Hamburgo

federacia lando de Germanio

La libera kaj hansa urbo Hamburgo (germane Hamburg) kiel urbo-ŝtato estas federacia lando de Federacia Respubliko Germanio. Ĝi estas la dua plej granda urbo de Germanio kaj la sesa plej granda urbo de Eŭropa Unio. La urbo estas la koro de la samnoma metropola regiono Hamburgo. En Hamburgo ekzistas ankaŭ pli ol 90 konsulejoj.

Hamburgo
germane Hamburg
Urboŝtato kaj federacia lando
Fotomontaĵo
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Hamburg
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Hamburgo
Regiono Metropola regiono Hamburgo
Distrikto 7
Historiaj regionoj
Eŭropaj ŝoseoj E 22, E 26, E 45
 - Aŭtovojoj A 1, A 7, A 23, A 24, A 25, A 252, A 253, A 255
Najbaras kun Malsupra Saksio Germanio, Ŝlesvigo-Holstinio Germanio
Speco de urbo Hansa urbo, Libera regna urbo
Riveroj Elbo, Alster, Bille
Situo Hamburgo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 53° 33′ 00″ N 10° 00′ 00″ O / 53.55000 °N, 10.00000 °O / 53.55000; 10.00000 (mapo)
Plej alta punkto 116.2
 - situo Hasselbrack
 - koordinatoj 53° 25′ 54″ N 9° 51′ 54″ O / 53.43167 °N, 9.86500 °O / 53.43167; 9.86500 (mapo)
Areo 775,264 km² (77 526,4 ha)
Loĝantaro 1 746 342 (fine de decembro 2013)
Denseco 2 252,58 loĝ./km²
Unua skriba mencio 7-a jarcento
Urbestro Peter Tschentscher (SPD) ekde la 28-a de marto 2018
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 20001 – 21149, 22001 – 22769
Tel. antaŭkodo +49 (0)40
Landokodo DE-HH
Aŭtokodoj HH
Asocio Hansa ligo
Landa Esperanto-asocio Hamburga Esperanto-Societo
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Unuopaj urbopartoj de Hamburgo
Unuopaj urbopartoj de Hamburgo
Unuopaj urbopartoj de Hamburgo
Vikimedia Komunejo: Hamburg
Retpaĝo: www.hamburg.de
Map
Vido al urbo Hamburgo

Geografio redakti

Hamburg situas ĉe la riveroj Elbe kaj Alster, ĉirkaŭ 110 km for de la enfluo de la Elbe en la Nordan Maron. La surfaco estas de 755 kvadratkilometroj kaj en la 2004-a jaro loĝis 1,73 milionoj en la urbo.

La haveno hamburga estas - post Roterdamo - la dua plej granda marhaveno de Eŭropo kie oni rajtas deponi la varojn sendoganpage. Per tio la urbo iĝis grava komerca, industria kaj kultura centro. Geologie la urbo troviĝas en la praakvuja valo de la malsupra Elbe-rivero, ĉe la Gee-riverbordo kaj la finaj morenoj de la Nigraj Montoj. La marĉolando en la sudoriento trafluatas de kelkaj malnovaj riverbranĉoj de Elbe (Vierlande). Multaj etaj insuloj inter la norda kaj la suda Elbe-rivero parte transformitis kaj portas hodiaŭ la plej grandan parton de la industriaj kaj havenaj instalaĵoj.

Silueto redakti

Karakterizas la urbon hodiaŭ plej konstruaĵoj el la 19-a kaj la 20-a jarcento. Krome post la Dua Mondmilito kelkaj historiaj konstruaĵoj reproduktitis. En kelkaj urbokvaratloj (ekz. Pöseldorf), ĉe la Elb-ŝoseo kaj en noblaj periferieroj (ekz. Blankenese) troviĝas fortimpresaj vilaoj. La ĉirkaŭ kelkaj kanaloj (Fleete) kaj ĉe la interna parto de Alster-rivero situanta urbokerno de Hamburgo dividas sin en la Malnovan kaj en la Novan urbon. Gastigas la urbokerno komercajn kvartalojn trafluitajn de pluraj kanaloj. Memkompreneble ekzistas pro tio ankaŭ multaj pontoj: en Hamburg eĉ ekzistas pli da pontoj ol en Amsterdamo kaj Venecio adicie! La barita Alster-rivero en la koro de la urbo konsistas el pli malgranda interna parto (Binnenalster) kaj pli granda ekstera (Außenalster). Ĉirkaŭ la centro estas multaj novaj kvartaloj kaj pluraj antaŭurboj ĉe la rando.

