Bahaa kalendaro

kalendara sistemo uzata de la Bahaa religio

La Bahaa kalendaro uzata de la Bahaa Kredo estas ankaŭ nomata Badí‘ ("Unika", "Mirinda") Kalendaro. Ĝi estas "suna" kalendaro kun normaj jaroj de 365 tagoj kaj superjaroj de 366 tagoj, kiel eksplikite en la Kitáb-i-Aqdas. Jaroj dividiĝas en 19 monatoj, ĉiu kun 19 tagoj, kaj plusa periodo de "Intermetitaj Tagoj" (po 4 normjare, 5 superjare) por alĝustigi la bahaan jaron kun la suna jaro. Tiuj kromtagoj estas nomitaj la "Tagoj de HA" (Ayyám-i-Há) kaj ili situas inter la 18-a kaj 19-a monatoj kun limdatoj de la 26-a de februaro ĝis la 1-a de marto. Jaroj en la Bahaa kalendaro komenciĝas je la printempa ekvinokso (kutime la 20-21aj de marto en la Gregoria kalendaro). Tagoj komenciĝas je sunsubiro la antaŭan suntagon kaj finiĝas je sunsubiro la aktualan suntagon.

Bahaa kalendaro
19-monata kalendaro • Lunsuna kalendaro
vdr
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Historio redakti

La Bahaa kalendaro naskiĝis el la originala Badí‘ ("Unika", "Mirinda") kalendaro, kreita de la Báb, kiu elektis Diajn atributojn kiel la monat-nomojn. Bahá'u'lláh aprobis kaj adoptis ĉi tiun kalendaron, kaj dekretis ke Noruzo (Naw-Rúz), la printempa ekvinokso (kiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto), estu la unua tago de la jaro, kaj ankaŭ klarigis pri la intermetitaj tagoj [1].

La bahaa skriboj lasis kelkajn aferojn rilate la efektivigon de la kalendaro decidota far la Universala Domo de Justeco antaŭ ol ĝi povis plene kaj unuece esti aplikata tutmonde. La 10-an de julio 2014 la Universala Domo de Justeco anoncis [2], ke tiu universala aplikado komenciĝu je la sunsubiro de la 20-a de marto 2015, nome kun la unua tago de la bahaa jaro 172, kaj komunikis siajn decidojn rilate al la ankoraŭ nesolvitaj eroj. Provizore, Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, estis deklarinta ke por la kredantoj en la Okcidento la kalendaro estu 'ŝlosita' al la Gregoria kalendaro kaj ke pro tio la nova jaro ĉiam komenciĝu je sunsubiro la 20-an de marto. Nun la Universala Domo de Justeco elektis Teheranon, la naskiĝlokon de Bahá'u'lláh, kiel lokon por la fiksado de la ekvinoks-dato respektive la komenco de Naw-Rúz, tiel ke ekde 2015 tiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto. Krome ĝi faris decidojn rilate la fiksadon de la festotagoj ene de la kalendaro kaj fiksis ke la naskiĝtagoj de Báb kaj Bahá'u'lláh de nun "estos festataj je la unua kaj la dua tago sekvantaj la okan novlunon post Noruzo laŭ anticipa determinado per astronomiaj tabeloj utiligantaj Tehranon kiel referencpunkton .  El tio rezultos moviĝado de la festado de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj jaron post jaro interne de la monatoj Maŝijato (Volo), Elmo (Scio) kaj Godrato (Povo) laŭ la badia kalendaro, aŭ de la mezo de Oktobro ĝis la mezo de Novembro laŭ la gregoria kalendaro."

La jaroj en la bahaa kalendaro kalkuliĝas ekde la 21-a de marto 1844, la komenco de la Bahaa EraoBadí‘ Erao (mallonge BE). Tiel la jaro 1 BE daŭris de 21-a de marto 1844 ĝis la 20-a de marto 1845.

