Akronimo

Akronimo aŭ (malofte kaj neklare) literaro estas vorto aŭ nomo konsistanta el la komencaj literoj de plurvorta nomo. Kompare al simpla mallongigo akronimo estas prononcebla kaj kutime prononcata kiel vorto.

Ne nepras, ke de ĉiu vorto estas uzata nur unu litero; kelkaj akronimoj uzas pli (ekz. "Pekoteko" = "Per-komputora Termino-kolekto").

Akronimoj
  • TEJO prononcata kiel [tejo] (ne [toejoo])
  • NIFO [nifo]

Kelkaj akronimoj necesas vokalojn por prononci kiel vorto.

Ne akronimaj mallongigoj
  • UEA prononcata kiel [uea] (ne [uea])
  • AIS [aiso] (nek [ais] nek [aiso])

Esperantigitaj vortoj, kiuj estis origine akronimoj en aliaj lingvoj:

  • aidoso (el la angla AIDS)
  • codoromo (el la angla CD-ROM, compact disc read-only memory)
  • Usono (el la angla Usona, United States of North America)
  • komsomolo (el la rusa)
  • lasero (el la angla laser, Light Amplification by Stimulated Emission of Radiation)
  • GLAT (el la angla Lesbian, Gay, Bisexual and Transgender)
  • radaro (el la angla radar, Radio Detection and Ranging)
  • sonaro (el la angla sonar, sound navigation and ranging)

Relative nova estas la termino "rikura akronimo". En rikura akronimo estas akronimo, kiu mem aperas en la mallongigata nomo (ofte unualoke). Ekzemplo estas "GNU" klarigata kiel "GNU Ne (estas) Unikso". La koncepto mem de rikuraj akronimoj estas jam pli malnova, kiel pruvas jena malnova anekdoto:

Du judoj diskutas biblio-rilatajn esprimojn. Unu diras: "Laŭ la Biblio Noa estis drinkulo same kiel Lot; tamen oni diras, ke iu estas 'ebria kiel Lot', ne 'ebria kiel Noa'. Kial?" La alia respondas: "Nu, ĉe Lot la trinkado estas en la nomo mem, ĉar "Lot" estas akronimo: "Lot ofte trinkas". "Ha, bele", diras la unua, "sed preferinde li nomiĝu 'Tol', por ke la trinkado estu en la komenco." "Ne! Tiuokaze li ja nomiĝus 'Tol'!"

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti