Frank Stocker

germana ĵurnalisto kaj esperantisto

Frank H. Stocker (naskiĝis la 15-an de decembro 1968) estas germana esperantisto.

Frank Stocker
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1968 (1968-12-15) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermanaanglafranca
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto • slavisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1987 kaj aktivis unue kiel redaktoro de la gazeto Esperanto in Baden-Württemberg, poste - ekde 1990 - kiel redaktoro de Esperanto aktuell. Samtempe li membris en la Komisiono por Internaciaj Rilatoj de Germana Esperanto-Junularo.

De 1995 ĝis 1999, li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Okaze de la UK 1999 en Berlino, li organizis sukcesan gazetaran agadon. De 1999 ĝis 2001, li daŭrigis sian agadon en GEA kiel estrano pri publika agado. De 2001, li malpli multe aktivas por Esperanto, sed de tempo al tempo plu helpas en movadaj agadoj.

Li studis slavistikon kaj politikon en Freiburg kaj Hajdelbergo. Nuntempe li laboras kiel ĵurnalisto ĉe la germana gazeto Welt am Sonntag.

Verkoj redakti

  • "Wunderbare Schein-Welt" (germane, "mirinda monbileta..." aŭ "midinda ŝajna mondo"), 2014
  • "Mit 40 Banknoten um die Welt" (germane, "per 40 monbiletoj tra la mondo"), 2014
  • Wer spricht Esperanto? - Kiu parolas Esperanton? Analizo de la Esperanto-movado en Germanio laŭ soci-demografiaj, asoci-politikaj kaj soci-kulturaj aspektoj. 2-lingva (germana-Esperanto), 1996
  • Kroatisches Kriegsnachtbuch (ĉeftradukinto kaj redaktoro de la germana eldono de "Kroata milita noktlibro" de Spomenka Štimec), 1993

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Elsbeth Bormann1995 - 1999Rainer Kurz