Miklós Esterházy (duko)

Miklós Esterházy [miklOŝ esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Miklós estis hungara duko, bienulo, membro (direktora en 1914) de Hungara Scienca Akademio. Lia distinga nomo estas Esterházy IV. Miklós en Hungario.

Miklós Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1869 (1869-07-05)
en Vieno
Morto 6-an de aprilo 1920 (1920-04-06) (50-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Paul IV. Esterházy de Galantha
Patrino Maria Gräfin von und zu Trauttmansdorff-Weinsberg
Edz(in)o Margit Cziráky
Infanoj Pál Esterházy • Mária Róza Prinzessin Esterházy von Galántha • Antal Maria Pál Miklós Prinz Esterházy von Galántha • László Antal Miklós Maria Pál Prinz Esterházy von Galántha • Bernadette Maria Alexia Angelika Prinzessin Esterházy von Galántha
vdr

Miklós Esterházy [1] Arkivigite je 2014-03-31 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 5-an de julio 1869 en Vieno. Li mortis la 6-an de aprilo 1920 en Sopron.

Biografio redakti

Miklós Esterházy frekventis gimnazion en Sopron, poste universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo ĝis 1898 li estis oficiro, poste li transprenis la familian heredaĵon. En la sama jaro li edziĝis. Li okupiĝis pri la familiaj bienoj, li sukcese repagis la ŝuldojn, krome li renovigis kastelojn. En 1910 li vidviĝis, tiam li havis 5 gefilojn. Li frue mortis pro akcidento. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo, krome li havis la titularan rangon "ĉefglasisto".

Fontoj redakti