Vidindaĵoj redakti

Tipaj hamburgaĵoj redakti

La hamburga haveno bone viziteblas per rondveturadoj perŝipe startantaj ĉe la en 1909 konstruitaj albordiĝaj pontetoj. Vizitindas i.a. ankaŭ la historia Deponeja urbo (Speicherstadt), komplekso da iamaj stokejoj ĉe la insulo Brook kiu faritis inter 1884-1910. Reeperbahn en la urbokvartalo St. Pauli nombriĝas inter la plej konataj amuzstratoj de la mondo. Aliaj interesaj vidindaĵoj estas la Köhlbrand-ponto (longa penda ponto de 1975 trans riverbranĉo de Elbe), la menciita Binnenalster kun la ekskluziva butikumavenuo Jungfernstieg kaj Außenalster: ambaŭ partoj de la rivero Alster nuntempe de ŝipoj en la servo de publika transporto unuiĝas. Same interesaj estas la historiaj fundamentaj muroj de la urbo, la Hopen-bazaro kaj la Hagenbeck-zooparko, privata institucio kiu per siatempe tute nova koncepto (kreado de naturaj medioj, fosoj anstataŭ kradoj ktp.) iĝis modelo por multaj bestoĝardenoj en la mondo.

Konstruaĵoj kaj kirkoj redakti

Jenas la plej gravaj historiaj konstruaĵoj (elekto):

  • Urbodomo: novrenesanca stilo, finfarita en 1897
  • Borso (1841)
  • Arthalo (1868)
  • Ĉefpreĝejo Sankta Petro (komencita en la 12-a jarcento)
  • Kirko Sankta Jakobo
  • Kirko Sankta Katerino
  • Kirko Sankta Mikaelo (malfrua 18-a jc, kies turo estas la simbolo de la urbo)
  • Muzikhalo Laeiszhalle (1904-08)
  • Albordiĝpontoj 1909)
  • Sankt-Pauli-Elbtunelo (1911; ne konfuzu kun la nova tunelo de 1975)
  • Chile-domo (1923)
  • Shell-domo (1931)
  • Amerika Domo (1957)
  • Jenisch-domo (1829-32)
  • Barlachdomo (inaŭgurita en 1962)
  • Botanika ĝardeno Planten und Blomen
 
La urba planetario en malnova akvoprovizejo
 
Hamburgo en 1895

Kulture redakti

Jenas la kulturaj institucio (elekto):

  • Artohalo (inaŭgurita en 1869, pluraj alikonstruoj kaj alkonstruoj 1914-1919, 1956, 1991-1997) kun ampleksa kolekto de bildoj el la 19-a kaj la 20-a jc
  • Koncertejo Elbphilharmonie
  • Museum für Kunst und Gewerbe (fondita en 1877)
  • Museum für Völkerkunde (1908-12) kun multaj elmontritaĵoj el la Suda Maro, Afriko kaj Siberio
  • Museum für Hamburgische Geschichte/Hamburgmuseum (1913)
  • Museum für Arbeit (malfermita en 1997), kiu en 2005 ekenhavis gapdeponejon ĉe la hamburga haveno
  • Ŝtata operejo (malfermita en 1827, alikonstruoj en 1953-55) iam estis Operejo ĉe Gänsemarkt
  • Thalia-teatrejo
  • Deutsche Schauspielhaus
  • Ohnsorg-teatrejo (por teatraĵoj en la platdiĉa lingvo)

Klerigejoj redakti

La urbo havas grandan nombron da klerigejoj, por ekzemplo:

Ekonomio redakti

La hamburga haveno estas la plej grava en tuta Germanio. Ĝi havas konekton al la fervojo, al unu el la plej gravaj trafiknodoj de norda Eŭropo; alia konekto ekzistas al la grandaj kanaloj de Centra Eŭropo. Famas la haveno ankaŭ pro la kontenera transporto. La internacian flughavenon pojare uzas ĉirkaŭ 10 milionoj da pasaĝeroj.

