Johann Gottwerth Müller
Johann Gottwerth ΜÜLLER (naskiĝinta la 17-an de majo 1743 en Hamburgo, mortinta la 23-an de junio 1828 en Itzehoe) estis germana verkisto.
Johann Gottwerth Müller | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1743 en Hamburgo |
Morto | 22-an de junio 1828 (85-jaraĝa) en Itzehoe |
Lingvoj | germana |
Alma mater | Gelehrtenschule des Johanneums |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro • tradukisto • eldonisto • verkisto |
Vivo Redakti
Studinte ekde 1762 medicinon li ekorientiĝis je literaturo kaj vivis ekde 1773 en Itzehoe kiel librovendisto. En 1783 li fermis magazenon sian. En 1796 li ricevis fare de la dana reĝo pensionon.
Liaj iam ofte legitaj romanoj, kiuj parte ĉerpis intrigojn el fremdlingvaj verkoj, ne estas malhumuraj, tamen ili suferetas pro filistra kaj banala malvasthorizonteco. Tamen ili klopodas alerti onin satire kontraŭ fanfaronadoj; la poeta elemento malantaŭas en ili.
Lia plej konata verko estas la romano »Siegfried von Lindenberg«, kiu komence eldonitis en ununura volumo (Hamburgo 1779), poste, ne je la avantaĝo de la verkinto, ĝi pligrandgitis en kvar volumojn (Leipzig 1781–82). Tie Müller kun lerteco kaj feliĉo transferis la en Anglujo modintan ĝenron de komikaj romanoj en Germanlingvion. Inter liaj aliaj verkoj menciindas »Komische Romane aus den Papieren des braunen Mannes« (Göttingen 1784–91).
Fonto Redakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 233-234 (tie ĉi interrete)