1869
jaro
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
18-a jarcento |
19-a jarcento
| 20-a jarcento
| ►
◄ |
1830-aj jaroj |
1840-aj jaroj |
1850-aj jaroj |
1860-aj jaroj
| 1870-aj jaroj
| 1880-aj jaroj
| 1890-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1865 |
1866 |
1867 |
1868 |
1869
| 1870
| 1871
| 1872
| 1873
| ►
| ►►
1869 estis normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
Eventoj Redakti
- Zamenhof eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj li devis eliri pro grava malsano.
- La Sueza Kanalo solene inaŭguratas. Geologie, Afrik-Eŭrazio ĉesas ekzisti, donante al la mondo du kontinentojn Afriko kaj Eŭrazio.
- Usono : Utaho : La unua transkontinenta fervojo en Usono kompletiĝis kiam la du flankoj kunvenis en Promontory Point kaj tie enbatis oran spikon.
- Eldonita la unua brazila bildstrio: As Aventuras de Nhô-Quim & Zé Caipora de Angelo Agostini.
- Francisco Correia Vasques kreis muzikon "Zé Pereira".
- Thomas H. Hŭley kreis teorion (kaj vorton) pri agnosticismo.
- 5-a de januaro Armeo de Trilanda Alinco eniris Asuncionon (Milito de la Trilanda Alianco).
- Japanio: La privilegioj de daimioj estis abolitaj.
- 4-a de marto: Ulysses S. Grant iĝis prezidento de Usono.
- 15-a de septembro: Brazila leĝo malpermesas vendon de sklavoj publike;
- Aleksandrovsk-Saĥalinskij (Rusio) fondita.
Naskiĝoj Redakti
- 4-a de januaro: Charles Crane, urbestro de Honolulu (m. 1958)
- 22-a de januaro: Alice-Leontine Farges, franca esperantistino (m. nekonata)
- 21-a de februaro: Pjotr Nilus, rusa impresionista pentristo kaj verkisto (m. 1943)
- 8-a de marto: Josef F. Khun, ĉeĥa esperantisto kaj idisto (m. 1928)
- 18-a de marto: Neville Chamberlain, ĉefministro de Britio (m. 1940)
- 23-a de marto: Calouste Gulbenkian, armena naftokomercisto kaj filantropo (m. 1955)
- 25-a de aprilo: Macuda Cuneĵiro, japana esperantisto (m. 1931)
- 27-a de junio: Emma Goldman, usona anarkiisto (m. 1940)
- 21-a de septembro: Carlo Airoldi, itala maratonisto (m. 1929)
- 2-a de oktobro: Mohandas K. Gandhi, barata politikisto (m. 1948)
- 18-a de oktobro: Johannes Linnankoski, finna verkisto (m. 1913)
- 7-a de novembro: Delfim Moreira, prezidanto de Brazilo (m. 1920)
- 11-a de novembro: Gaetano Bresci, itala anarkiisto (m. 1901)
- 22-a de novembro: André Gide, franca verkisto kaj tradukisto (m. 1951)
- 30-a de novembro: Gustaf Dalén, sveda fizikisto (m. 1937)
- 31-a de decembro: Henri Matisse, franca pentristo (m. 1954)
Mortoj Redakti
- 8-a de marto: Louis Hector Berlioz, franca romantika komponisto (n. 1803)
- 31-a de marto: Allan Kardec, franca edukisto kaj responsulo pri la bazaj spiritismaj libroj (n. 1804)
- 28-a de julio: Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa natursciencisto (n. 1787)
- 8-a de oktobro: Franklin Pierce, prezidento de Usono (n. 1804)