Ishwar Chandra Vidyasagar

granda klerulo, edukisto, instituci-konstruinto kaj soci-reforma pioniro

Ishwar Chandra Vidyasagar [iiŝvar ĉandra vidjaasaagar; bengale ঈশ্বরচন্দ্র বিদ্যাসাগর (La 26-an de septembro 1820 en Birsingha, Brita Hindio - la 29-an de julio 1891, en Kolkato, Brita Hindio), estis klerulo, edukisto, socio-reformanto, kaj filantropo. Li tiel elstaris je siaj bakalaŭraj studoj pri la sanskrita kaj la filozofio, ke la kolegio Sanskrit College en Kolkato, kie li studis, donis al li la honoran titolon "Vidyasagar" ("Oceano de Scio"). Liaj klopodoj simpligi kaj modernigi la bengalan prozon estis signifaj. Li ankaŭ raciigis kaj simpligis la bengalan alfabeton kaj tiparon.

Ishwar Chandra Vidyasagar
Persona informo
ঈশ্বরচন্দ্র বিদ্যাসাগর
Naskiĝo 26-an de septembro 1820 (1820-09-26)
en Birsingha
Morto 29-an de julio 1891 (1891-07-29) (70-jaraĝa)
en Kolkato
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengalasanskrito vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater The Sanskrit College and University • Sanskrit Collegiate School vd
Subskribo Ishwar Chandra Vidyasagar
Familio
Gefratoj Shambhu Chandra Vidyaratna • Dinabandhu Nyaratna vd
Infanoj Narayan Chandra Vidyaratna vd
Profesio
Okupo verkisto • lernejestro • profesoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel edukisto, li starigis multajn lernejon por knabinoj. Li ankaŭ malfermis "noktan lernejon" por plenkreskuloj en sia hejmo. Krom tiuj ĉi, li estis aktivulo por la geedziĝo de hinduaj vidvinoj. Malgraŭ forta opozicio, li sukcesis en sia kampanjo.

Li verkis plurlingve, plurgenre, kaj plurteme. Li verkis sanskritajn lernolibrojn, tradukis diversajn verkojn el la hindia kaj la sanksrita en la bengalan, kompilis antologiojn de la angla literaturo, kaj verkis aŭtobiografion.

Omaĝe al liaj kontribuoj, la registaro de Okcidenta Bengalio lanĉis en 1980 la premion Vidyasagar-Dinamoyee (kunhonore de lia edzino). En 2021 oni atribuis tiun premion al la esperantisto Probal Dasgupta.[1][2]

Referencoj redakti

  1. UEA Gazetaraj Komunikoj, 2021-10-08. Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato.
  2. Millennium Post, 2021-09-27 (anglalingva). Kvar esploristoj honoritaj pro laboro pri Vidyasagar