Bahaaj Monatoj redakti

La esperantigoj sekvas la libron de John Ebenezer Esslemont [3]

Araba Nomo Araba Skribo Esperantigo Esperanta Traduko Gregoriaj Datoj*
Bahá' بهاء Bahao Splendoro 21-a de marto - 8-a de aprilo
Jalál جلال Ĵalalo Gloro 9-a de aprilo - 27-a de aprilo
Jamál جمال Ĵamalo Beleco 28-a de aprilo - 16-a de majo
‘Aẓamat عظمة Azamato Grandiozeco 17-a de majo - 4-a de junio
Núr نور Nuro Lumo 5-a de junio - 23-a de junio
Raḥmat رحمة Ramato Indulgo 24-a de junio - 12-a de julio
Kalimát كلمات Kalemato Vortoj 13-a de julio - 31-a de julio
Kamál كمال Kamalo Perfekteco 1-a de aŭgusto - 19-a de aŭgusto
Asmá’ اسماء Asmao Nomoj 20-a de aŭgusto - 7-a de septembro
‘Izzat عزة Ezato Potenco 8-a de septembro - 26-a de septembro
Mashíyyat مشية Maŝijato Volo 27-a de septembro - 15-a de oktobro
‘Ilm علم Elmo Scio 16-a de oktobro - 3-a de novembro
Qudrat قدرة Godrato Povo 4-a de novembro - 22-a de novembro
Qawl قول Goŭlo Parolo 23-a de novembro - 11-a de decembro
Masá’il مسائل Masaelo Demandoj 12-a de decembro - 30-a de decembro
Sharaf شرف Ŝarafo Honoro 31-a de decembro - 18-a de januaro
Sulṭán سلطان Soltano Suvereneco 19-a de januaro - 6-a de februaro
Mulk ملك Molko Regado 7-a de februaro - 25-a de februaro
Ayyám-i-Há' ايام الهاء Intermetitaj Tagoj 26-a de februaro - 1-a de marto
‘Alá’ علاء Alteco 2-a de marto - 20-a de marto (Fastmonato)

* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.

Bahaaj Sanktaj Tagoj redakti

Nomo Badi-aj Datoj Gregoriaj Datoj* Sindeteno de Laboro
Noruzo (Naw-Rúz) (Bahaa Festo Novjara) 1-a de Bahá‘ 21-a de marto Jes
Unua tago de Riḍván (arabe: رضوان) 12-a de Jalál 21-a de aprilo Jes
Naŭa tago de Riḍván 2-a de Jamál 29-a de aprilo Jes
Dek-dua tago de Riḍván 5-a de Jamál 2-a de majo Jes
Deklaracio de Báb 8-a de 'Aẓamat 24-a de majo Jes
Forpaso de Bahá'u'lláh 13-a de 'Aẓamat 29-a de majo Jes
Martirigo de Báb 17-a de Raḥmat 10-a de Julio Jes
Naskiĝo de Báb la 1-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzo vidu la ĉi-suban tabelon Jes
Naskiĝo de Bahá'u'lláh la 2-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzo vidu la ĉi-suban tabelon Jes
Tago de la Interligo 4-a de Qawl 26-a de novembro Ne
Forpaso de `Abdu'l-Bahá 6-a de Qawl 28-a de novembro Ne

* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.

Jen la datoj de la Kromaj Tagoj kaj de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj de Báb kaj Bahá'u'lláh ĝis la jaro 221 laŭ la bahaa kalendaro (B.E.) aŭ 2064 laŭ la gregoria kalendaro (G.K.).

