Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BAVELO (mallongigo de Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo) estas landa sub-organizo de Germana Esperanto-Asocio GEA en la germana federacia lando Baden-Virtembergo.

La regiono de BAVELO estas la germania federacia lando Baden-Württemberg

Historio - Postmilita restarigo de SOGELO redakti

Pro malpermeso de Esperanto-agado en la nazia epoko ne ekzistis iuj oficialaj Esperanto-asocioj en Germanio inter 1936 kaj 1945.

La demando pri limoj de la novkonstruendaj subŝtatoj de la postmilita Federacia Respubliko Germanio estis aparte ne-klara en la sudokcidento, kaj por Baden-Virtembergo nur fine deciditaj en 1970. [1]

La esperantistoj nek povis nek volis atendi, ĝis tiaj debatoj estis finitaj kaj restarigis la antaŭajn Esperanto-ligojn. En 1947 restariĝis SOGELO (Sud-Okcidenta Germana Esperanto-Ligo), kiu ampleksis krom (hodiaŭa) Baden-Virtembergo regionojn de (hodiaŭa) Rejnlando-Palatinato. Sed tiu strukturo ne plu estis taŭga post kiam la federaciaj landoj estis fiksitaj en sia hodiaŭa formo per la lasta plebiscito en 1975.

 
Kunsido de la unua estraro de la freŝfondita asocio BAVELO.
De maldekstre: Bernhard Eichkorn, Helga Windisch, Maria Vitalyos, Alois Eder, Siegfried Krüger, Josef Schiffer, Irmtraud Bengsch. Mankas la prezidanto Richard Reuchlin.

Por adapti la strukturon de la suborganizoj de GEA al la federacia strukturo de Germanio necesis malfondi SOGELOn kaj fondi federaci-landajn Esperanto-ligon. Tio okazis dum asembleo en Meßkirch la 16-an de majo 1982.

BAVELido, la junulara sekcio, fondiĝis en 1983 (vidu la 20-jar-jubilean feston)

Zamenhof/Esperanto-objektoj en Baden-Virtembergo

Troviĝas pluraj ZEOj en Baden-Virtembergo. Vidu la liston de ZEOj en Germanio.

Strukturo redakti

GEA-membroj loĝantaj en Baden-Virtembergo estas aŭtomate membroj de BAVELO.

Laŭ sia statuto[2] la plej alta organo de BAVELO estas la ĉiujara membrokunveno, kiu akceptas la labor- kaj financraporton kaj ĉiun duan jaron elektas estraron, al kiu apartenas prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto kaj ĝis 5 pliaj konsilantaj membroj.

Aktuale estraranoj de BAVELO estas Alois Eder, Bernhard Eichkorn, Frank Huber, Cornelia Majer, Ursula Niesert, Inge Simon, Frank Vogler kaj Jochen Wagner.

La junaj membroj (sub 27) kunlaboras en la memstara junulara sekcio BAVELIDO.

Agado redakti

Ĉefa celo de BAVELO estas subteno de lokaj agantoj en la tuta federacia lando. Por ebligi interkontakton BAVELO proponas regulajn renkontiĝojn, disvastigon kaj interŝanĝon de informoj.

De 2001 establiĝis intensa kunlaboro kun la najbara orientfranca asocio, kiu kondukis al regulaj komunaj aranĝoj.

Komunikiloj redakti

Por disvastigi kaj interŝanĝi informojn inter la membroj ekzistas jenaj komunikiloj:

  • De 1985 ĝis 1991 BAVELO havis propran gazeton "Esperanto in Baden-Württemberg (redaktoro: Alois Eder, poste Frank Stocker) kun ses numeroj jare, sed rezignis pri ĝi favore al la tutgermania gazeto "Esperanto aktuell".
  • De 1991 ĉiujaran cirkuleron "Rundbrief"
  • De 2007 interretan mesaĝliston [1]
  • De 2011 propran ttt-ejon [2]

La estraro klopodas subteni la Esperanto-vivon en Baden-Virtembergo, kontaktas kaj subtenas najbarajn regionajn Esperanto-organizojn, kolektas informojn pri Esperanto-aranĝoj kaj publikigas ilin al siaj membroj.

Renkontiĝoj redakti

 
Amika tago 2005 ĉe la Iŝtajna sojlo.
Ĉu renkontiĝi dekstre, maldekstre aŭ meze en Rejno?
 
Partoprenantoj de la 26-a BAVELO-seminario, Oberkirch 2003.
Partoprenantoj de ĉiuj aĝoj el Francio kaj Germanio ĝuas la seminarion.
  • BAVELO-seminario, semajnfina lingvoseminario kun kursoj en ĉiuj bezonataj niveloj, en kunlaboro kun OFE alterne en Francio kaj Germanio
  • Esperanto-tago Baden-Virtemberga, kongreso kun jara asembleo kaj turisma programo, ĉiujare
  • Gaja Semajnfino, semajnfino kun riĉa programo kontribuata de partoprenantoj sen strikta horaro
  • Konsilantaro (germane Beirat) por instigi spertointerŝangon inter la lokaj grupoj - ĝi ne sekvas jaran ritmon, sed okazas laŭbezone.
  • BAVELO-migrado, dufoje jare vagadas en ĉiuj regionoj de la landeto.
  • Blue floras la genciano, kvartaga leĝera renkontiĝo invitas precipe junulojn por konatiĝi kun aŭstroj kaj Aŭstrio (de 2005).
  • Amika tago, iniciatita de Gerardmeranoj kaj Frajburganoj, kiuj ĉiujare invitas alterne tien aŭ reen (de 2001).

Vidu ankaŭ:
Listo de BAVELO-aranĝoj

Listo de BAVELO-seminarioj redakti

La lasta en serio de 32 seminarioj okazis en Rastatt de la 17-a ĝis la 19-a de septembro 2010. Ĝi ankaŭ estis la 68-a Regiona Staĝo de Espéranto France-Est.

Lokaj Grupoj redakti

Esperantistoj el Baden-Virtembergo redakti

Esperantistoj el BAVELO respektive el la regiono de Baden-Virtembergo estis kaj estas aktivaj sur loka, landa kaj internacia nivelo.

Vidu la apartan liston: Listo de esperantistoj el Baden-Virtembergo

Najbaraj asocioj redakti

En Germanio estas tri rektaj najbaroj:

En eksterlando najbaras

Eksteraj ligiloj redakti

pri BAVELO:

pri BAVELido:

Rimarkoj, fontoj redakti

  1. En postmilita Germanio estiĝis multaj "hibridaj" subŝtatoj, kiuj devis esti konfirmitaj per plebiscitoj. Por Rejnlando-Palatinato tio okazis en la jaro 1956, konfirmita en 1975. En Baden-Virtembergo estis plebiscito la 9-an de decembro 1951, en kiu la majoritato en la virtembergaj partoj rezultigis akcepton de komuna subŝtato - kvankam en la badena parto estis plimulto por la restarigo de apartigita badena subŝtato. La "federacia lando" Baden-Virtembergo estis konstituita je la 25-a de aprilo 1952, kvankam kvereloj pri la memstariĝo de Baden daŭris ĝis nova plebiscito (7-a de junio 1970), kiu favoris la komunan subŝtaton per 81,9 % da "por"-voĉoj. Vidu pli detale pri tiu ĉe Baden-Virtembergo kaj Rejnlando-Palatinato, respektive en la korespondaj germanlingvaj artikoloj Baden-Württemberg kaj Rheinland-Pfalz.
  2. BAVELO-statuto, germanlingve