En la urbo estas grandaj ŝipfarejoj kaj ŝipriparejoj kies graveco tamen malkreskas kompare al la estontecaj industrioj kiel civila aviado, elektrotekniko kaj maŝinkonstruado. La firmao Blohm + Voss (vortumo ĝis la jaro 1965 Blohm & Voss) estas tradicia ŝipfarejo en Hamburgo, kies firmaa tereno situas ĉe la suda bordo de la rivero Elbo, tuj antaŭ enfluo de la rivero en la fjordon kiu konektas ĝin al la Norda Maro. La firmao fondiĝis en 1877 kaj konsidereblas la lasta el historie pluraj grandaj ŝipfarejoj en la hamburga haveno. Aliaj gravaj sektoroj estas la prilaboro de minerala oleo, la kemia industrio kaj la produktado de nutraĵoj.

Hamburgo estas samtempe unu el la plej gravaj amaskomunikilaj urboj de Germanujo kaj ŝatata foirloko. La Deutsche Presse-Agentur (dpa) - germane, en Esperanto "Germana Gazetara Agentejo" - estas la plej granda novaĵagentejo de la Federacia Respubliko Germanio. La sidejo estas en Hamburgo, kaj la centra redakcio en Berlino. Sidejon havas tie ĉi multaj import- kaj eksportfirmaoj, bankoj, asekurkompanioj. Ankaŭ la fremdultrafiko notindas: en 2004 ne tute 6 milionoj da eksteruloj tranoktis en la hansa urbo, do Hamburgo tenis post Berlino kaj Munkeno la trian rangon.

Joh. Berenberg, Gossler & Co. Kg, ofte konata kiel Berenberg Bank, Berenberga Banko, kaj ankaŭ varmarkata kiel simple Berenberg, estas transnacia plena-servo privata banko kaj investada banko bazita en Hamburgo.

Komunikiloj redakti

La Nordgermana Radio - germane Norddeutscher Rundfunk (mallonge NDR) - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Hamburgo. Ĝi respondecas pri demokratieca publika radio kaj televido en la federaciaj landoj Hamburgo, Malsupra Saksio, Ŝlesvigo-Holstinio kaj ekde 1990 ankaŭ de Meklenburgo-Antaŭpomerio, kiuj kune konsistigas la plej nordan parton de Germanio, borde de la Norda kaj la Balta Maro.

Historio redakti

 
Hamburgo en la Vajmara Respubliko (1918-1933)
 
Skulptaĵo pri Sankta Ansgar fare de Engelbert Peiffer sur la Trost-ponto en Hamburgo.

Verŝajne Karolo la Granda ordonis fondi ĉirkaŭ la jaro 808 la lokon Hammaburg por sekurigi la limojn nordajn de la Regno de la frankoj. Postmorte lia tria filo Ludoviko deklaris Hammaburgon sidejo por la arkiepiskopo Ansgar. Ricevis la havenurbo kirkon kaj iĝis elirpunkto de kristanigo de multaj nord- kaj orienteŭropanoj. Vikingoj el Danio ofte surprize atakis la urbon. Ĉ. 845 Vikingoj detruis tiom multe, ke oni decidis du jarojn poste transloki la arkiepiskopujan sidejon al Bremeno (hodiaŭ Hamburgo estas denove katolika arkiepiskopujo). Malgraŭ multaj konkeroj kaj detruoj la urbo ĉiam denove rekonstruitis kaj fariĝis finfine gravega komerc- kaj staploloko.

La urbajn rajtojn ricevis la hamburganoj danke al subteno dum la 3-a Krucmilito. Dogan-, komerc- kaj ŝipveturprivilegioj helpis la ekfloron ekonomian de la urbo. El defendalianco kun Lübeck (ĉ. 1241) kaj Bremeno (ĉ. 1249) rezultiĝis la fondo de Hanso. Hamburgo iĝis unu el la plej potencaj kaj riĉaj urboj de la menciita defenda kaj komerca ligo.

En 1510 la titolo de Libera Hansurbo oficiale konfirmitis. En 1529 venis la Reformacio Hamburgon. Ne malmultaj rifuĝintoj el sudaj ŝtatoj trovis ekzilon en Hamburgo. Dum la Tridekjara milito la graveco de la urbo treege malkreskis. Nur post la komercaj kontraktoj faritaj kun Usono (1783) revenis prospero antaŭ la sekvinta katastrofoj sub franca okupado (1806-11). En 1765 fonditis en Hamburgo la Patriota Societo de 1765.

