26-a de septembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de septembro estas la 269-a tago de la jaro (la 270-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 96 tagoj restas.
Je la 26-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -46: Julio Cezaro dediĉis templon al sia mita praulo Venuso, kion li promesis dum la Batalo de Farsalio
- 715: Dum franka enlanda milito Neŭstrio venkis Aŭstrazion
- 1087: Lanfranc kronis Vilhelmon la 2-a kiel reĝon de Anglio
- 1143: Celesteno la 2-a iĝis papo
- 1371: Otomana Imperio venkis koalicion de Balkanaj kristanoj el Bulgario, Serbio, Hungario, Bosnio kaj Valaĥio en batalo de la rivero Marica, apud Adrianopolo - rezulte Makedonio estis aneksita de turkoj
- 1575: Ĉeĥa nobelulo Vilém z Rožmberka ricevis bienon de Maksimiliano la 2-a en heredan posedon
- 1580: Angla galiono Golden Hind ĉirkaŭnavigis la Teron - flaga ŝipo de Francis Drake alveninta al Plymouth
- 1629: En Altmark (proksime al Sztum) Pollando subskribis sesjaran armisticon kun Svedio
- 1655: Rusoj kaj kozakoj atakis kaj bruligis Pinsk murdinte ties loĝantojn, polojn kaj belorusojn
- 1679: Traktato de Lund finanta Skanian Militon inter Danio-Norvegio kaj Svedio
- 1679: Incendio detruis domon kaj observatorion de Johannes Hevelius en Dancigo
- 1687: Eksplodo de municio detruis Partenonon en Ateno - sieĝata otomana armeo estis artilerie pripafata de armitaj fortoj de Venecia respubliko, gvidataj de Francesco Morosini
- 1777: Britaj trupoj ekokupas Filadelfion
- 1789: Thomas Jefferson estis nomumita unua usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 1815: Rusia imperio, Austrio kaj Reĝlando Prusio formis la Sanktan Aliancon, kies celo estis realigo de la postuloj de la Viena kongreso kaj kontraŭbatalo de demokratiaj kaj naciaj movadoj en Eŭropo
- 1832: Svedoj inaŭguris funkciadon de la Göta-kanalo
- 1860: Flago de Ekvadoro oficialiĝis
- 1875: Billy the Kid estis unuafoje arestita pro ŝtelo de vestaĵoj ĉe lavotaĵisto, komencante sian vivon kiel fifama amerika eksterleĝulo kaj bandito
- 1878: Solena inaŭguro de Granda Sinagogo en Varsovio
- 1889: 1-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj difinis metron kaj kilogramon
- 1893: Usono: en Ĉikago membroj de slovakaj elmigrantaj organizaĵoj fondis unuan slovakan eksterlandan fondaĵon Matica slovenská
- 1905: Artikolo de Albert Einstein pri elektrodinamiko de moviĝantaj korpoj aperis kiel baza teksto por speciala teorio de relativeco
- 1907: Nov-Zelando akiris sian sendependecon fariĝante dominio
- 1908: Apud Bezdany (subdistrikto de Vilnius) Józef Piłsudski kun batalgrupo de la Pola Partio Socialista sukcese atakis kaj rabis rusian poŝtan trajnon, transportintan 200 mil rublojn de Kongresa Pollando al Sankt-Peterburgo
- 1911: Bad Nauheim: Internacia Kongreso pri Akvo-kuracado unuan fojon difinis mineralakvon
- 1914: Unua Mondmilito: Venko de germana armeo super armeo de la Unio de Sud-Afriko en Germana Sudokcidenta Afriko
- 1916: Unua Mondmilito: Reĝo de Rumanio establis la plej altan rumanan militistan distingon – Ordenon de Mikaelo de Valaĥio
- 1918: Unua Mondmilito: Ofensivo de Meuse-Argonne komenciĝis, gvidata de la usonaj generalo John Pershing kaj kolonelo George Catlett Marshall
- 1919: Trupoj de Nestor Maĥno transiris fronton de Blanka Armeo kaj sturmis direkte al Berdjansko kaj Taganrogo
- 1920: Soveta-Pola Milito: Batalo ĉe Niemen finiĝis kun strategia venko de poloj — okazinta post la batalo de Varsovio, sed ankoraŭ ne finis la militon
- 1921: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko alvokis helpi al malsatanta historia regiono konsistanta el Ĉevolga Altaĵo kune kun parto de Volgio
