonima societo), kaj la "privataj" specoj de kompanioj (aparte la kompanio kun limigita respondeco).

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • En la unua versio de tiu ĉi teksto aparte uziĝis traduko de la unuaj du ĉapitroj de la koncerna anglalingva artikolo, iom adaptitaj.