En 1815 la urbo aliĝis al Deutscher Bund. La incendio de 1842 kiel ankaŭ ĥolera epidemio (1892) postulis multajn viktimojn. En 1921 Hamburg ricevis parlamentan-demokratian konstitucion. La urboj Altona, Harburg kaj Wandsbek enkorpigitis en 1938.

Kiel bazo de submaraj batalŝipoj la urbo estis plurfoje celo de bombardadoj dum la Dua Mondmilito. Poste ĉio rekonstruitis. En la nokto de la 16.-17.2.1962 furiozis terura ŝtorma tajdo en la urbo. Hodiaŭ Hamburgo taksatas moderna, eleganta kaj flora metropolo kvankam antaŭ la Turniĝo grandaj partoj de la eksa antaŭregiono troviĝis malantaŭ la Fera kurteno.

Unuaj urbestroj de post la Dua Mondmilito redakti

Vidu ankaŭ Senato de Hamburgo

Distriktoj de Hamburgo redakti

Gefiloj de la urbo redakti

Mortintoj de la urbo redakti

Partneraj urboj redakti

Futbala Mondpokalo 2006 redakti

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Hamburgo. En la nove konstruita stadiono, teknike plej moderna, kiu dum la turniro havas 51.005 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj. Sur ekranego en la kampego Heiligengeistfeld en urboparto Sankt Pauli eblis spekti ĉiujn matĉojn.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto en Hamburgo redakti

La urbo ekde la jaro 1904 havas unu el la plej viglaj kaj tradiciaj Esperanto-kluboj de Germanio. La 12-an de septembro 1910 L. L. Zamenhof per ŝipo alvenis en Hamburg, revenante de la sesa Universala Kongreso de Esperanto en Vaŝingtono. En la jaroj post 1904 iom post iom fondiĝis 12 pliaj Esperanto-grupoj en diversaj urbopartoj, interalie unuiĝoj de e-lingvaj komercistoj, metiistoj kaj laboristoj. La hamburga movado prosperis ĝis la jaro 1935, kiam la Nazia registaro malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio. En 1945 estis fondita la nuna Hamburga Esperanto-Societo por daŭrigi la agadon de la antaŭmilitaj kluboj. La societo fariĝis loka grupo de Germana Esperanto-Asocio. Ekde la jaro 1960 en Hamburgo ekzistas strato kun la nomo Zamenhofweg en la kvartalo Farmsen kaj ekde 1971 Esperanto-arbo kun memortabulo en la urboparto Horn.

De la 1960-aj jaroj la Hamburga Esperanto-Societo havas propran klubejon, kiun ĝi unue luprenis kaj en 1978 povis aĉeti. Inter la 27-a de decembro 1965 kaj la 3-a de januaro 1965 la 9-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Hamburgo kaj pritraktis la temon "Li kaj ŝi - junaj homoj en la moderna mondo"; ankaŭ la 15-a Internacia Seminario inter decembro 1971 kaj januaro 1972 gastis en la urbo kaj debatis la temon "Homo kaj tekniko". Ĝis nun ses fojojn la Germana Esperanto-Kongreso gastis en la urbo, nome en 1931, 1956, 1967, 1974, 1986 kaj 2007, kaj en 1974 eĉ la Universala Kongreso de Esperanto venis al la urbo.

Inter la jaroj 1980 kaj 1986 la administrejo de Germana Esperanto-Junularo troviĝis en Hamburgo, en fazo, kiam pli kaj pli da junuloj interesiĝis pri Esperanto, kaj dumnokte en kelo iuj volontuloj per malnovaj presmaŝinoj presis milojn da Esperanto-informiloj, ĉar mankis mono profesie presigi informajn materialojn. Tiumaniere dum pluraj jaroj produktiĝis ankaŭ ekzemple la eŭropa renkontiĝo-bulteno "Koncize" kaj la listo de gastigantoj "Pasporta Servo". Por pli da historiaj eroj vidu la paĝon Esperanto-Hamburg.

Eksteraj ligiloj redakti