- 1921: Edvard Beneš iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1923: Kanceliero de Vajmara Respubliko Gustav Stresemann decidis pri plua liverado de karbo al Francio, kadre de milita reparacio
- 1936: Sovetia komunista funkciulo Nikolaj Jeĵov iĝis gvidanto de NKVD
- 1939: soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo okupis Zamość, Chełm kaj partojn de la nuna Lviva provinco. Germana-pola milito: en arbaro apud Biłgoraj polaj generaloj subskribis kapitulacon de la Armeo Modlin; Hans Frank subskribis proklamon pri fondo de Ĝenerala Gubernio; registaro de Litovio fermis landlimon kun Pollando por persona trafiko; eksterleĝigo de la Franca Komunista Partio
- 1940: Hindoĉinio: Japanaj trupoj grundiĝis en Hajfongo. Germana okupado de Pollando: en diocezo Włocławek Gestapo arestis 64 pastrojn; Vilno: NKVD arestis Bohdan Podoski, vicmarŝalon de Pola Sejmo
- 1941: En Andrychów germanoj establis geton por judoj; germanaj katolikaj klerikoj sendis al papo Pio la 12-a leteron pri malfacila situacio de katolikoj en Provinco Vartlando; Operaco Barbaroso: Ruĝa Armeo malvenkis en la batalo de Kievo; Orienta Fronto: ordono de Armea Grupo "Mezo" ataki Moskvon
- 1942: Germanaj ĝendarmoj, SS-anoj kaj ukrainaj policanoj pafmortigis en Komarowo (Volina provinco) dekkelkajn personojn; al Tria Regno alvenis transporto kun 717 polaj trudlaboristoj; gravaj bataloj en meza kaj suda kvartaloj de Stalingrado - en kelkaj direktoj germanoj atingis Volgon
- 1943: Ruĝa Armeo rekonkeris Smolensk, liberigis Chocimsk (Mahilova regiono) kaj direkte al Homel - Zlinka
- 1944: Nederlando: pro malsukceso de la Operaco Market Garden polaj kaj britaj paraŝutistoj retiriĝis de la regiono Arnhem; Okupacio de baltaj ŝtatoj: trupoj de Leningrada Fronto finis konkeron de kontinenta Estonio - en germanaj manoj restis nur insuloj; Ĉina Fronto: dutaga atako de la japana aviado al usona aerodromo en Ĉengduo komencita. Ribelo de Varsovio daŭriĝas, la ribelantoj estas en pli kaj pli senespera situacio.
- 1945: Hungara komponisto Béla Bartók kaj aŭstra romanverkisto, dramisto kaj poeto Richard Beer-Hofmann mortis kiel elmigrantoj en Novjorko
- 1946: En Pola Popola Respubliko provizora registaro nuligis polan civitanecon aparte al generalo W. Anders kaj al 75 oficiroj de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1950: Hungario: en Scienca Universitato Loránd Eötvös estis fondita fakultato de marksismo-leninismo. NATO akceptis Okcidentan Germanion kiel sian anon. Korea milito: taĉmentoj de UN rekonkeris Seulon
- 1951: Bundestag voĉdonis pagi postmilitajn reparaciojn al judoj
- 1960: Fidel Castro ekparolis plej longe en la historio de Unuiĝintaj Nacioj (4 horoj kaj 29 minutoj). John Fitzgerald Kennedy kaj Richard Nixon partoprenis en la unua televida prezidenta debato en Usono
- 1962: Proklamo de Jemena Araba Respubliko
- 1968: En Federacia Respubliko Germanio estis fondita la Germana Komunista Partio. Doktrino de Breĵnev pri limigo de suvereneco de la ŝtatoj de la Varsovia Traktato estis publikigita
- 1969: Albumo Abbey Road de The Beatles aperis
- 1971: Grupo de hipioj-domokupantoj okupis postlasitan kazernon en kvartalo de Kopenhago anoncante fondon de Christiania
- 1976: Mumio de la faraono Ramseso la 2-a estis venigita al Parizo por konservado
- 1977: En Nuklea centralo de Ĉernobilo ekfunkciis nuklea reakciujo n-ro 1
- 1981: Unua flugo de la usona pasaĝeraviadilo Boeing 767
- 1983: Malvarma milito: sovetia kolonelo Stanislav Petrov eventuale preventis tutmondan nuklean militon (Tria mondmilito)
