Albrecht Kronenberger

Albrecht KRONENBERGER (naskiĝis la 21-an de januaro 1940 en Würzburg, Germanio) estas unu el la tri redaktoroj de la preĝ- kaj kantlibro ADORU - Ekumena Diserva Libro.

Albrecht Kronenberger
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1940 (1940-01-21) (84-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1980
vdr

Li kiel junulo loĝis en la Palatinataj urboj Pirmasens kaj Germersheim. Filozofion kaj katolikan teologion li studis en Eichstätt (Bavario), Frankfurt (Hesio) kaj Speyer, kie li en 1966 ordiniĝis katolika sacerdoto. Post deĵorado kiel vikario en Frankenthal kaj Bellheim, li laboris de 1969 ĝis 2002 kiel gimnazia instruisto (lasta titolo: supera studkonsilisto) pri religio en Neustadt an der Weinstraße, kie li ankaŭ post sia pensiiĝo vivas.

Mallonge post sia esperantistiĝo fine de la 80-aj jaroj li komencis aktivi per instruado de Esperanto en sia lernejo kaj per celebrado de esperantlingvaj mesoj kadre de Esperanto-aranĝoj kaj en la katedralo de Speyer (ĉiun duan monaton ekde aŭtuno 1991). En 1991 li ankaŭ kunfondis la Laborunuiĝon de IKUE en la diocezo Speyer, kiu ricevis la oficialan agnoskon kaj aprobon de la episkopo de Speyer. Li estas membro de UEA, GEA, SEL, Esperanto-Ligo Kurpfalz, Freundeskreis Villingen-Schwenningen, AIS, OSIEK, ILEI, IKUE kaj KELI.

Albrecht Kronenberger redaktis la 1 472-paĝan libron ADORU kune kun Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn. Li kompostis ĉiujn ĝiajn tekstojn kaj muziknotojn per sia komputilo kaj mem verkis multajn tekstojn kaj kelkajn melodiojn. La triopo pro ADORU ricevis en 2002 la FAME-premion (kulturpremio de la urbo Aalen kaj de la FAME-fondaĵo).

En la unuaj jaroj de la tria jarmilo li redaktis la novan eldonon de la esperanta Biblio, kiu aperis en 2006. Ekde 2007 li enmetis ĉiujn latinajn brevier-himnojn en Vikifonton; multajn el ili li mem tradukis. "Kantoj post ADORU", speciala kajero de Espero Katolika (numero 1-3/2009), estas de li iniciita kaj aranĝita. Komence de 2009 li, kune kun Marius Gibbels, survojigis la gigantan projekton de-eo (Projekt Deutsch-Esperanto), por ke estiĝu en la venontaj 50 aŭ 100 jaroj kompleta germana-esperanta reta vortaro.

La plej disvastiĝinta germanlingva eklezia kantlibro "Gotteslob" mencias Albrecht Kronenberger kiel komponiston de Gloro-Himno (n-ro 455).