Etiopa kalendaro

kalendaro uzata en Etiopio kaj Eritreo


La Etiopa kalendaro (amhare የኢትዮጵያ ዘመን አቆጣጠር, yä'Ityoṗṗya zämän aḳoṭaṭär) estas la ĉefa kalendaro uzata en Etiopio kaj servas ankaŭ kiel la liturgia kalendaro por kristanoj en Eritreo en la Eritrea Ortodoksa Eklezio, la Etiopa Katolika Eklezio, kaj la (luterana) Evangelia Eklezio de Eritreo.

Deveno kaj rilatoj al aliaj kalendaroj redakti

La etiopa kalendaro estas bazita sur la pli malnova aleksandria aŭ kopta kalendaro, kiu sinsekve deriviĝis el la antikva egipta kalendaro, sed simile al la julia kalendaro ĝi aldonas supertagon en ĉiu kvara jaro (sen la gregoria esceptokazo), kaj ĝia jaro komenciĝas je la 29-a aŭ 30-a de aŭgusto laŭ la julia kalendaro. Sep- aŭ ok-jara aparteco inter la datoj de la etiopa kaj julia/gregoria kalendaroj rezultis el nesamaj kalkuladoj por determini la jaron de la Anunciacio.

Monatoj kaj tagoj redakti

Same kiel la kopta kalendaro, la etiopa kalendaro havas dek du 30-tagajn monatojn, plus kvin (aŭ ses) supertagoj, kiuj konsistigas dek-trian monaton. La etiopaj monatoj komenciĝas samtage kiel la koptaj, sed iliaj nomoj venas el la lingvo geeza. La sesan supertagon oni aldonas ĉiun kvaran jaron, sen escepto, je la 29-a de aŭgusto laŭ la julia kalendaro, do ses monatojn antaŭ la julia supertago. Tiel la unua tago de la etiopa jaro, 1 Mäskäräm, ĉe jaroj inter 1901 kaj 2099 (inkluzive), estas plej ofte la 11-a de septembro, sed fariĝas la 12-a de septembro en jaroj antaŭ la julia (kaj gregoria) supertago.

Novjara tago redakti

La Novjaro nomiĝas Enkutataŝ en la amhara (la oficiala lingvo de Etiopio), kaj Ri'se Awde Amet (Ĉefa Jara Datreveno) en la geeza lingvo (preferata de la Etiopia Ortodoksa Eklezio). Ĝi okazas en la 11-a de septembro (sed en la 12-a de septembro en superjaroj). Tiel ekzemple la etiopia jaro 2000 kaj 2002 ("AM": 'Amätä Məhrät, t.e. "Jaro de Kompato") komenciĝis la 11-an de septembro, 2007 kaj 2009 resp., sed la jaro 2001 AM komenciĝis la 12-an de septembro, 2008. Ĉi tiu datorilato validas ĉe la gregoria jaroj de 1900 ĝis 2099. Sed ĉar 2100 estos superjaro laŭ la etiopia kalendaro (kaj la julia) sed ne laŭ la gregoria, la rilato inter iliaj datoj tiam ŝanĝiĝos je unu tago, kaj tio validos ĝis 2200.

Eraoj redakti

La etiopoj kaj anoj de la eritreaj eklezioj nombras la jarojn laŭ la Enkarniĝa erao, kiu havas kiel komencan daton la anunciacioenkarniĝo de Jesuo, laŭ la kalkulado de Aniano el Aleksandrio (ĉ. 400). Aniano fiksis la daton de la anunciacio je la 25-a de marto en la 9-a jaro de la julia kalendaro (laŭ la kristana formo de tiu kalendaro). Post la eŭropaj eklezioj akceptis la kalkuladon faritan de Dionizio Eksiguo en 525, kiu fiksis la Anunciacion precize ok jarojn pli frue ol Aniano. Tial estiĝis diferenco inter la jarnumeroj en la du kalendaraj sistemoj.

Pluraj aliaj eraoj estis uzitaj en Etiopio kaj la Aksuma Reĝlando por la nombrado de jaroj.

  • La plej grava el ili, la Erao de Martiroj, aŭ Diokleciana erao, ankoraŭ nun uzata de la Kopta Eklezio. Ĝia unua jaro komenciĝis la 29-an de aŭgusto, 284 (gregoriana).
  • La Aleksandrian eraon kreis aleksandria monaĥo, Panodoros, ĉirkaŭ 400, fiksante la daton de la kreiĝo de la mondo je la 29-a de aŭgusto -5493. Post la 6-a jarcento multaj egiptaj kaj etiopaj kronologoj uzis tiun eraon.
  • Aniano, la episkopo de Aleksandrio kies daton por la enkarniĝo de Jesuo estas uzata en la nuna etiopa erao (v. supre), preferis uzi la saman daton por la kreiĝo de la mondo kaj por la enkarniĝo de Jesuo, kaj movis la kreiĝo-daton al la sekva Anunciacio, do la 25-an de marto -5492.

Jaroj de la Evangeliistoj redakti

Kutime la etiopa eklezio asocias la kvarjara (superjara) ciklo kun la kvar bibliaj evangeliistoj. Tiel la unuan jaron post superjaro oni nomas la jaro de Johano, la duan la jaro de Mateo, la trian la jaro de Marko, kaj la kvaran, la superjaron, la jaro de Luko.

Listo de la monatoj redakti

Amhare-Tigrinje
(kun tigrinjaj sufiksoj aŭ nomoj inter krampoj)
Kopte Julia/Gregoria komencdato Komencdato en jaro post
sesa supertago
Mäskäräm (መስከረም) Tut (Thout) 11-a de septembro 12-a de septembro
Ṭəqəmt(i) (ጥቅምት) Babah (Paopi) 11-a de oktobro 12-a de oktobro
Ḫədar (ኅዳር) Hatur (Hathor) 10-a de novembro 11-a de novembro
Taḫśaś ( ታኅሣሥ) Kiyahk (Koiak) 10-a de decembro 11-a de decembro
Ṭərr(i) (ጥር) Tubah (Tobi) 9-a de januaro 10-a de januaro
Yäkatit (Läkatit) (የካቲት) Amshir (Meshir) 8-a de februaro 9-a de februaro
Mägabit (መጋቢት) Baramhat (Paremhat) 10-a de marto 10-a de marto
Miyazya (ሚያዝያ) Baramundah (Paremoude) 9-a de aprilo 9-a de aprilo
Gənbot (ግንቦት) Bashans (Pashons) 9-a de majo 9-a de majo
Säne (ሰኔ) Ba'unah (Paoni) 8-a de junio 8-a de junio
Ḥamle (ሐምሌ) Abib (Epip) 8-a de julio 8-a de julio
Nähase (ነሐሴ) Misra (Mesori) 7-a de aŭgusto 7-a de aŭgusto
Ṗagʷəmen/Ṗagume (ጳጐሜን/ጳጉሜ) Nasi (Pi Kogi Enavot) 6-a de septembro 6-a de septembro

Notu ke ĉi tiuj datoj validas por la Gregoria kalendaro nur de marto 1900 ĝis februaro 2100.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

"Ethiopian calendar" (en la angla Vikipedio)

Eksteraj ligiloj redakti