Judith Jackson (naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Hamburgo je la nomo Judith Bormann) estas germana esperantisto. En la 1980-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ĉefe kiel estrarano de GEJ pri kulturo, kaj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj gvidis kaj kunordigis la esperantlingvan teatrogrupon Kia Koincido.

Judith Jackson
Judith Jackson en provludo por esperantlingva prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento.
Judith Jackson en provludo por esperantlingva prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento.
Persona informo
Naskonomo Judith Bormann
Naskiĝo 9-an de junio 1963 (1963-06-09) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Werner Bormann
Patrino Elsbeth Bormann
Frat(in)o Thomas Bormann
Edz(in)o Ian Jackson
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Judith estas la nepino de Artur Bormann, filino de Werner kaj Elsbeth Bormann, kaj ankaŭ ŝia frato Thomas Bormann ekde la infanaĝo estas engaĝita esperantisto. Fine de la 1980-aj jaroj ŝi edziniĝis al la brita esperantisto kaj juristo Ian Jackson, eksa prezidanto de TEJO, kaj kun li havas du filojn, sed de pluraj jaroj en Kronberg apud Frankfurto ĉe Majno kun la du filoj vivas en nova partnereco.

Judith Jackson estas doktoro pri biologio.