Villingen-Schwenningen
Villingen-Schwenningen aŭ Filingen-Ŝveningen estas urbo en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi ekestis en 1972 el du sendependaj urboj kiuj unuiĝis per administra reorganizado konfirmita per voĉdonado de la loĝantoj. La urbo apartenas al la distrikto Schwarzwald-Baar, al la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2020 la komunumo havis 85 686 loĝantojn.
Villingen-Schwenningen | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||
Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 07721, 07720, 07425, 07705 | |||
Poŝtkodo | 78048–78056 | |||
Aŭtomobila kodo | VS | |||
Oficiala Municipokodo | 08326074 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Jürgen Roth (CDU) | |||
Adreso de la administrejo | Münsterplatz 7/8 78050 Villingen-Schwenningen | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 85686 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 48°03′25″N 08°29′30″O / 48.05694°N, 8.49167°O (mapo)Koordinatoj: 48°03′25″N 08°29′30″O / 48.05694°N, 8.49167°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 758 m | |||
Areo | 165,47 km² | |||
Oficiala retejo | https://www.villingen-schwenningen.de/ | |||
Inter Villingen kaj Schwenningen troviĝas la iama landlimo inter Virtembergo kaj Badeno, krome la Eŭropa Akvodislimo: Pluvo falanta en Schwenningen fluas en la Nordan Maron kaj Atlantikon, pluvo falanta en Villingen tra la Danubo al la Nigra Maro.
VidindaĵojRedakti
- La urbo estas konata pro la ŝvaba-alemana karnevalo.
- Arkeologia kuŝejo Magdalenenberg.
BildaroRedakti
Memortabulo pri Wilhelm Blumenstock sur lia domo en Villingen
Najbaraj komunumojRedakti
Jenaj urboj kaj komunumoj havas limon kun la urbo Villingen-Schwenningen. Ili estas nomitaj en horloĝa senco komencante en nordokcidento:
Unterkirnach, Sankt Georgen im Schwarzwald, Mönchweiler, Königsfeld im Schwarzwald, Niedereschach, Dauchingen (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar), Deißlingen (distrikto Rottweil), Trossingen (distrikto Tuttlingen) kaj Tuningen, Bad Dürrheim, Brigachtal, Donaueschingen kaj Vöhrenbach (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar).
Ĝemelaj urbojRedakti
Esperanto en Villingen-SchwenningenRedakti
Jen kelkaj Esperantistoj el Villingen-Schwenningen:
- Wilhelm Blumenstock fondis en 1906 la unuan Esperanto-grupon en Villingen
- Karl Kratt, refondinto de grupo Villingen-Schwenningen post la Dua Mondmilito.
- Josef Schiffer fondis la nunan Esperanto-grupon de Villingen-Schwenningen en 1980
- Maria Schiffer, estrarano de BAVELO
- Bernhard Eichkorn, estrarano de BAVELO, aktivulo de IKUE kaj de ekumena Esperanto-movado, FAME-Premio (2002), de 1964 kaj 1967 estis pastro de la paroĥo Sankt Konrad kaj de 1988 ĝis 2003 de la paroĥo Sankt Fidelis.
- Dominik Timo Ratzinger, estrarano de BAVELIDO