- 1985: Pollando: en Toruń oni arestis grupon de astronomoj, kiuj eksterleĝe disaŭdigis televidan programon de Solidareco
- 1986: En Afganio muĝahidoj paffaligis du unuajn sovetiajn batalhelikopterojn per usonaj raketoj Stinger
- 1988: Kanada atleto Ben Johnson malgajnis sian olimpikan medalon, nuligitan pro dopado, favore al usona Carl Lewis
- 1989: Lastaj vjetnamaj soldatoj post 12 jaroj forlasis la teritorion de Kamboĝo
- 1991: Biosfero 2 - ok personoj en la dezerto de Arizono komencis eksperimenton en fermita ekologia sistemo. Pola Sejmo ricevis raporton de la Komisiono de Jan Rokita pri krima agado dum la milita stato en Pollando
- 1995: Ukrainio estis akceptita al Konsilio de Eŭropo. Eksa ĉefministro de Italio Giulio Andreotti ektroviĝis en juĝejo en Palermo kun riproĉo de kunlaboro kun mafio
- 1997: Italio: du sinsekvaj tertremoj damaĝis regionojn Umbrio kaj Markio, kun disfalo de la Baziliko Sankta Francisko el Asizo
- 2001: Eŭropa Jaro de Lingvoj proklamita de Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo. Pollingva Vikipedio ekfunkciis
- 2002: Le Joola, senegala pramo apartenanta al la registaro, renversiĝis apud Gambio - 1863 personoj pereis. Komenciĝis batalo ĉe Galaŝko en Inguŝio, Rusio: Rusiaj militistoj atakis ĉeĉenajn ribelantojn, kiuj venis el Kartvelio
- 2003: Fermo de Nupedia, antaŭulo de Vikipedio
- 2005: IRA en Irlando komencis malarmiliĝi
- 2006: Abe Shinzo iĝis ĉefministro de Japanio
- 2007: Fukuda Yasuo iĝis ĉefministro de Japanio
- 2009: Papo Benedikto la 16-a alvenis al Ĉeĥio
- 2011: Aleksandr Ankvab ĵuris kiel prezidento de Abĥazio
- 2014: En Guerrero okazis homforkapto de 43 studentoj vojaĝantaj al Meksik-urbo por memorigi la masakron de Tlatelolco
- 2016: En Havano oni subskribis interkonsenton pri fino de la interna milito en Kolombio (1964–2016)
- 2019: Indonezio: en tertremo sur la insulo Seram 41 personoj pereis kaj 1578 estis vunditaj
- 2022: 215-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: De la 21-a de septembro, kiam Putin anoncis "partan mobilizon", Rusion forlasis 261 mil viroj — al Finnlando lastan semajnfinon fuĝis 17 000 rusoj; 3 500 aŭtoj kaj 1 300 kamionoj landlime de Rusio kun Kartvelio en Nord-Osetio; du pliaj amastomboj estis malkovritaj en Izjum, en la unua kun preskaŭ 500 korpoj troviĝas familioj; ukraina spiongentejo avertis Pollandon kaj Baltajn Landojn, ke Moskva Kremlo intencas intensigi ciberatakojn al kritika infrastrukturo de la plej proksimaj aliancanoj de Ukrainio; troveblis plia rusia torturejo en liberigita vilaĝo en Ĥarkiva provinco; de la invadkomenco 54 mobilizejoj en Rusio estis bruligitaj, dum la lastaj kvina tagoj 17 (i.a. en Mordvio kaj Kaliningrada provinco)
- 1908 Rusia Imperio: kunveno de Moskvaj kuracistoj dediĉita al Esperanto-propagando kaj praktika aplikado de Esperanto
Naskiĝoj
redakti- 1181: Francisko el Asizo, itala mistikulo, fondinto de franciskanoj, sanktulo (m. 1226)
- 1617: Johann Christfried Sagittarius, germana teologo, akademiano (m. 1689)
- 1699: József Hermányi Dienes, hungara reformita pastro, verkisto (m. 1763)
- 1748: Johann Sebastian Bach, germana desegnisto kaj pentristo (m. 1778)
- 1754: Joseph Proust, franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de la leĝo de la difinitaj proporcioj (m. 1826)
- 1767: Wenzel Müller, aŭstra komponisto kaj teatra orkestrestro (m. 1835)
- 1774: Johnny Appleseed ("Johano Pomsemo") usona pioniro, plantinto de pomujoj (m. 1845)
- 1791: Théodore Géricault, franca pentristo kaj grafikisto (m. 1824)
- 1810: August von Fligely, aŭstra oficiro kaj kartografo (m. 1879)
