FAME-fondaĵo (oficiale: FAME-Stiftung zur Förderung internationaler Verständigungsmittel kaj Esperante FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj) estas fondaĵo starigita de Alois Meiners en 1988 por subteni interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon per disdono de subvencioj. Kun la urbo Aalen ĝi fondis kulturpremion por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon. La nomo FAME venas de la nomo de la fondinto Franz-Alois Meiners.

FAME-fondaĵo
Esperanto-fondaĵo
Nomita laŭ Alois Meiners
Fondita en 1988
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Ĵomart kaj Nataŝa dankas pro la ricevo de la FAME-premio en 2022

La festo de la Kulturpremio okazas ĉiun duan jaron en Aalen kiel Aalener Esperanto-Kulturpreis. Tiu Alena Esperanto-Kulturpremio estas organizita de FAME, de Esperanto-Grupo Alena kaj subtenata de la urba administracio. La festeno okazas en la urbodomo de Aalen. La premio estas normale dotita kun € 3.000,- (komence estis 10.000 gm kaj poste 5000,- €).

Premiitoj redakti

 
Transdono de la FAME-premio al Aleksander Korĵenkov (2010).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. retejo pri la premio de 2014
  2. Musikproduzent erhält den Esperanto-Kulturpreis Der Franzose Floréal Martorell engagiert sich seit zwei Jahrzehnten für die internationale Sprache, vidita je 30/10/2012

Eksteraj ligiloj redakti