Gimnazio estas speco de mezgrada lernejo finita per abiturienta ekzameno. Gimnazio preparas lernantojn por studado ĉe la universitato, tial estas tie instruataj ĝeneralaj instru-objektoj, ne specialaj fakoj kiel ĉe teknikumo. Kiu lernas ĉe gimnazio estas nomata gimnaziano.

Oni povas diskuti ĉu gimnazio estas samsignifa kun mezlernejo. PIV diras nur pri gimnazio "mezgrada lernejo" . La franca vortaro Petit Robert diras ke "gymnase" estas mezlernejo, sed en germanio aŭ svislando, en la germana lingvo "Gymnasium" estas mezlernejo en kiu oni instruas la latinan kaj grekan.

Germanio kaj Svislando redakti

Oni diras, ke gimnazio preparas pli bone por universitato, sed se la lernanto ne daŭrigas la studadon kaj devas labori, li estas preparita por la praktika vivo malpli bone ol la lernejano de teknikumo aŭ metilernejo.

Depende de la landoj, pri kiuj oni parolas, gimnazioj ekzistas 8-klasaj (10/18-jaruloj), 5-klasaj kaj 4-klasaj (14/18-jaruloj). En Nederlando, ekzemple, la gimnazioj estas 6-klasaj (12/18-jaruloj), kun la Latina ekde la unua kaj la Greka ekde la dua klaso (post la tria jaro eblas elekti, kiun klasikan lingvon daŭrigi por la abiturienta ekzameno).

Ofte oni parolas pri klasika gimnazio (latino ekde la unua klaso), reala gimnazio (latino ekde la kvara klaso) kaj reforma gimnazio (latino ekde la kvina klaso).

Tamen, oni ege atentu ĉe la uzado de tiu ĉi - kaj de kompareblaj nomoj de mezlernejoj: en multaj landoj ekzistas grandaj diferencoj inter la lernejaj sistemoj.

Usono kaj Japanio redakti

Angla-lingvaj nordamerikanoj uzas vortojn "high school" (laŭlitere "altlernejo") por mezlernejo. Oni kutime uzas la vorton "mezlernejo" tamen se oni uzas la vorton "gimnazio" oni subkomprenas ke la persono studis en Eŭropo.

La ekvivalenta vorto de "gimnazio" ne ekzistas en la Japana lingvo. La Japana vorto "kôtôgakkô" (alt-lernejo) estas traduko de la angla, ĉar Japanoj kopiis usonan modelon por duagrada mezlernejo.

Dum Klasika Epoko redakti

Origine gimnazio estis gimnastikejo (el la helena gymnos = nuda, gymnasion = ekzercejo de nuduloj). En la Grekaj gimnazioj de la klasika epoko oni gimnastikis nude (nur knaboj); ofte tiaj sportejoj fariĝis renkontiĝejoj de samseksamaj junuloj.

En la Romia mondo la gimnazioj fariĝis ofte integraj partoj de la vastaj termojtermobanejoj.