- 1820: Ishwar Chandra Vidyasagar, bengala klerulo, edukisto, socio-reformanto kaj filantropo (m. 1891)
- 1842: Saxton Payson, usona operkantisto, Esperanto-verkisto kaj tradukisto, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, konata de la novelo Juneco kaj Amo kaj traduko de la romano Palaco de danĝero (m. 1932)
- 1848: Václav Kounic, ĉeĥa nobelo, juristo kaj politikisto (m. 1913)
- 1849: Ivan Pavlov, rusia, soveta fiziologo, Nobelpremiito pri medicino), esploristo de kondiĉa reflekso (m. 1936)
- 1864: Gyula Schönherr, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1908)
- 1869: Komitas Vardapet, armena komponisto kaj muzikologo (m. 1935)
- 1870: Kristiano la 10-a, reĝo de Danio kaj Islando (m. 1947)
- 1872: Ottokar Czernin, aŭstria diplomato, ministro pri eksteraj aferoj (m. 1932)
- 1877: Alfred Cortot, svisa pianisto kaj dirigento (m. 1962)
- 1881: János Kende, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1958)
- 1888: T. S. Eliot, usona-brita verkisto Nobelpremiita (m. 1965)
- 1889: Martin Heidegger, germana filozofo (m. 1976)
- 1890: Ilona Tasnádi, hungara aktorino (m. 1971)
- 1890: László Sáska, hungara kuracisto, vojaĝisto, profesoro (m. 1978)
- 1891: Dezső Zágoni, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1939)
- 1894: Theodor Kilian, ĉeĥa instruisto, membro de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, kunkreanto de artprogramoj de Verda Stacio, tradukisto de teatraĵo La Blanka Malsano (m. 1978)
- 1895: Jürgen Stroop, germana oficiro, militkrimulo, likvidanto de la varsovia geto, aŭtoro de la Raporto de Stroop, ekzekutita (m. 1952)
- 1897: Paŭlo la 6-a, papo (m. 1978)
- 1898: George Gershwin, usona komponisto kaj pianisto (m. 1937)
- 1900: Gertrud Luckner, brita-germana ekonomikistino kaj kontraŭnaziisma aktivulino (m. 1995)
- 1904: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (m. 1971)
- 1919: Matilde Camus, hispana poetino (m. 2012)
- 1925: Csaba Várhelyi, rumania hungara kemiisto (m. 2015)
- 1926: Annamária Albert, hungara operkantistino (m. 2016)
- 1930: Károly Király, hungara komunisto, kunfondinto de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio (m. 2021)
- 1932: Vladimir Vojnoviĉ, soveta, rusia verkisto kaj satiristo (m. 2018)
- 1932: Manmohan Singh, ĉefministro de Barato, ekonomikisto
- 1932: Zsolt Szilágyi, A., hungara juvelisto (m. 2010)
- 1937: Mária Szilágyi Józsa, rumania hungara lingvistino
- 1939: Sándor Pál-Antal, rumania hungara arkivisto, historiisto
- 1941: Vadim Glowna, germana aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktisto (m. 2012)
- 1944: Peter Turrini, aŭstra verkisto
- 1945: Gal Costa, brazila kantistino (m. 2022)
- 1947: Károly Vekov, rumania hungara historiisto, parlamentano (m. 2020)
- 1948: Olivia Newton-John, aŭstralia kantisto kaj aktorino (m. 2022)
- 1949: Zoltán Adorjáni, hungara skulptisto kaj meblodizajnisto
- 1950: Attila Szász-Mihálykó, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto (m. 2000)
- 1954: Václav Křístek, ĉeĥa filma reĝisoro, scenaristo kaj verkisto
- 1962: István Para, rumania hungara karikaturisto kaj skulptisto
- 1965: Petro Poroŝenko, ukraina entreprenisto, miliardulo, prezidento de Ukrainio
- 1966: Helmuth Vavra, aŭstra kabaredisto (m. 2022)
- 1981: Serena Williams, usona tenisistino
- 1981: Christina Milian, usona kantistino, kantaŭtoro kaj aktorino
- 1985: Matt Pokora, franca kantisto
Mortoj
redakti- -46: Vercingetoriks, ĉefo de arvernoj (n. -82)
- 1290: Margareta, reĝino de Skotlando (n. 1283)
