Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri poŝtelefonado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon SMS (apartigilo).

Servo de mallongaj mesaĝoj estas la traduko de la anglalingva termino Short Message Service, kiu uziĝas laŭ ĝia akronimo SMS. Oni esperantlingve uzas ankaŭ tiun SMS (prononco: so mo so), kiu per retro-akronimado, iĝis Skriba Mesaĝeto-Servo (alia, pli malfrua varianto - Servo de Mallongaj Sendaĵoj)

Temas pri servo disponebla en la plejmulto de ciferecaj poŝtelefonoj, kiu ebligas sendadon de mallongaj mesaĝoj (SMS-mesaĝoj, (poŝtelefonaj) tekstmesaĝoj, poŝmesaĝoj, SMS-ojsomosoj) inter poŝtelefonoj, aliaj porteblaj aparatoj kaj eĉ kelkaj fiksaj telefonoj. La longeco de SMS-mesaĝo estas limigita al 160 signoj (aŭ 70 signoj se en Unikodo), sed eblas aŭtomate meti pli longan tekston en plurajn SMS-mesaĝojn samtempe sendatajn.


Vidu ankaŭ redakti

Poŝtelefonaj programoj por sendi somosojn kun supersignita Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti