Novjaro estas la unua tago de la kalendara jaro.

Laŭ la romia tradicio, transprenita de la kristana tradicio (krom la ortodoksa) kaj de pluraj internaciaj interkonsentoj, tiu tago estas la 1-a de januaro de la Gregoria kalendaro.

Novjaro en variaj kulturojRedakti

Romio kaj romia influoRedakti

La unua romia kalendaro havis nur 10 monatojn kaj komenciĝis je la 1-a de marto. Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi ties spurojn en la nomoj de monatoj: septembro (la sepa), oktobro (la oka), novembro (la naŭa), decembro (la deka). La monatoj januaro kaj februaro estis aldonitaj al la kalendaro ĉirkaŭ 715 a.K. de Numa Pompilio, kiu ankaŭ movis la jarkomencon al la 1-a de januaro. La kalendara reformo de Julio Cezaro en -46 ne ŝanĝis la daton de la novjaro.

Tiu elekto daŭris ankaŭ post la falo de la Romia Imperio en la landoj influitaj de ĝi, kaj disvastiĝis en novaj landoj.

En 1582 la maniero kalkuli superjarojn estis ŝanĝita de papo Gregorio la 13-a. La nova kalendaro, nomata "gregoria", estas egala al la "julia" aprobita de Julio Cezaro pri ĉio, krom tiu kalkulo de superjaroj. Tamen, la 1-a de januaro laŭ la julia kalendaro respondas al pli malfrua tago laŭ la gregora (nuntempe al la 14-a de januaro).

La gregoria kalendaro estis akceptita kiel oficiala, civila kalendaro komence de la katolikaj landoj, poste de aliaj okcidenteŭropaj landoj, fine de la ceteraj landoj. Nuntempe, preskaŭ la tuta mondo uzas ĝin kiel oficiala kalendaro. En Britio oni ŝanĝis formale la novjaran daton nur en 1752 de la mezepoka dato 25-a de marto (anonca festo) al la 1-a de januaro, sed oni jam festis pli frue tiun daton.

Tamen, por religiaj kaj tradiciaj celoj, ofte oni daŭre uzas aliajn kalendarojn.

Hodiaŭ apartenas al novjaro la fajropafo kaj bondeziroj.

KristanismoRedakti

La liturgia jaro, t.e. la jaro uzata por la kulto, en la kristanaj eklezioj kutime komenciĝas la 1-an dimanĉon de advento, ĉirkaŭ unu monaton antaŭ Kristnasko. Tiu tago ne estas aparta festotago.

La kristana agnosko de la 1-a de januaro kiel religia festotago dependas de la evangelia rakonto pri la cirkumcido de Jesuo, okazinta la 8-an tagon post Kristnasko. Ĉar en la tradicia kalkulo la unua tago estas Kristnasko mem (25-a de decembro), la 8-a tago estas ĝuste la 1-a de januaro. Ĝi estas tre antikva festo, menciita jam en koncilio en Turo (Tours, Francio), en la jaro 567. La saman tagon oni ofte rememoradis per preĝoj ankaŭ la naskiĝon de sankta Maria, kvankam la oficiala festo de la Naskiĝo de Maria estas en septembro.

En la katolika eklezio, okaze de liturgia reformo en 1969, oni anstataŭis la feston de la Cirkumcido de la Sinjoro per nova festo, la festo de Sankta Maria patrino de Dio.

Aliaj kredoj kaj tradiciojRedakti

Bahaanoj festas sian novjaron je la printempa ekvinokso (ĉ. 21-a de marto). La festotago nomiĝas laŭ sia perslingva nomo, Naw Rúz, kaj devenas de la antikva Zaratuŝtrisma novjar-festotago. Ekster la Bahaa Kredo, Naw Rúz ankaŭ festiĝas en Irano, Irako, Afganio, Azerbajĝano, Barato, Taĝikio, Uzbekio, kaj aliaj partoj de Mez-Azio.

La ĉina novjaro festatas tradicie per fajroraketoj ĉe novluno dum la ĉina vintro, inter fino de januaro kaj mezo de februaro. La vjetnama novjara festo Têt Nguyen Dan festatas la saman tagon.

En Tajlando oni festas la novjaron inter 13-a kaj 15-a de aprilo.

Roŝ Haŝana (hebree signifas 'kapo de la jaro') estas la festo 163 tagojn post Pesaĥo.

En Barato, la parolantoj de la telugua en la gubernio Andra-Pradeŝo, kaj la kanara en la gubernio Karnatako nomas la feston Ugadi. Ĝi ĝenerale okazas en la monatoj martoaprilo, je la komenco de la monato Ĉajtra -- la unua monato de la hindua kalendaro. En la gubernio Maharaŝtro oni nomas la feston Gudi Padva.

La 1-a de septembro estis la novjaro en Rusio ekde la 14-a jarcento ĝis akcepto de Juliana kalendaro.

Etiopio kaj Eritreo festas la Novjaran Tagon laŭ la kopta kalendaro, kiu dum la nuna (21-a) jarcento respondas al la 11-a aŭ la 12-a de septembro de la Gregoria Kalendaro.

Mankas: araba novjaro

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti