Eisenstadt (hungare Kismarton, kroate Željezno) estas statuta urbo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenland, kies ĉefurbo ĝi estas. La nomo signifas ferourbon, dum la historio estis komercado pri fero. La hungara nomo devenas de patrono Marteno de Tours. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 14 476 loĝantoj.

Eisenstadt
la administrejo
la administrejo
la administrejo
statuturbo de Aŭstrio • urbetodistrikto de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 476  (2018) [+]
Loĝdenso 338 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 51′ N, 16° 31′ O (mapo)47.84564916.52327Koordinatoj: 47° 51′ N, 16° 31′ O (mapo) [+]
Alto 182 m [+]
Areo 42,88 km² (4 288 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Eisenstadt (Burgenlando)
Eisenstadt (Burgenlando)
DEC
Eisenstadt
Eisenstadt
Situo de Eisenstadt
Eisenstadt (Aŭstrio)
Eisenstadt (Aŭstrio)
DEC
Eisenstadt
Eisenstadt
Situo de Eisenstadt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eisenstadt [+]
vdr
Franciskana preĝejo en Eisenstadt

Geografio redakti

Eisenstadt situas en valo, laŭ ĉefvojo SzentgotthárdBratislavo, laŭ fervojo SopronBruck A.D.L.. Lago Fertő estas proksime.

Historio redakti

Pli frue romianoj loĝis tie. En 895 hungaraj triboj okupis la Karpatan Basenon, en 907 venkis ĉe Bratislavo kaj ilia regno etendiĝis. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio la zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenas el 1264 laŭ la formo Sancti Martini latine (= de Sankta Marteno).

Leopoldo la 3-a en 1118 detruis la komunumon (tiam latine nomatan "castrum ferreum", same kiel la tataroj en 1241. Ĉirkaŭ la urbeto muron oni konstruis en 1371. Oni nomis ĝin kampurbo Sancti Martini kaj fortikaĵo konstruiĝis en 1392, kiun aŭstra princo Vilhelmo okupis en 1405. La hungara reĝo Matiaso rezignis pri la urbo por Frederiko la 3-a en 1451, sed en 1482 li okupis ĝin. Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio) reokupis la urbon en 1490. La urbo rehungariĝis en 1622 kaj en 1648 ĝi ricevis la rangon libera reĝa urbo. Incendioj okazis en 1589 kaj en 1776. Emeriko Thököly okupis la urbon en 1683, en 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj.

En 1910 la urbo havis 3073 loĝantojn (2074 aŭstroj, 834 hungaroj, 101 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Sopron, al la distrikto Kismarton, kies distriktejo ĝi estis, poste kiel Eisenstadt ĝi apartenis al Aŭstrio (escepte inter 1938-1945 al Nazia Germanio).

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas preĝejo kaj klostro el 1629, kastelo de Esterházy el 1672 kaj domo de Joseph Haydn, li tie loĝis inter 17661778.

Famuloj redakti

 
Kastelo de Esterházy

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti