Gyula Farkas (instruisto)

Gyula Farkas [djula farkaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Farkas Gyula estis hungara-germana altlerneja instruisto, literaturhistoriisto. Lia nobela antaŭnomo estis kisbarnaki [kiŝbarnaki], en Germanio lia nomo estis Julius von Farkas.

Gyula Farkas (instruisto)
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de septembro 1894(nun 1894-09-27)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Kismarton
Morto la 12-an de julio 1958
en Göttingen (Okcidenta Germanio)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo antropologo • lingvisto • literaturhistoriisto • universitata instruisto • edukisto
vdr

Gyula Farkas[1] naskiĝis la  27-an de septembro 1894(nun 1894-09-27) en Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 12-an de julio 1958 en Göttingen (Okcidenta Germanio).

Biografio redakti

Gyula Farkas maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, Halle kaj Parizo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li doktoriĝis en la universitato en erao de la Hungara Sovetrespubliko. Li unue instruis en gimnazio en Székesfehérvár, li havis postenon en universitato en Berlino (1921- 1926), poste en Budapeŝto, pli poste li instruis en Berlino ĝis 1945. Intertempe en 1932 li ricevis germanan ŝtatanecon. En 1946 li instruis en Munkeno, poste ĝismorte en Göttingen.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Petőfi nagyobb elbeszélő költeményeinek forrásai (1922)
  • Az elszakított Felvidék magyarságának szellemi élete (1927)
  • A magyar irodalom története (1934)
  • A magyar szellem felszabadulása (1944)
  • Ungarn, Geschichte und Kultur in Dokumenten )1955)
  • Die Kultur der Ungarn. Mit Beiträgen von Thomas von Bogyay (1968)

Fontoj redakti

Referencoj redakti