Plena Pekoteko

(Alidirektita el Pekoteko)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Plena Pekoteko estas 1816-paĝa 3-voluma termino-kolekto. Pekoteko estas la mallongigo de "Pe(r)ko(mputora) te(rmino-)ko(lekto)".

Plena Pekoteko
Plena Pekoteko
Plena Pekoteko
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1992
Urbo Bailieboro
Eldoninto Esperanto Press
Paĝoj 1816
vdr

Historio redakti

Rüdiger Eichholz, ano de Akademio de Esperanto ekde 1976, estris siatempe la sekcion pri teknikaj/fakaj vortaroj. El lia multjara kunlabora kolektado de vort-difinoj kreskis unue, de 1968, Slipara Vortaro. Poste, jam en la epoko komputila (li dirus: "komputora"), li eklaboris je la projekto "Perkomputora termino-kolekto" (Pekoteko), dokumentaro terminologia.

Precipaj kunlaborantoj al tiu ĉi projekto estis Bernhard Eichkorn, Bernhard Pabst kaj Edward Spitaels. Terminoproponoj estis kolektitaj inter 1985 kaj 1990. En la antaŭvorto de Plena Pekoteko, Eichholz verkas la jenon: "Ni ne perdis tempon per vanaj klopodoj normigi la en Esperanto uzotaj terminoj. Ni simple proponas ilin, kaj rekomendas al ĉiuj legantoj, kiuj bezonas iujn terminojn, konsulti niajn registraĵojn, legi la prezentitajn argumentojn kaj selekti tiujn terminojn, kiujn ili post la legado de la argumentoj taksas plej trafaj."

En la Pekoteko la redakcio faras kelkajn proponojn. Precipe la (silente mortinta) propono aldoni la sufikson "-apo" por prikomputilaj terminoj kiel desegnapo (komputila programo por desegni) aŭ financaparo (financa komputila programaro) estas rimarkebla.

Presado kaj dissendado redakti

Plena Pekoteko presiĝis en 1992 ĉe Esperanto Press en Kanado danke al la financa subteno fare de la FAME-fondaĵo. La iniciatinto de la projekto dissendis komence de la 90-aj jaroj donace 150 ekzemplerojn al ĉiuj membroj de Akademio de Esperanto, al redakcioj de gravaj Esperanto-revuoj kaj al kelkaj bibliotekoj kaj muzeoj.

La restantaj 150 ekzempleroj estis vendataj.

Estonteco redakti

Malmulton oni nuntempe ankoraŭ aŭdas pri Plena Pekoteko. Ĝi ja inspiris ekzemple Yves Nevelsteen krei Komputeko-n, prikomputilan terminokolekton. Tamen, malmultaj vortoj kiuj aperas en Plena Pekoteko hodiaŭ efektive estas uzataj por priskribi komputilaĵojn.

Eksteraj ligiloj redakti