- 1327: Cecco d'Ascoli, itala enciklopediisto, kuracisto, alkemiisto, filozofo, poeto, liberpensulo kaj astrologo (n. 1257)
- 1345: Johano de Montfort, duko de Bretonio (n. ĉirkaŭ 1294)
- 1464: Benedetto Accolti la maljuna, itala humanisto, kanceliero, historiisto (n. 1415)
- 1564: Theodor Bibliander, svisa orientalisto, publicisto, eldonisto de la unua latina traduko de Korano (n. 1509)
- 1699: Simon Arnauld de Pomponne, franca diplomato kaj politikisto (n. 1618)
- 1709: János Bottyán, hungara generalo kaj mecenato (n. 1643)
- 1764: Benito Jerónimo Feijoo, hispana monaĥo, filozofo, politika pensisto (n. 1676)
- 1800: Salavat Julajev, baŝkira poeto kaj nacia heroo (n. 1754)
- 1810: Alajos Joakim Szekér, hungara monaĥo kaj verkisto (n. 1772)
- 1820: Daniel Boone, usona esploristo (n. 1734)
- 1831: Franz Sales Kandler, aŭstria muziksciencisto (n. 1792)
- 1842: Richard Wellesley, irlanda kaj brita politikisto kaj kolonia administranto (n. 1760)
- 1866: Carl Jonas Love Almqvist, sveda verkisto, komponisto, instruisto kaj pastoro (n. 1793)
- 1867: James Ferguson, usona astronomo kaj inĝeniero (n. 1797)
- 1868: August Ferdinand Möbius, germana matematikisto kaj astronomo (n. 1790)
- 1875: Róza Szöllősy, hungara dancistino (n. 1841)
- 1877: Hermann Günther Grassmann, germana lingvisto (sankritologo), matematikisto, disvolvinta tensorojn kaj vektoran kalkulon (n. 1809)
- 1895: Lahiri Mahasaja, barata guruo kaj jogano (n. 1828)
- 1900: Eduard Albert, ĉeĥa kuracisto, verkisto, poeto, tradukisto, pedagogo (n. 1841)
- 1904: Lafcadio Hearn, irlanda verkisto, kosmopolito (n. 1850)
- 1909: Kálmán Thaly, hungara poeto, verkisto, politikisto (n. 1839)
- 1915: Antal Beleznay, hungara komponisto, kapelestro (n. 1859)
- 1932: Pierre De Geyter, franca komponisto, aŭtoro de la muziko al La Internacio (n. 1848)
- 1937: Bessie Smith, usona bluskantistino (n. 1898)
- 1938: Thomas Shaw, brita politikisto, ministro (n. 1872)
- 1945: Béla Bartók, hungara komponisto (n. 1881)
- 1945: Richard Beer-Hofmann, aŭstra verkisto (n. 1866)
- 1952: George Santayana, hispana-usona filozofo kaj verkisto (n. 1863)
- 1957: Mózes Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1879)
- 1958: Kazimierz Nitsch, pola lingvisto, slavistikisto, dialektologo, profesoro (n. 1874)
- 1959: S. W. R. D. Bandaranaike, ĉefministro de Cejlono (n. 1899)
- 1967: Luis Ceballos y Fernández de Córdoba, hispana naturalisto (n. 1896)
- 1971: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (n. 1904)
- 1973: Anna Magnani, itala aktorino kaj scenaristino (n. 1908)
- 1978: Manne Siegbahn, sveda Nobelpremiita fizikisto (n. 1886)
- 1983: Tino Rossi, franca kantisto kaj aktoro (n. 1907)
- 1990: Alberto Moravia, itala verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1907)
- 1995: István Zsugán, hungara filmhistoriisto kaj ĵurnalisto (n. 1941)
- 2000: Baden Powell, brazila komponisto kaj gitaristo (n. 1937)
- 2007: Lajos Létay, hungara poeto kaj redaktoro (n. 1920)
- 2008: Jolán Jászai, hungara aktorino, instruistino (n. 1907)
- 2008: Paul Newman, usona aktoro kaj filantropo (n. 1925)
- 2010: Gloria Stuart, usona aktorino (n. 1910)
- 2019: Jacques Chirac, franca politikisto, prezidanto de la Respubliko (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, grekaj ĝemeloj, kuracistoj, martiroj; Lorenzo Ruiz, unua sanktulo de Filipinoj
- Nacia tago en Jemeno, tago de la revolucio en N-Jemeno (1962); pliaj naciaj tagoj estas la 22-a de majo, la 14-a de oktobro kaj la 30-a de novembro.
- Ekvadoro: Tago de Flago
- Eŭropa Tago de Lingvoj - fiksita de Konsilio de Eŭropo en 2001
La 26-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.