Noruzo B.K. Noruzo G.K. Ĝemelaj Naskiĝtagoj B.K. Ĝemelaj Naskiĝtagoj G.K. Kromtagoj B.K. Kromtagoj G.K.
1a de splendoro 172 21a de marto 2015 10-11aj de povo 172 13-14aj de novembro 2015 1-4aj HA tagoj 172 26-29aj de februaro 2016
1a de splendoro 173 20a de marto 2016 18-19aj de scio 173 1-2aj de novembro 2016 1-4aj HA tagoj 173 25-28aj de februaro 2017
1a de splendoro 174 20a de marto 2017 7-8aj de scio 174 21-22aj de oktobro 2017 1-5aj HA tagoj 174 25a de februaro > 1a de marto 2018
1a de splendoro 175 21a de marto 2018 6-7aj de povo 175 9-10aj de novembro 2018 1-4aj HA tagoj 175 26a de februaro > 1a de marto 2019
1a de splendoro 176 21a de marto 2019 14-15aj de scio 176 29-30aj de oktobro 2019 1-4aj HA tagoj 176 26-29aj de februaro 2020
1a de splendoro 177 20a de marto 2020 4-5aj de scio 177 18-19aj de oktobro 2020 1-4aj HA tagoj 177 25-28aj de februaro 2021
1a de splendoro 178 20a de marto 2021 4-5aj de povo 178 6-7aj de novembro 2021 1-5aj HA tagoj 178 25a de februaro > 1a de marto 2022
1a de splendoro 179 21a de marto 2022 11-12aj de scio 179 26-27aj de oktobro 2022 1-4aj HA tagoj 179 26a de februaro > 1a de marto 2023
1a de splendoro 180 21a de marto 2023 1-2aj de scio 180 16-17aj de oktobro 2023 1-4aj HA tagoj 180 26-29aj de februaro 2024
1a de splendoro 181 20a de marto 2024 19a de scio / 1a de povo 181 2-3aj de novembro 2024 1-4aj HA tagoj 181 25-28aj de februaro 2025
1a de splendoro 182 20a de marto 2025 8-9aj de scio 182 22-23aj de oktobro 2025 1-5aj HA tagoj 182 25a de februaro > 1a de marto 2026
1a de splendoro 183 21a de marto 2026 7-8aj de povo 183 10-11aj de novembro 2026 1-4aj HA tagoj 183 26a de februaro > 1a de marto 2027
1a de splendoro 184 21a de marto 2027 15-16aj de scio 184 30-31aj de oktobro 2027 1-4aj HA tagoj 184 26-29aj de februaro 2028
1a de splendoro 185 20a de marto 2028 5-6aj de scio 185 19-20aj de oktobro 2028 1-4aj HA tagoj 185 25-28aj de februaro 2029
1a de splendoro 186 20a de marto 2029 5-6aj de povo 186 7-8aj de novembro 2029 1-4aj HA tagoj 186 25-28aj de februaro 2030
1a de splendoro 187 20a de marto 2030 14-15aj de scio 187 28-29aj de oktobro 2030 1-5aj HA tagoj 187 25a de februaro > 1a de marto 2031
1a de splendoro 188 21a de marto 2031 2-3aj de scio 188 17-18aj de oktobro 2031 1-4aj HA tagoj 188 26-29aj de februaro 2032
1a de splendoro 189 20a de marto 2032 2-3aj de povo 189 4-5aj de novembro 2032 1-4aj HA tagoj 189 25-28aj de februaro 2033
1a de splendoro 190 20a de marto 2033 10-11aj de scio 190 24-25aj de oktobro 2033 1-4aj HA tagoj 190 25-28aj de februaro 2034
1a de splendoro 191 20a de marto 2034 10-11aj de povo 191 12-13aj de novembro 2034 1-5aj HA tagoj 191 25a de februaro > 1a de marto 2035
1a de splendoro 192 21a de marto 2035 17-18aj de scio 192 1-2aj de novembro 2035 1-4aj HA tagoj 192 26-29aj de februaro 2036
1a de splendoro 193 20a de marto 2036 6-7aj de scio 193 20-21aj de oktobro 2036 1-4aj HA tagoj 193 25-28aj de februaro 2037
1a de splendoro 194 20a de marto 2037 6-7aj de povo 194 8-9aj de novembro 2037 1-4aj HA tagoj 194 25-28aj de februaro 2038
1a de splendoro 195 20a de marto 2038 15-16aj de scio 195 29-30aj de oktobro 2038 1-5aj HA tagoj 195 25a de februaro > 1a de marto 2039
1a de splendoro 196 21a de marto 2039 4-5aj de scio 196 19-20aj de oktobro 2039 1-4aj HA tagoj 196 26-29aj de februaro 2040
1a de splendoro 197 20a de marto 2040 4-5aj de povo 197 6-7aj de novembro 2040 1-4aj HA tagoj 197 25-28aj de februaro 2041
1a de splendoro 198 20a de marto 2041 12-13aj de scio 198 26-27aj de oktobro 2041 1-4aj HA tagoj 198 25-28aj de februaro 2042
1a de splendoro 199 20a de marto 2042 1-2aj de scio 199 15-16aj de oktobro 2042 1-5aj HA tagoj 199 25a de februaro > 1a de marto 2043
1a de splendoro 200 21a de marto 2043 19a de scio > 1a de povo 200 3-4aj de novembro 2043 1-4aj HA tagoj 200 26-29aj de februaro 2044
1a de splendoro 201 20a de marto 2044 8-9aj de scio 201 22-23aj de oktobro 2044 1-4aj HA tagoj 201 25-28aj de februaro 2045
1a de splendoro 202 20a de marto 2045 8-9aj de povo 202 10-11aj de novembro 2045 1-4aj HA tagoj 202 25-28aj de februaro 2046
1a de splendoro 203 20a de marto 2046 16-17aj de scio 203 30-31aj de oktobro 2046 1-5aj HA tagoj 203 25a de februaro > 1a de marto 2047
1a de splendoro 204 21a de marto 2047 5-6aj de scio 204 20-21aj de oktobro 2047 1-4aj HA tagoj 204 26-29aj de februaro 2048
1a de splendoro 205 20a de marto 2048 5-6aj de povo 205 7-8aj de novembro 2048 1-4aj HA tagoj 205 25-28aj de februaro 2049
1a de splendoro 206 20a de marto 2049 14-15aj de scio 206 28-29aj de oktobro 2049 1-4aj HA tagoj 206 25-28aj de februaro 2050
1a de splendoro 207 20a de marto 2050 3-4aj de scio 207 17-18aj de oktobro 2050 1-5aj HA tagoj 207 25a de februaro > 1a de marto 2051
1a de splendoro 208 21a de marto 2051 2-3aj de povo 208 5-6aj de novembro 2051 1-4aj HA tagoj 208 26-29aj de februaro 2052
1a de splendoro 209 20a de marto 2052 10-11aj de scio 209 24-25aj de oktobro 2052 1-4aj HA tagoj 209 25-28aj de februaro 2053
1a de splendoro 210 20a de marto 2053 9-10aj de povo 210 11-12aj de novembro 2053 1-4aj HA tagoj 210 25-28aj de februaro 2054
1a de splendoro 211 20a de marto 2054 18-19aj de scio 211 1-2aj de novembro 2054 1-5aj HA tagoj 211 25a de februaro > 1a de marto 2055
1a de splendoro 212 21a de marto 2055 6-7aj de scio 212 21-22aj de oktobro 2055 1-4aj HA tagoj 212 26-29aj de februaro 2056
1a de splendoro 213 20a de marto 2056 6-7aj de povo 213 8-9aj de novembro 2056 1-4aj HA tagoj 213 25-28aj de februaro 2057
1a de splendoro 214 20a de marto 2057 15-16aj de scio 214 29-30aj de oktobro 2057 1-4aj HA tagoj 214 25-28aj de februaro 2058
1a de splendoro 215 20a de marto 2058 4-5aj de scio 215 18-19aj de oktobro 2058 1-4aj HA tagoj 215 25-28aj de februaro 2059
1a de splendoro 216 20a de marto 2059 4-5aj de povo 216 6-7aj de novembro 2059 1-5aj HA tagoj 216 25-29aj de februaro 2060
1a de splendoro 217 20a de marto 2060 11-12aj de scio 217 25-26aj de oktobro 2060 1-4aj HA tagoj 217 25-28aj de februaro 2061
1a de splendoro 218 20a de marto 2061 19a de volo / 1a de scio 218 14-15aj de oktobro 2061 1-4aj HA tagoj 218 25-28aj de februaro 2062
1a de splendoro 219 20a de marto 2062 19a de scio / 1a de povo 219 2-3aj de novembro 2062 1-4aj HA tagoj 219 25-28aj de februaro 2063
1a de splendoro 220 20a de marto 2063 9-10aj de scio 220 23-24aj de oktobro 2063 1-5aj HA tagoj 220 25-29aj de februaro 2064
1a de splendoro 221 20a de marto 2064 8-9aj de povo 221 10-11aj de novembro 2064 1-4aj HA tagoj 221 25-28aj de februaro 2065

