Pál Esterházy
Duko Pál Esterházy [esterhazi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Pál (pli komplete Esterházy Pál Mária Lajos Antal) estis hungara mecenato, membro de Hungara Scienca Akademio.
Pál Esterházy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1901 en Eisenstadt |
Morto | 25-an de majo 1989 (88-jaraĝa) en Zuriko |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstrio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - political science and government (en) (–1924) Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1927) |
Familio | |
Patro | Miklós Esterházy |
Patrino | Margit Cziráky (en) |
Edz(in)o | Melinda Ottrubay |
Okupo | |
Okupo | mecenato aristokrato |
Pál Esterházy [1] naskiĝis la 23-an de marto 1901 en Hungario, en urbo Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio). Li mortis la 25-an de majo 1989 en Zuriko.
Biografio
redaktiPál Esterházy komence estis edukita en la familio, poste li frekventis gimnazion kaj universitaton en Budapeŝto. En 1920 pro Traktato de Trianon la familiaj bienoj estis disigitaj inter Hungario kaj Aŭstrio. En Aŭstrio-Germana Regno en 1938, en Hungario en 1945 oni forprenis la bienojn. En 1946 li edziĝis kaj vivis silente. Post 2 jaroj li estis akuzita kaj kondamnita senjuste. Dum la revolucio en 1956 li liberiĝis kaj li tuj fuĝis al Svislando.
Li apogis la artojn kaj sciencojn, li iniciatis fondon de Nacia parko ĉe Fertő.