Elsbeth Bormann

germana esperantistino

Elsbeth BORMANN (naskiĝis en 1930, mortis la 26-an de oktobro 1996 en Hamburgo) estis germana esperantisto, kiu dum la plejparto de sia vivo vivis en la hamburga urbodistrikto Bergedorf. Ŝi lernis Esperanton en 1950 kaj agadis je ĉiuj niveloj de la movado, precipe en la kampoj de informado, eŭropa kaj virina agado.

Elsbeth Bormann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1929 (1929-11-30)
Morto 26-an de oktobro 1996 (1996-10-26) (66-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Werner Bormann
Infanoj Thomas BormannJudith Jackson
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Elsbeth Bormann estis interalie estrarano de Hamburga Esperanto-Societo (1967-1970, 1976-1978); afergvidanto de Nordgermana Esperanto-Ligo (1969-72); estrarano (1973-77), prezidanto (1977-83 kaj 1994-95) kaj honora prezidanto (1983) de Germana Esperanto-Asocio; kunfondanto (1977) kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio (1980-81 kaj 1995-1996).

Ŝi membris en la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Hamburga UK de 1974, laboris en la gazetaraj servoj de pluraj UK-oj en germanlingvaj landoj (1974, 1979, 1985), kaj estis la ĉefa organizanto de la germanaj landaj kongresoj en 1980 kaj 1981. UEA-membro dum 30 jaroj, ŝi funkciis kiel loka delegito (1969-1982), vic- kaj fakdelegito pri eŭropa agado (1983-) kaj komisiito de UEA pri Virina Agado (1975-1977, 1989-1992), temo pri kiu ŝi aperigis Esperanto-dokumenton en 1976 kaj organizis UEA-seminariojn en 1981, 1982 kaj 1988.

Pro sia Esperanto-aktivado ŝi ricevis en 1981 Federacian Meritkrucon de la ŝtata prezidanto Karl Carstens. Esperanto kaj familio por Elsbeth Bormann sinonimis: ŝi estis la edzino de Werner Bormann kaj la patrino de Thomas Bormann kaj Judith Jackson, ĉiuj konataj movadaj aktivuloj.

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Werner Bormann1977 - 1983Helmut Klünder
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Wolfgang Schwanzer1994 - 1995Frank Stocker