Bahaa Semajno redakti

Araba Nomo Araba Skribo Esperanta Traduko Semajntago
Jalál جلال Gloro Sabato
Jamál جمال Beleco Dimanĉo
Kamál كمال Perfekteco Lundo
Fiḍál فضال Graco Mardo
‘Idál عدال Justeco Merkredo
Istijlál استجلال Majesteco Ĵaŭdo
Istiqlál استقلال Sendependeco Vendredo

Váḥid kaj Kull-i-Shay’ redakti

Ekzistas en la kalendara sistemo Bahaa ankaŭ 19-jara ciklo nomata Váḥid (laŭvorte "Unueco", kies valoro laŭ la Abjad-numeraloj estas 19) kaj 361-jara (19x19) superciklo nomata Kull-i-Shay' (laŭvorte, "Ĉiuj Aferoj", kies valoro laŭ la Abjad-numeraloj estas 361). La naŭa Váḥid de la unua Kull-i-Shay’ komenciĝis en 1996. La dua Kull-i-Shay’ komenciĝos la 21-an de marto 2205. (Jaroj kalkuliĝas de 1844.)

Jaroj en Váḥid:

No. Araba Nomo Araba Skribo Esperanta Traduko 1V 2V 3V 4V 5V 6V 7V 8V 9V 10V 11V 12V 13V 14V 15V 16V 17V 18V 19V
1 Alif أﻟﻒ A 1844 1863 1882 1901 1920 1939 1958 1977 1996 2015 2034 2053 2072 2091 2110 2129 2148 2167 2186
2 Bá’ باء B 1845 1864 1883 1902 1921 1940 1959 1978 1997 2016 2035 2054 2073 2092 2111 2130 2149 2168 2187
3 Ab أب Patro 1846 1865 1884 1903 1922 1941 1960 1979 1998 2017 2036 2055 2074 2093 2112 2131 2150 2169 2188
4 Dál دﺍﻝ D 1847 1866 1885 1904 1923 1942 1961 1980 1999 2018 2037 2056 2075 2094 2113 2132 2151 2170 2189
5 Báb باب Pordego 1848 1867 1886 1905 1924 1943 1962 1981 2000 2019 2038 2057 2076 2095 2114 2133 2152 2171 2190
6 Váv وﺍو V 1849 1868 1887 1906 1925 1944 1963 1982 2001 2020 2039 2058 2077 2096 2115 2134 2153 2172 2191
7 Abad أبد Eterneco 1850 1869 1888 1907 1926 1945 1964 1983 2002 2021 2040 2059 2078 2097 2116 2135 2154 2173 2192
8 Jád جاد Malavareco 1851 1870 1889 1908 1927 1946 1965 1984 2003 2022 2041 2060 2079 2098 2117 2136 2155 2174 2193
9 Bahá' بهاء Splendoro 1852 1871 1890 1909 1928 1947 1966 1985 2004 2023 2042 2061 2080 2099 2118 2137 2156 2175 2194
10 Ḥubb حب Amo 1853 1872 1891 1910 1929 1948 1967 1986 2005 2024 2043 2062 2081 2100 2119 2138 2157 2176 2195
11 Bahháj بهاج Rava 1854 1873 1892 1911 1930 1949 1968 1987 2006 2025 2044 2063 2082 2101 2120 2139 2158 2177 2196
12 Javáb جواب Respondo 1855 1874 1893 1912 1931 1950 1969 1988 2007 2026 2045 2064 2083 2102 2121 2140 2159 2178 2197
13 Aḥad احد Unusola 1856 1875 1894 1913 1932 1951 1970 1989 2008 2027 2046 2065 2084 2103 2122 2141 2160 2179 2198
14 Vahháb وﻫﺎب Donacema 1857 1876 1895 1914 1933 1952 1971 1990 2009 2028 2047 2066 2085 2104 2123 2142 2161 2180 2199
15 Vidád وداد Simpatio 1858 1877 1896 1915 1934 1953 1972 1991 2010 2029 2048 2067 2086 2105 2124 2143 2162 2181 2200
16 Badí‘ بدیع Komenco 1859 1878 1897 1916 1935 1954 1973 1992 2011 2030 2049 2068 2087 2106 2125 2144 2163 2182 2201
17 Bahí بهي Luma 1860 1879 1898 1917 1936 1955 1974 1993 2012 2031 2050 2069 2088 2107 2126 2145 2164 2183 2202
18 Abhá ابهى Plejluma 1861 1880 1899 1918 1937 1956 1975 1994 2013 2032 2051 2070 2089 2108 2127 2146 2165 2184 2203
19 Váḥid واحد Unueco 1862 1881 1900 1919 1938 1957 1976 1995 2014 2033 2052 2071 2090 2109 2128 2147 2166 2185 2204

Ekzemple la lundo 1-a de januaro 2001 laŭ la gregoria kalendaro, kiu estas la unua tago de la tria jarmilo de la kristana erao, estis laŭ la bahaa kalendaro la dua tago de la deksesa monato en la jaro 157 de la bahaa erao... aŭ pli poezie la "tago de Perfekteco kaj de Gloro, je la Honoro de la Pordego, dum la naŭa Unuo de la Tuto unua en tiu erao de Splendoro.

Jen ilo en la franca lingvo [1] por samtempe kalkuli daton laŭ diversaj kalendaroj (juda, gregoria, islama, bahaa kaj zoroastra)

Referencoj redakti

  1. Kitáb-i-Aqdas : versoj 16a kaj 127a, noto:147
  2. Universala Domo de Justeco : Letero al la tutmonda bahaanaro je la 10-a de Julio 2014 en la angla lingvo
  3. Esslemont, J.E., Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, p. 177

Vidu ankaŭ redakti