Göttingen
urbo en Germanio
Trabfakaj domoj kun urbomuzeo
Göttingen ([GEtingen]; esperantigite Gotingeno[1]) estas urbo en Germanio.
HistorioRedakti
En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La Universitato de Göttingen malfermiĝis en la jaro 1737. Rilate al ĝi disvolviĝis la literatura grupo Hainbund
DatumojRedakti
La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto.
- Loĝantaro: 129.106 (2001)
- Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
VidindaĵojRedakti
(inter aliaj)
UrbomuzeoRedakti
La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.
FamulojRedakti
En Göttingen mortis Richard Adolf Zsigmondy, Nobelpremiita kemiisto
Esperanto-movadoRedakti
Estas tie Esperanta grupo.[2]