Okcidenta Bengalio

w1

Okcidenta Bengalio[1]Okcidenta Bengalujo (bengale পশ্চিমবঙ্গ; nepale पश्चिम बङ्गाल [poŝĉim bongo]) estas unu el la subŝtatoj de Barato. Ĝi troviĝas en la oriento de Barato, kaj ĝi limas kun Bangladeŝo. Kune kun Bangladeŝo, ĝi formas la kulturan regionon Bengalio, kiu estis dividita dum la milito de 1948. En Okcidenta Bengalio vivas pli ol 80 milionoj da homoj, kaj ĝi estas la plej dense loĝata regiono de Barato. La ĉefurbo estas Kolkato.

Okcidenta Bengalio
Origina nomo bengale পশ্চিমবঙ্গ
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Kolkato
Demografio
Oficiala lingvo bengala
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 91 347 736
Loĝdenso 1 029 loĝ./km²
Geografio
Areo 88 752 km² (8 875 200 ha)
Okcidenta Bengalio sur la mapo de Barato
Okcidenta Bengalio sur la mapo de Barato
Geografia situo 22° 34′ 0″ N, 88° 22′ 0″ O (mapo)22.56666666666788.366666666667Koordinatoj: 22° 34′ 0″ N, 88° 22′ 0″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-WB
Eksteraj paĝoj
www.wb.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Okcidenta Bengalio [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ekonomio kaj politikoRedakti

La ekonomio de Okcidenta Bengalio baziĝas ĉefe sur agrokulturo. La provinca registaro estas koalicio de du partioj: All India Trinamool Congress kaj Indian National Congress. Ĝis la elektoj de 2011, la subŝtato estis regata de maldekstra koalicio gvidata de la Barata Komunista Partio. Tiu maldekstra partio regis la subŝtaton je 34 jaroj. Tiel ĝi iĝis la plej longdaŭra demokratie elektita komunista partio en la mondo.

KlimatoRedakti

Okcidenta Bengalio havas tropikan klimaton, tio estas tre varma kaj humida somere kaj freŝa vintre. La teritorio estas ĉefe ebena, sed norde estas submontaro de Himalajo. En tiu regiono la distrikto de Darĝiling estas tutmonde fama pro la kultivo de teo. Pri naturo la ŝtato estas fama pro rezervejoj kaj laŭ ĝi nomiĝas la bengala tigro.

LoĝantaroRedakti

Plimulto de la loĝantaro estas bengaloj, kiuj loĝas ankaŭ en la oriente najbara ŝtato Bangladeŝo.

La oficiala lingvo de la provinco estas la bengala, kaj la plej granda religio estas la hinduismo, sed tamen estas granda islama minoritato. La regiono estas konsiderata unu de la plej intelekte viglaj de Barato, sed ankaŭ unu de la plej malriĉaj.

HistorioRedakti

Tiu mondo-regiono estis sub hindua kontrolo ekde la 8-a jarcento ĝis la 13-a jarcento, kiam ĝi venis sub kontrolo de Islamo, kiu disvolvis ties ekonomion kaj komercon. La unuaj eŭropanoj alvenis dum la 15-a jarcento. La Brita Kompanio de Orientaj Indioj hejmiĝis fine de la 18-a jarcento.

Poste la tuta Hindio iĝis kolonio de la Brita Imperio. Tiu atingis sendependon post la Dua Mondmilito, kaj tuj pro kvereloj inter hinduoj kaj islamanoj, la lando estis dividita en du partoj -unu por islamanoj kaj alia por hinduoj. En 1947 Bengalio, kiu estis ĝis tiam provinco de Hindio, estis dividita en Okcidenta Bengalio (kiel subŝtato de Barato) kaj Orienta Bengalio (tiam regiono de Pakistano, kaj nuntempe sendependa ŝtato nome Bangladeŝo).

Urboj de Okcidenta BengalioRedakti

Gravaj lokojRedakti

Famuloj de Okcidenta BengalioRedakti

ReferencojRedakti

  1. laŭ la unua eldono de PIV de 1970 nomita Okcidenta Bengalo

Vidu ankaŭRedakti